Saturday, October 28th, 2006

Aŭtuna temp'

Aŭtuno rapide pasas, kaj tempoŝanĝo estas okazonta ĉi-nokte en ĉi tiu loko. Estas la venontaj tagoj, kiuj iĝos plej streĉaj de tiu ĉi sezono por mi, ĉar post precize unu semajno komenciĝos en Brno la E@I-seminario pri lingvoj en interreto.
legu pli pri historio, mortintoj kaj povraj bestoj )
(5 comments | Leave a comment)

Monday, September 4th, 2006

Tio povas okazi nur en Esperantio

"Imagu, ke subite alvokas vin la kantisto de via plej ŝatata muzikgrupo kaj petas tranokti ĉe vi. Kion vi faros?"

Tia demando tre facile povus aperi en iu freneza testo en unu el tiuj malaltvaloraj porknabinaj revuoj. Ja en la normala vivo estas preskaŭ neimageble, ke io tia okazu, ĉar famaj artistoj ja tranoktas survoje ĉiam en luksaj hoteloj kaj eĉ se ne, tiam certe ne kunportas kun si liston de telefonnumeroj de ĉiuj siaj faninoj, por alvoki se hazarde ion bezonus.

Tamen pasintvespere, kiam subite alvokis al mia poŝtelefono Amir el Esperanto Desperado, mi spertis, ke io tia ja povas foje okazi - en Esperantio.

Amir trovis mian numeron ŝajne en la Pasporta Servo, kie mi nun estas gastiganto en mia studenta loĝejo en Brno, sed kun sciigo "somere ofte for". Kaj tre bedaŭrinde, ĉar la akademia jaro ankoraŭ nerekomenciĝis ĉi tie, mi estas ankoraŭ hejme unu horon de Brno kaj ne povis tiam akcepti lin kiel gaston! Tamen, mi sukcesis almenaŭ telefone aranĝi por li gastigon ĉe geedza esperantista paro el la brna klubo, do mi esperas, ke li tranoktis bone ĉe ili.

Sed ve, espereble mi havos la eblecon gastigi lin iam venontfoje, kiam li denove vojaĝos tra Ĉeĥio. Dume mi almenaŭ ludigis en mia komputilo mian plej ŝatatan kanton de Espo-Despo, "Feliĉe". Kaj jes, la voĉo vere similis al tiu de la telefono :)
(Leave a comment)

Wednesday, May 24th, 2006

Morgaŭ estos mantuka tago!

Mi atentigas ĉiujn petveturistojn kaj fanojn de Douglas ADAMS, ke morgaŭ (25-a de majo) okazas la jam tradicia mantuka tago. Pli pri ĝi vi legu en la vikipedia artikolo, kiun mi tiuokaze esperantigis, inkluzive de mia originala esperantigo de la koncerna artikolo el la Petveturista gvidlibro pri la Galaksio kiu diras ĉion utilan pri mantukoj (tre konsilinda legaĵo!). Kompreneble mi ankaŭ estas bona petveturisto kiu scias kie estas lia mantuko, kaj tial mi morgaŭ certe ne forgesos kunporti ĝin (interalie al la du ekzamenoj, kiuj atendas min tiam :-). Krome en Brno eĉ okazos vespere renkontiĝo de petveturistoj, kiun mi nepre volas ĉeesti.

Mi scivolemas: Ĉu pliaj petveturistoj sekvas mian vivĵurnalon? Kaj se jes, ĉu vi ankaŭ aldoniĝos por honori la grandan verkiston?
(12 comments | Leave a comment)

Saturday, May 6th, 2006

Alia naskiĝdatreveno

Nur kelkajn tagojn post la centa datreveno de la naskiĝo de Kurt GÖDEL, jam hodiaŭ denove oni rememoras jubilean naskiĝtagon de alia fama moraviano - pri kies moravia (resp. ĉeĥa) deveno tamen preskaŭ neniu konscias...

Ĉi-foje temas pri Sigmund FREUD, la fondinto de psiĥanalizo kaj unu el la plej famaj psiĥiatroj tutmonde. Li naskiĝis je la 6-a de majo 1856, do antaŭ precize 150 jaroj, en urbo Příbor en nordorienta Moravio, ne tro for de Ostrava. En lia naskiĝdomo en tiu urbo troviĝas monumento kaj la retpaĝaro de la urbo enhavas plurlingvajn artikolojn pri lia persono.

