?

Log in

No account? Create an account
Datreveno de Godelo - La vivo en Loveno [entries|archive|friends|userinfo]
blahma

[ website | Marek Blahuš ]
[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

Datreveno de Godelo [May. 1st, 2006|12:26 pm]
blahma
[Tags|, , , ]
[Current Location |Uherské Hradiště, Ĉeĥio]
[Current Mood |cheerfulcheerful]
[Current Music |iu opereca kanto ĝuste ludata en la radioricevilo de patro]

Antaŭ kelkaj tagoj en mia studurbo Brno silente pasis la centjariĝa jubileo de unu el ĝiaj plej elstaraj gefiloj, la mondfamo logikisto Kurt GÖDEL - kiu tutmonde tiom famas, ke en esperanto ekzistas por li eĉ speciala unuvorta nomo - Godelo.

Mi rimarkis tiun datrevenon ĉefe pro internacia Godela simpozio, kiun komune organizis en Brno kelkaj fakultato de diversaj universitatoj - mia fakultato de informadiko de la Masaryk-universitato estis inter ili, kaj unu mia instruisto fariĝis eĉ unu el la plej gravaj ĝiaj partoprenantoj. Afiŝo pri tiu simpozio kun nomoj de ĉiuj ĉeestintoj videblas ĉi tie. (Kion mi sole bedaŭras estas la maniero, kiel oni prezentis ĝin - eĉ ene de mia ĉeĥa fakultato la afiŝo pri la germanparolanto Gödel aperis nure en la angla, kaj krome oni kredeble el Gödel tie faris hungaron - ĉar skribis la dupunkton super litero O en lia nomo per ĝia longa varianto - do Ő - kiu estas uzata interalie en la hungara, sed laŭ mia scio ne en la germana.)

Estas mirinde, ke tamen la plej multaj civitanoj de Brno eĉ ne konscias pri tiu ĉi sia famega samurbano, kaj ke eĉ la urbo mem ŝajnas forgesadi pri tio (en Brno ĝis nun ekzistas neniu strato aŭ placo portanta lian nomon). Por iom honorigi Godelon, mi esperantigis sube artikolon, kiun je la tago de lia centjariĝo - la 28-a de aprilo 2006 - aperigis ĉeĥa gazeto Mladá Fronta:


Solvinto de la ekvacioj de Einstein
Mladá fronta DNES, 2006-04-28

KONATA NEKONATO KURT GÖDEL. Unu el la plej signifaj logikistoj precize antaŭ cent jaroj naskiĝis en la strato Pekařská en Brno. Per siaj malkovroj li laŭvorte renversis la sciencan mondon.

Brno - Kiu en Brno iras akiri novan civitanan legitimilon aŭ pasporton, preterpasas neokulfrapan memortabelon ĉe la domo numero 5 en la strato Pekařská. "En tiu ĉi domo naskiĝis genia matematikisto, logikisto kaj filozofo Kurt Gödel," ĝi tekstas. En la mondon li venis ĉi tie precize antaŭ cent jaroj, la 28-an de aprilo 1906.
Se Godelo havus firmaon, li povus meti sur sian reklamafiŝon: logiko, artefarita inteligenteco, vojaĝado tra tempo.

Sinjoro Kial influis tutan sciencon

Li studis ĉe gimnazio en strato Hybešova. La scivoleman knabon oni laŭ la brita enciklopedio MacTutor hejme kromnomis Sinjoro Kial. La germano vivanta en Brno, Godelo, post abiturientiĝo direktis al Vieno studi fizikon. Li fokusiĝis tie tamen pri nova disciplino, matematika logiko. En nuraj 25 jaroj li ŝokis la matematikistan publikon per siaj du teoremoj pri nekompleteco, kiujn li publikigis en la jaro 1931. Ili signifis esencan turnopunkton en la tuta ĝistiama kompreno al matematiko.
Miloš Dokulil el la Fakultato de informadiko de la Masarykov-universitato opinias, ke la teoriojn de Godelo, simile kiel aliajn sciencajn malkovrojn de la 20-a jarcento, eblas nur malfacile klarigi simple. Sed fine li tamen klopodas fari tion. "Kadre de iu sistemo la kompletajn verojn vi ne povas akiri, amiko. Vi nome devas elpaŝi ekster tiun sistemon!," interpretas li ekscitite la asertojn de Godelo. "Por ke ni povu paroli pri la ĉeĥa lingvo, ni devas unue el tiu ĉeĥa lingvo elsalti. Kaj tuj ni troviĝas ene de iu metalingvo, do malantaŭ aŭ super tiu unua. Tio necesas por ke mi povu diri, ke io estas subjekto kaj io predikato. Same estas ankaŭ pri matematikaj objektoj," li donas ekzemplojn. "Eĉ eruditaj matematikistoj unue ne komprenis, kion li per tio celas," aldonas Dokulil. "Li influis fakte la tutan sciencon, inkluzive de tio, kio interesas al ni nun, kiel komputiloj aŭ aŭtomatoj," li skizas la vastajn efikojn de la pensoj de Godelo. Kaj krome, laŭ Pavel Klepáč el la Naturscienca fakultato de la Masaryk-universitato, Godelo en siaj verkoj dediĉis sin eĉ al la eblecoj de veturado tra tempo. "Dum sia restado en la universitato en Princeton, Godelo amikiĝis kun Albert Einstein. En la jaroj 1949 ĝis 1952 Godelo publikigis du verkojn rilatajn al la teorio de relativeco. Li trovis solvon de la ekvacioj de Ejnŝtejno por la kazo de rotacianta kosmo, kiu ebligas vojaĝadon en tempo," li klopodas diras per la plej simplaj vortoj.