Estas interese, ke plej ofte li estas konata kiel aŭstra psiĥiatro (tiel nomas lin interalie la angla vikipedio kaj simile ĝis hodiaŭ faris ankaŭ la esperanta vikipedio). Tion mi tamen ne opinias prava, des malpli ĉar la ligilo de la vorto "aŭstra" en la esperanto-vikipedio iris al artikolo parolanta pri la hodiaŭa Aŭstrio ("Republik Österreich"). Se jam paroli pri nacieco, laŭ mi plej bone estus diri ke li estis germanlingva judo (cetere same kiel multaj aliaj famuloj loĝantaj en la tereno de hodiaŭa Ĉeĥio). Estas interese rimarki, ke la germanlingva vikipedia artikolo entute ne mencias en la enkonduka frazo lian devenon, kaj la ĉeĥa diras anstataŭe ke li estis viena psiĥiatro. Mi decidis kopii tion lastan por la esperanto-vikipedio, ĉar ja informo pri la urbo kie li vivis kaj laboris ja estas nepridubinda kaj samtempe daŭre permas al oni derivi en kiu lando de tiama mondo li vivis.

Ĉiukaze, mi sentas sufiĉe interesa tiun ĉi kvazaŭ-hazardan kunvenon de pliaj gravaj datrevenoj de famaj ĉeĥdevenaj germanlingvanoj kaj pensas, ke tio ĉi ŝajne jam baldaŭ finfine igos min verki iom pli ampleksan trarigardon pri tiuj ĉi homoj por publikigi ĝin en /:kune:/, la kuna gazeto de la aŭstra kaj germana esperanto-junularoj. Tia medio (esperantista kuna aŭstra kaj germana gazeto) laŭ mi estas la plej taŭga elektebla medio en kiu mi (taŭga ke ĝuste ĉeĥo povanta al siaj najbarlandanoj atentigi pri ĉeĥaj radikoj de iuj iliaj famegaj "samlandanoj") referi pri tiu temo. Dependas de kiam mi finfine vere verkos tion, sed miaopinie ankoraŭ ĉi-jare ĝi povus aperi.
(4 comments | Leave a comment)

Wednesday, May 3rd, 2006

20 jaroj kaj unu venko

Mi ne komentis la 20-an datrevenon de la nuklea akcidento de Ĉernobilo ĝis nun (kvankam promesis fari tion), sed hodiaŭ ni menciis ĝin en la diskutrondo gvidata de iu eminenta profesoro de mia fakultato (la sama kiu prelegis en la konferenco pri Godelo), kiun mi ekde kelkaj monatoj regule ĉeestas kaj multe ĝuas. Oni tie ĉiam rememoras kaj koncize prikomentas la datrevenojn de la antaŭaj du semajnoj, kaj poste laŭ intereso pluen direktas la diskutadon.

Dum la rememorigo pri la datreveno ĉernobila, mi ekkonstatis, ke kunvenis pluraj por mi signifaj faktoj tiuokaze - ne nur ke la akcidento okazis antaŭ precize 20 jaroj kaj ke mi ankaŭ baldaŭ 20-jaraĝiĝos, sed eĉ mi kalkulis ke mi naskiĝis precize 20 tagojn post kiam la akcidento okazis. Iom speciala persona konekto kiun mi sentas rilate al tiu evento fontas de tio, kion rakontis al mi mia patrino. En tiuj tagoj ŝi estis graveda kaj mi baldaŭe naskiĝonta, kiam venis la 1-a de majo. Laŭ la kutimoj, kiuj fakte por multaj fariĝis preskaŭ devoj, en la socialismaj landoj je tiu tago ĉiuj partoprenadis procesiojn por festi laboron, la laboristan ŝtaton kaj la komunisman partion. Por plej multaj tio tamen estis simpla amuziĝo kaj ebleco aĉeti varojn aliam nehaveblajn (kiel bananojn, oranĝojn...), sen ajna politika fono. Mia avino (kiu tamen nun jam ne plu vivas) tiam atentigis ŝin, ke ŝi ne iru al la procesio, ĉar eksplodis Ĉernobilo. Tiun informon oni havis de la radiostacio "Voĉo de Ameriko" - la ĉeĥoslovakiaj amaskomunikiloj silentis pri tio, por ne malkuraĝigi al la homoj ĉeesti la procesiojn...

Laŭ kion oni eksciis poste, Ĉeĥoslovakio ne estis tiom signife trafita de la radioaktiva nubo, sed tamen mi sentas dankemon al miaj panjo kaj avinjo, kaj same ankaŭ al la usona radiostacio. Sed ja kiel infano baldaŭ naskiĝonta mi ŝajne ne plu estis iel serioze minacata. Ege interesaj laŭ mi tamen estas rezultoj akiritaj antaŭ nelonge de unu ĉeĥa esploristo, kiu konstatis ke en unusola monato ene de pluraj jardekoj - novembro 1986 - naskiĝis en hodiaŭa Ĉeĥio pli multe da knabinoj ol knaboj. Estas konata fakto, ke knaboj ĝenerale laŭnature pli oftas, sed samtempe ke radioaktiveco pli minacas al ili ol al inoj. Kaj tiuj, kiuj naskiĝus novembre de 1986, estis fine de aprilo trimonataj fetoj. Kaj al tiaj onidire radioaktiveco minacas plej multe... Aperis disputoj pri valideco de liaj konkludoj, kvankam la statistikoj mem estas nefaligeblaj. Strange ke eĉ 20 jarojn post la akcidento, oni daŭre ne scias pri ĉiuj ĝiaj konsekvencoj.

Kaj unu bona novaĵo finen: Antaŭ minutoj mi eksciis perrete, ke mi venkis en interreta konkurso kaj gajnis "ekskurson al Eŭropo". Fakte temas pri unusemajna vojaĝo al Bruselo, Lucemburko kaj Ŝtrasburko, kun vizito de la tieaj eŭropuniaj institucioj. La vojaĝo okazos inter la 8-a kaj 14-a de oktobro 2006. La konkurson organizas la plej juna ĉeĥa kaj de mia regiono devenanta eŭropparlamentano Tomáš ZATLOUKAL, kaj ĝi konsistis el 50 trieblecaj demandoj pri Eŭropa Unio. Kvankam malfacilaj ("kiu el la jenaj tri landoj havis en 2002 la plej altan relativan senlaborecon kiel procenton de sia laborforto?"), ĉiujn la demandojn sukcesis ĝuste respondi 76 homoj (inkluzive de mi), kaj el tiuj oni hodiaŭ lotumis na 40 gajnantoj. Do, se iuj de vi hazarde troviĝos en ajna el tiuj urboj en tiu tempo, eblos renkontiĝi! :)
(7 comments | Leave a comment)

Monday, May 1st, 2006

Datreveno de Godelo

Antaŭ kelkaj tagoj en mia studurbo Brno silente pasis la centjariĝa jubileo de unu el ĝiaj plej elstaraj gefiloj, la mondfamo logikisto Kurt GÖDEL - kiu tutmonde tiom famas, ke en esperanto ekzistas por li eĉ speciala unuvorta nomo - Godelo.

Mi rimarkis tiun datrevenon ĉefe pro internacia Godela simpozio, kiun komune organizis en Brno kelkaj fakultato de diversaj universitatoj - mia fakultato de informadiko de la Masaryk-universitato estis inter ili, kaj unu mia instruisto fariĝis eĉ unu el la plej gravaj ĝiaj partoprenantoj. Afiŝo pri tiu simpozio kun nomoj de ĉiuj ĉeestintoj videblas ĉi tie. (Kion mi sole bedaŭras estas la maniero, kiel oni prezentis ĝin - eĉ ene de mia ĉeĥa fakultato la afiŝo pri la germanparolanto Gödel aperis nure en la angla, kaj krome oni kredeble el Gödel tie faris hungaron - ĉar skribis la dupunkton super litero O en lia nomo per ĝia longa varianto - do Ő - kiu estas uzata interalie en la hungara, sed laŭ mia scio ne en la germana.)

Estas mirinde, ke tamen la plej multaj civitanoj de Brno eĉ ne konscias pri tiu ĉi sia famega samurbano, kaj ke eĉ la urbo mem ŝajnas forgesadi pri tio (en Brno ĝis nun ekzistas neniu strato aŭ placo portanta lian nomon). Por iom honorigi Godelon, mi esperantigis sube artikolon, kiun je la tago de lia centjariĝo - la 28-a de aprilo 2006 - aperigis ĉeĥa gazeto Mladá Fronta:

esperantlingva traduko de artikolo pri la jubileo de Godelo )

Mi planas honori la memoron de tiu ĉi mia grava samurbano per iom pli lerni pri la sama fako, pri kiu li okupiĝis - certe per tio oni plej ĝojigus lin. Ne temas nur pri tio, ke morgaŭ mi skribas ensemestran ekzamenon pri la studobjekto logiko ;) Kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la festado, je la 18-a de aprilo, mi ankaŭ en la biblioteko de mia fakultato prunteprenis la libregon Gödel, Escher, Bach: an Eternal Golden Braid. Mi faris tiel post rekomendo fare de du diversaj komputikemaj personoj en du diversaj okazoj, kio tre ofte min konvinkas vere ekopinii verkon inda je mia atento. Mi ankoraŭ fakte ne komencis legi ĝin, ĉar tempo mankas, sed kiam mi scios pli, mi eble raportos kaj faros similan rekomendon ĉi tie.
(4 comments | Leave a comment)

Wednesday, April 26th, 2006

Varmas ĉi ĉie

Okulĵeto al la temperaturmezurilo diras, ke estas ĉi tie nun (tagmezo) 26 gradoj celsiaj. Ho, tre alte! Ĝenerale, la temperaturo en Mezeŭropo altas dum la ĉi-tagoj - kvankam oni promesas signifan malplialtiĝon por la sekvonta semajno. Post la libertago de lundo paska, oni antaŭvidas ĉi tie du pliajn libertempajn lundojn - majo la 1-a kaj la 8-a. Homoj ĝojas pro plilongaj semajnfinoj, sed tio kaŭzas problemojn en lernejoj - en mia fakultato oni decidis plilongigi la semestron je tri kromaj tagoj, el kiuj ĉiuj tri "estos lundoj". Tamen, la solvoj diversas eĉ inter fakultatoj, ne nur unuopaj lernejoj.