Godelo kaj Ejnŝtejno: grandaj amikoj

Kaj Godelo kaj Ejnŝtejno trovis en Usono rifuĝon antaŭ la dua mondmilito. Ilia amikiĝo estis grandega kaj dumtutviva," li rankontas pri la du gravuloj. "Morgernstern asertadis (Oscar Morgenstern, matematikisto kaj ekonomikisto -rim. de redakcio), ke Ejnŝtejno aprezas tion, ke li rajtas akompani Godelon ĉiutage el lia laborejo hejmen. Alidirite: la plej granda fizikisto aprezas tion, ke rajtas esti amiko de la plej granda logikisto," emfazas Dokulil.
Laŭ enciklopedio MacTutor suferis Godelo en sia pli alta aĝo per paranojo. Kiam lia edzino Adele malsaniĝis kaj ĉesis kuiradi por li, li malsatiĝis ĝis morto, ĉar kredis, ke iu strebas venenigi lin. Li mortis en Usono la 14-an de januaro 1978.


Mi planas honori la memoron de tiu ĉi mia grava samurbano per iom pli lerni pri la sama fako, pri kiu li okupiĝis - certe per tio oni plej ĝojigus lin. Ne temas nur pri tio, ke morgaŭ mi skribas ensemestran ekzamenon pri la studobjekto logiko ;) Kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la festado, je la 18-a de aprilo, mi ankaŭ en la biblioteko de mia fakultato prunteprenis la libregon Gödel, Escher, Bach: an Eternal Golden Braid. Mi faris tiel post rekomendo fare de du diversaj komputikemaj personoj en du diversaj okazoj, kio tre ofte min konvinkas vere ekopinii verkon inda je mia atento. Mi ankoraŭ fakte ne komencis legi ĝin, ĉar tempo mankas, sed kiam mi scios pli, mi eble raportos kaj faros similan rekomendon ĉi tie.
LinkReply

Comments:
[User Picture]From: goulo
2006-05-01 06:31 pm (UTC)
Ho, bonega samurbano ja!

Antaŭ longa tempo mi legis "Gödel, Escher, Bach", kaj ankaŭ mi ĝuis kaj rekomendas ĝin. Ĝuu!

Parenteze, kiam mi eklegis vian frazon "Mi planas honori la memoron..." kaj rimarkis la titolon de la libro poste en la teksto, mi unue pensis, "Ho, ĉu Marek freneze celas traduki tiun libregon en Esperanton?!" :)
(Reply) (Thread)
[User Picture]From: blahma
2006-05-01 07:51 pm (UTC)
Hehe, Russ, bonega ŝerco ja, eĉ nure pripensi tradukadon de tiu librego. Mi eĉ ankoraŭ ne fakte eklegis ĝin (tamen dankon ke ankaŭ vi rekomendas al mi!), sed jam havas la klaran imagon ke ion tian pro la multegaj internaj lingvaj akrobaciaĵoj preskaŭ ne eblas traduki alilingven - mi rimarkis nur ekziston de kelketaj alilingvaj versioj, kredeble, sed mi ja devos (kaj volas) legi ĝin angle - kvankam mi jam nun antaŭkonscias, ke diversaj lingvoludoj bazitaj ĉe nuancoj kiel ekzemple nekutima vortordo aŭ vortosimileco certe malkaptatos de mi. Tio rememorigas min pri la libro Finnegans Wake de Jojceo, pri kies ĉeĥa traduko iu ĉi tie laboris, sed mortis antaŭ ol finverki ĝin :) Tamen bedaŭrinde tiun libron mi ankoraŭ eĉ ne angle ĉi tie trovis - kaj ja jam antaŭvidas, ke denove mi ne povos troe ĝui ĝin - sed tamen iam klopodos akiri kaj konkeri.
(Reply) (Parent) (Thread)
[User Picture]From: goulo
2006-05-01 09:30 pm (UTC)
Nu jes, Finnegans Wake estas ege malfacila... pli ol Ulysses supozeble, kaj Ulysses sufiĉe malfacilas ke mi neniam finis ĝin. Traduki tiajn librojn estus ege malfacile!
(Reply) (Parent) (Thread)
[User Picture]From: blahma
2006-05-01 09:52 pm (UTC)
Pravege! Mi ĝojas, ke mi kaj miaj du amikoj el gimnazio ne estas la solaj, kiuj ne finlegis la Odiseon. Se mi rememoras, mi finis ie ĉe la paĝo 60. Mi jam antaŭe diradis, ke tiu libro ŝajnas kvazaŭ sorĉita tiel, ke neniu finlegpovas ĝin :) Dankon pro viaj prilibraj komentoj.
(Reply) (Parent) (Thread)