Ĉi-nokte mi estis hejme en UH, ĉar matene vizitis dentokuracistinon por fiksi ion ĉe mia dentaro. Kelkajn semajnojn antaŭe ŝi ion provizore riparis tie kaj volis atendi ĝis ĝi stabiliĝos, sed dume jam la dento ekdoloradis al mi ĉiam antaŭ kaj post kuŝiĝo, do mi fakte feliĉis ke mi povos seniĝi de tiu doloro.

Hieraŭ neoficiale por mi komenciĝis jam la ekzamenperiodo - malfermiĝis rete la registrado por semestraj ekzamenoj de la unua studobjekto. Mi volas plani ĉion pri miaj ekzamenoj tiel, ke mi junie povu partopreni la renkontiĝon organizatan de germanaj e-istoj en Aŭstrio, apud Halstatt. Ĉu iuj de vi venos?

Hieraŭ mi havis nomtagon. Se vi volas, legi pli pri tiu kutimo en la alligita esperanto-vikipedia artikolo, kiun mi ĵus verkis pri tiu tradicio. Eble ne en ĉiuj viaj landoj ĝi estas konata. Ĉi tie mi ŝatus speciale emfazi mian rimarkon - kiam oni havas nomtagon, homoj rimarkas tion en la kalendaro kaj sendas gratulojn - hieraŭ tri homoj spontanee sendis gratulon al mi per SMS kaj unu rete. Kontraste al tio mi antaŭvidas, ke mian 20-an naskiĝtagon (kiu precize je 3 semajnoj sekvas la nomtagon) rimarkos precipe familianoj, ĉar ties dato ja ne troveblas ie publike en kalendaro, kie homoj neintence povus rimarki ĝin.

Ankoraŭ mi ŝuldas al vi priskribon de kelkaj kromaj aferoj: mia vizito de vilao Tugendhat, interesa universitata turisma promeno kaj pensiga sinteno de iu mia amikino al mia esperantisteco. Sed pri tio mi verku iomete poste...

Aldono: Hodiaŭ oni rememoras la 20-an datrevenon de la Nuklea akcidento de Ĉernobilo - la temo ĉiam estis iom persona por mi, pro la kelkaj rilatoj kiun ĝi havas al mia propra vivo. Sed pri tio mi rakontu nur poste, kiam mi mem 20-jaraĝiĝos.
(4 comments | Leave a comment)

Saturday, April 15th, 2006

Uncyclopedia

Kiu ankoraŭ ne konas, rigardu: http://uncyclopedia.org/

Laŭ Vikipedio ĝi estas parodio de Vikipedio, sed ja Uncyclopedia mem asertas la malon :)

Sed ĉiukaze ĝi estas bona ripozilo por ĉiuj forbrulintaj vikipediistoj kaj aliaj homoj laciĝintaj jam pro troseriozeco de la hodiaŭa mondo.

Ĉar en ĝi tamen rulas ofte eĉ jam tro da "organizita ĥaoso", mi ŝatus atentigi pri kelkaj artikoloj interesaj. Ili ĉiuj estas anglalingvaj, ĉar esperanto-versio tamen ankoraŭ ne ekzistas (ĉu ni kreu? ;-):
(1 comment | Leave a comment)

Friday, September 16th, 2005

Ŝtopil(ing)oj / Plugs and sockets / Zástrčky a zásuvky

World Electric Guide / Monda gvidlibro pri elektro / Světový průvodce elektřinou
Wikipedia: Domestic AC power plugs and sockets


eo Amikino ĵus demandis min pri la ŝtopilingoj uzataj en la Unuiĝinta reĝlando kaj ĉu ŝia fratino vojaĝonta tien povos uzi la ĉeĥan ŝtopilingon tie aŭ ĉi ŝi bezonos iun konvertilon. Mi mem opiniis ke povus esti la unua ebleco, sed por esti certa mi kontrolis kaj eksciis, ke en la Insuloj oni uzas iun tute strangan sistemon kun eĝohavaj palisetoj, do bedaŭrinde... Kaj ĉar la retpaĝaro, kiun mi cele al informiĝi pri tio trovis, ŝajnis al mi ekstreme bona (estas tie ne nur skribite, en kiuj landoj oni uzas kiujn sistemojn, sed ankaŭ kiuj sistemoj estas kongruaj kun kiuj aliaj, troviĝas tie bildoj de ĉiuj tiaj aĵetoj ktp.) kaj ĉar eble tiuj informoj povus esti utilaj iam ankaŭ al iuj de vi, mi publikigas la ligilon supre en tiu ĉi mesaĝeto. Krome ankoraŭ la Vikipedio havas (kiel ĉiam, ĉu ne? ;-) sufiĉe bonan artikolon pri la temo, do vi povas kontroli ankaŭ tiun.

en A friend has just asked me about the sockets used in the United Kingdom and if her sister who is going there will be able to use the Czech plugs there or if she will have to use a convertor. I myself thought the earlier could be true, but to be sure I checked and found out, that on the Islands they use some very strange system with angular pins, so unfortunately... And since that website which I found while searching for that info seemed to me to be extremely good (they list not only in which countries which system is used, but also which systems are compatible with which other, also you can find pictures of all those thingies there etc.) and since that info may be useful sometime also for some of you, I am publishing the link in the top of this posting. Moreover also the Wikipedia has (as always, not right? ;-) a sufficiently good article about the topic, so you may check also that one.

cs Kamarádka se mne zrovna zeptala, jaké zásuvky se používají ve Spojeném království a zda tam její sestra, která tam pojede, bude moci používat české zástrčky nebo zda bude potřebovat konverzi. Sám jsem si myslel, že by mohlo platit to první, ale abych si byl jistý, zkontroloval jsem si to a zjistil, že na Ostrovech používají nějaký úplně divný systém s hranatými kolíky, takže bohužel... A protože ta stránka, kterou jsem si za účelem zjistit to našel, se mi zdála být extrémně dobrá (není tam napsané jenom v jakých zemích se používá který systém, ale i které systémy jsou kompatibilní s kterými, nacházejí se tam obrázky všech těch věciček apod.) a protože by ty informace mohly být někdy užitečné i někomu z vás, zveřejňuju tady na začátku této zprávičky odkaz. Kromě toho taky Wikipedie má (jako už vždycky, co? ;-) dost dobrý článek na toto téma, takže se vám může hodit podívat se i na ten.
(Leave a comment)

Tuesday, September 13th, 2005

Půlvtipy a odborně znevtipněné vtipy / Duonŝercoj kaj fake malŝercigitaj ŝercoj / Anti-humor

cs Objevil jsem nový skvělý druh humoru. Už se nejedná o z módy vyšlé vtipy, ale o jejich mladší sourozence: půlvtipy a odborně znevtipněné vtipy. Jeden příklad od každého:
  • V půlvtipu chybí pointa (konec): Běloch jede autem po dálnici v Texasu a vidí černocha tlačit kolo po krajnici. Zastaví u něj a nabídne mu pomoc. "To kolo se mi do auta nevejde, ale můžu ho přivázat ke kouli a táhnout tě. Když pojedu moc rychle, tak prostě zařvi."

  • Zatímco u odborně znevtipněného vtipu sice pointa nechybí, ale je trochu jiná, než bychom u vtipu běžně čekali: Běloch jede autem po dálnici v Texasu a vidí černocha tlačit kolo po krajnici. Zastaví u něj a nabídne mu pomoc. "To kolo se mi do auta nevejde, ale můžu ho přivázat ke kouli a táhnout tě. Když pojedu moc rychle, tak prostě zařvi." Černoch povídá: "Ne, díky. To zní příliš riskantně." A pokračuje v tlačení kola po krajnici.

Odkazy na stránky, kde je tato problematika rozebíráno více podrobně, a kde především naleznete další skvělé půlvtipy a odborně znevtipněné vtipy, jsou tady: La Trine, malý blog, Okoun 1, Okoun 2, Scott Tiger 1, Scott Tiger 2, Disabled, (Převážně neškodný). Můžete se také podívat na anglické stránky odkazované úplně dole.



eo Mi malkovris tre mojosan specon de humuro. Temas ne plu pri la elmodiĝintaj ŝercoj, sed pri ties pli junaj gefratoj: duonŝercoj kaj fake malŝercigitaj ŝercoj. Jen po unu ekzemplo:
  • En duonŝerco estas ellasita la ĉefa punkto (la fino): Blankulo iras aŭte sur aŭtoŝoseo en Teksaso kaj vidas nigrulon kiu puŝas biciklon laŭ la vojrando. Li haltas apud li kaj proponas al li helpon. "Tiu biciklo ne enmeteblas en la aŭton, sed mi povas alligi ĝin al la malantaŭo de la aŭto kaj tiri vin. Se mi iros tro rapide, tiam vi simple ekkriu."

  • Dume ĉe fake malŝercigita ŝerco la fino ne mankas, sed ĝi estas iom alia ol oni atendus ĉe ŝerco: Blankulo iras aŭte sur aŭtoŝoseo en Teksaso kaj vidas nigrulon kiu puŝas biciklon laŭ la vojrando. Li haltas apud li kaj proponas al li helpon. "Tiu biciklo ne enmeteblas en la aŭton, sed mi povas alligi ĝin al la malantaŭo de la aŭto kaj tiri vin. Se mi iros tro rapide, tiam simple ekkriu." La nigrulo diras: "Ne, dankon. Tio ŝajnas tro riskanta." Kaj daŭrigas la puŝadon de la biciklo laŭ la vojrondo.

Por vidi pliajn (en la ĉeĥa) sekvu la ligilojn supre. Por legi ion plian kaj eble ankaŭ eltrovi pliajn similajn humoraĵojn, sekvu la tute subajn ligilojn al anglalingva paĝo.



en At least something also for you English speaking guys out there who do not speak either Czech or the international language ;-) Follow this link to learn about a new cool kind of jokes: http://en.wikipedia.org/wiki/Anti-humor. Also this page provides some English joke-like material of the same stock: http://www.danielcharms.com/charms/31plays.htm
(Leave a comment)

Monday, September 5th, 2005

Teetotalers / Abstinenciuloj / Abstinenti

en I don't drink alcohol. And I am not the only one. Seems I've got into an interesting company...
eo Mi ne trinkas alkoholaĵojn. Kaj mi ne estas la sola. Ŝajnas ke mi eniris interesan kompanion...
cs Nepiju alkohol. A nejsem sám. Vypadá to, že jsem se dostal do zajímavé společnosti...
(6 comments | Leave a comment)

Sunday, September 4th, 2005

Politically correct / Politike korekta / Politicky korektní

en "Hospital" became "Health care center". "Doctor" or "nurse" became "Health care provider". Isn't that ridiculous? And still they try to impose these and many more similar expressions because of being "politically correct". (follow the link in title)

eo "Hospitalo" fariĝis "Centro de sanprizorgado". "Kuracisto" aŭ "flegistino" fariĝis "Proviziisto de sanprizorgado". Ĉu tio ne estas ridinde? Kaj daŭre oni klopodas ekuzigi tiajn kaj multajn pliajn similajn esprimojn pro tio, ke tiel tio estas "politike korekta". (sekvu la ligilon en la titolo)

Addendum: A bit for Czechs / Aldono: Iom por ĉeĥoj:
cs Společensky nezávadná mluva - u toho se nasmějete ("Jsem společensky unavený jako cep" apod.).
(Leave a comment)

Saturday, September 3rd, 2005

Myers-Briggs Type Indicator

cs Doporučuji věnovat pár minut a udělat si tento osobnostní test: http://www.gro.cz/osobnostni_test_mbti/. Je to vědci vyvinutá metoda (více v angličtině ve Wikipedii), žádný blud, a podle mne funguje až příliš dobře. Pokud se chcete dozvědět spoustu informací o mé povaze, pak já jsem INTP a popis tohoto typu naleznete tady (stručně anglicky), tady (podrobně anglicky) a tady (podrobně česky). Pokud si test sami uděláte nebo jste ho už dříve dělali, budu rád, pokud se o své výsledky a svůj názor na jejich věrohodnost podělíte v komentářích.

eo Mi rekomendas ke vi trovu kelkajn minutojn kaj faru tiun ĉi personalecan teston: http://www.kisa.ca/personality/eo.php (jes ja, la esperanta traduko estis kreita fare de Sonja Kisa /dankegon!/, do eble iuj el vi jam aŭdis pri ĝi). Temas pri science kreita metodo (pli en la angla en la Vikipedio), neniu sensencaĵo, kaj laŭ mi ĝi funkcias eĉ tro bone. Se vi volas ekscii amason da informoj pri mia ĥaraktero, do mi estas INTP kaj la priskribon de tiu ĉi tipo vi trovos ĉe ĉi tie (koncize angle), ĉi tie (malkoncize angle) kaj ĉi tie (malkoncize ĉeĥe). Se vi la teston mem faros aŭ se vi ĝin jam antaŭe faris, mi ĝojos, se vi interdividos viajn rezultojn kaj vian opinion pri ties kredebleco en la komentoj.

en I recommend that you dedicate a few minutes and take this personality test: http://www.kisa.ca/personality/. It's a scientifically developed method (more in English in the Wikipedia), no rubbish, and according to me it works even too much well. If you want to learn lots of information on my character, then I am an INTP and you will find the description of this type here (briefly in English), here (detailed in English) and here (detailed in Czech). If you take this test yourself or maybe have already take it sometime, I will be glad if you share your results and your opinion on their credibility in the comments.
(2 comments | Leave a comment)

Friday, September 2nd, 2005

dependa de Vikipedio / addicted on Wikipedia

eo Mi rimarkis ke mi verŝajne estas dependa de Vikipedio - foliumanta ĝin, kaj ankaŭĉ kontribuanta al ĝi. Por doni ekzemplon, en la lastaj tagoj mi havas multe da baldaŭ farendaj aferoj, sed mi estas foliumanta kaj kontribuanta al la Vikipedio anstataŭe. Ĝi estas kvazaŭ pesto - kiam mi provas finlegi artikolon por povi fermi ĝin, tri pliaj ligiloj al aliaj interesaj temoj aperas dum la legado! Mi ĝuis foliumadon tra enciklopedioj jam kiam mi estis pli juna, sed kun Vikipedio kaj la fakto ke oni povas malfermi plurajn artikolojn en novaj fenestroj legotajn poste, tio igas la uzadon tro facila por povi haltigi min. Kaj, krome, estas tie tiom multe da mankantaj informoj kiujn mi povus aldoni kaj tiom multe da eraroj kiujn mi povus korekti! Do, ŝajnas ke mi devos doni al mi almenaŭ kelktagan vikipedian malpermeson por esti kapabla solvi ĉiujn la urĝentajn farendajn aferojn, kaj por havi iom da dormo.

Parenteze, Guglo-serĉo por "addicted to Wikipedia" ("dependa de Vikipedio" en la angla) montras ke mi verŝajne ne estas la solulo suferanta tiajn problemojn :o) Inter aliaj la sekvaj homoj konfesas dependecon de Vikipedio: 1, 2, 3. Eĉ la esperantlingva vikipedia artikolo pri Drogo mencias dependecon de Vikipedio :-O Tamen... se vi eble ankoraŭ neniam estis tie (aŭ, pli verŝajne, se vi ne konscias tion), mi kuraĝigas vin provi tion kaj viziti http://www.wikipedia.org/ (ne timu, oni unue devas pasigi kelkcenton da horoj antaŭ ol fariĝi dependa, do ne estas danĝere ĉe la komenco ;-)

en I noticed I'm probably addicted on Vikipedio - browsing it, and also contributing to it. To give an example, in the recent days I have a lot of things which need to be done soon, but I have been browsing and contributing to Wikipedia instead. It's like plague - as I try to finish reading an article to be able to close it, three more links to other interesting topics emerge during the reading! I enjoyed browsing through encyclopaedias already when I was younger, but with Wikipedia and the fact that you can open multiple articles in new windows to be read later, this makes the usage too easy too be able to stop me. And, moreover, there is so many missing info I might add and so many mistakes I might correct! Well, it seems I will have to give to me at least a few-day-long Wikipedia ban to be able to solve the urgent things that need to be done, and to have some sleep.

By the way, a Google search for "addicted to Wikipedia" shows that I am probably not the only one suffering such problems :o) Among others the following people confess their addiction to Wikipedia: 1, 2, 3. The Esperanto Wikipedia article about Drugs even mentions an addiction to Wikipedia :-O Still... if you maybe have never been to there so far (or, rather, if you do not realize this), I encourage you to try it out and visit http://www.wikipedia.org/ (don't be afraid, you first need to spend a few hundreds of hours to get addicted, so it's not so dangerous at the beginning ;-)
(2 comments | Leave a comment)

Wednesday, August 31st, 2005

Eponym and Alice / Eponimo kaj Alico

en A language-related word worth remembering, thoroughly described in a Wikipedia article: Eponym
eo Memorinda lingvo-rilata vorto, nun kun propra esperantlingva vikipedia artikolo: Eponimo

Ekzemplo: Alice in Wonderland syndrome en
en An interesting mentioning of Alice in Wonderland, which itself is an example of eponym.
eo Interesa mencio pri Alico en Mirlando, kiu mem estas ekzemplo de eponimo.
(Leave a comment)

Tuesday, August 30th, 2005

Disputita prononco / Disputed pronunciation

eo Foje estas avantaĝo se oni la anglan estas nur skribantaj kaj ne devas paroli. Alikaze povas subite aperi pluraj problemoj kaj miskomprenaĵoj. Jam la sola ekzisto de listo de anglaj vortoj kun disputita prononco iom surprizigis (kaj amuzis) min, kaj des pli ties signifa longeco. Feliĉe ke en esperanto oni pri tiaj aferoj entute ne devas zorgi! ;)

en Sometimes it's an advantage when one only writes in English and does not have to speak it. Otherwise a lot of problems and confusions could suddenly arise. Already the existence itself of this list of English words of disputed pronunciation somewhat surprized (and amused) me, and even more its significant length. Fortunately in esperanto you don't have to take care of such things at all! ;)

P.S.:
eo Ankaŭ vidu la informon pri IPA (Internacia Fonetika Alfabeto), se vi ankoraŭ neniam aŭdis pri ĝi - tio estas nepraĵo!
en Also see the info about IPA (International Phonetic Alphabet), if you never heard about it so far - it's a must!
(Leave a comment)

Monday, August 29th, 2005

Geocaching = Geokaŝludado

en Once again I recalled this website dedicated to this cool hobby, which I first learned about already a few years ago! I don't have a GPS receiver at the moment, but would once really wish to take part as well!
eo Denove mi rememoris tiun ĉi retpaĝaron dediĉitan al tiu ĉi mojosa hobio, pri kiu mi unuafoje eksciis jam antaŭ kelkaj jaroj! Mi ne posedas GPS ricevilon ĉi-momente, sed iam estontece tre ŝatus ankaŭ partopreni mem!

en Yet a Wikipedia article on the topic: Geocaching
eo Por komenci mi verkis kompletan e-lingvan vikipedian artikolon pri la temo: Geokaŝludado
(Unue mi volis traduki la terminon kiel "geokaŝumado", sed poste mi trovis, ke en iu kaŝita loko en la Vikipedio mem oni ĝin jam nomas "geokaŝludado", tial mi ekuzis tiun nomon.)
(Leave a comment)

Sunday, August 28th, 2005

Pár odkazů pro začátek / Kelkaj ligiloj por komenci / A few links to start

Převážně neškodný...
cs Trošku jsem prolezl tenhle blog a zjistil jsem, že s většinou názorů toho chlápka souhlasím :o) Určitě se budu snažit vracet se tam. Kromě toho má ten člověk i přezdívku podle Stopařova průvodce ;-)
eo Mi iom trairaĉis tiun ĉi blogon kaj eksciis, ke pri plejmulto de la opinioj de tiu ulo mi konsentas :o) Certe mi strebos revenadi tien. Krom tio tiu ul' eĉ elektis sian kromnomon laŭ la Petveturista gvidlibro ;-)

Jsem fašista... / Mi estas faŝisto...
cs Tak například tohle je článek, se kterým se ztotožňuju (ovšem ne s nadpisem, jak jej lze pochopit na první pohled - třeba přečíst článek! :o)
eo Jen ekzemplo de artikolo, kun kiu mi interkonsentas (tamen ne kun la titolo, kiel oni povus gxin kompreni unuavide - necesas tralegi la artikolon! :o)
E-resumo: Se fremdlandanoj (ekz. moslemoj) enmigras nian landon, iri adaptiĝu al niaj kondiĉoj kaj ne plendu anstataŭe, ke ni malestimas iliajn rajtojn kaj kulturajn kutimojn. Ja se ni ekzemple iras Afganistanen, tie ni "kompreneble" devas sekvi lokajn kutimojn (vestado de virinoj ktp.), eĉ estante nuraj turistoj - kaj pri tio neniu miras.

Soutěž na vytvoření jednotného vizuálního stylu ČR
cs Chcete vytvořit logo pro ČR? Jen do toho! (Jsem zvědavý, co za "skvělý" výtvor z toho nakonec vyleze :o)
eo Ĉu vi ŝatus krei logoon por Ĉeĥio? Do ek! (Mi scivolemas, kia "bonega" elkreaĵo de tio finfine rerezultiĝos :o)

Paraskavedekatriaphobia
en Huh, what's that? I too did not know before... Well, it's simply a special kind of triskaidekaphobia. Still not getting it? Then wait for 13 Jan 2006 and experience it yourself! (Or check the link ;-)
eo Ha, kio estas tio? Nek mi sciis antaŭe... Bone, ĝi estas simple speciala speco de triskaidekaphobia. Ĉu daŭre nenia ideo? Tiam atendu ĝis 13 Jan 2006 kaj spertu mem! (Aŭ provu la ligilon ;-)

Radio Jerevan
cs Na závěr ještě krátká relace zaručených zpráv.
eo Fine ankoraŭ mallonga programo de fidindegaj anoncoj.
E-klarigo: Temas pri speco de ŝerco, fama ĉefe dum socialisma tempo en Ĉeĥoslovakio, kiam oni per ĝi sekrete primokis la reĝimon. La ŝerco ĉiam konzistas el demando, kiun onidire la armenia radio ricevis, kaj de iu unuavide logika, sed fakte ridindiga kaj primokanta respondo de la redakcio.

Pro dnešek by stačilo, ne? / Sufiĉus por hodiaŭ, ĉu ne? / Enough for today, right?
(Leave a comment)