Saturday, October 28th, 2006

Aŭtuna temp'

Aŭtuno rapide pasas, kaj tempoŝanĝo estas okazonta ĉi-nokte en ĉi tiu loko. Estas la venontaj tagoj, kiuj iĝos plej streĉaj de tiu ĉi sezono por mi, ĉar post precize unu semajno komenciĝos en Brno la E@I-seminario pri lingvoj en interreto.
legu pli pri historio, mortintoj kaj povraj bestoj )
(5 comments | Leave a comment)

Saturday, May 6th, 2006

Alia naskiĝdatreveno

Nur kelkajn tagojn post la centa datreveno de la naskiĝo de Kurt GÖDEL, jam hodiaŭ denove oni rememoras jubilean naskiĝtagon de alia fama moraviano - pri kies moravia (resp. ĉeĥa) deveno tamen preskaŭ neniu konscias...

Ĉi-foje temas pri Sigmund FREUD, la fondinto de psiĥanalizo kaj unu el la plej famaj psiĥiatroj tutmonde. Li naskiĝis je la 6-a de majo 1856, do antaŭ precize 150 jaroj, en urbo Příbor en nordorienta Moravio, ne tro for de Ostrava. En lia naskiĝdomo en tiu urbo troviĝas monumento kaj la retpaĝaro de la urbo enhavas plurlingvajn artikolojn pri lia persono.

Estas interese, ke plej ofte li estas konata kiel aŭstra psiĥiatro (tiel nomas lin interalie la angla vikipedio kaj simile ĝis hodiaŭ faris ankaŭ la esperanta vikipedio). Tion mi tamen ne opinias prava, des malpli ĉar la ligilo de la vorto "aŭstra" en la esperanto-vikipedio iris al artikolo parolanta pri la hodiaŭa Aŭstrio ("Republik Österreich"). Se jam paroli pri nacieco, laŭ mi plej bone estus diri ke li estis germanlingva judo (cetere same kiel multaj aliaj famuloj loĝantaj en la tereno de hodiaŭa Ĉeĥio). Estas interese rimarki, ke la germanlingva vikipedia artikolo entute ne mencias en la enkonduka frazo lian devenon, kaj la ĉeĥa diras anstataŭe ke li estis viena psiĥiatro. Mi decidis kopii tion lastan por la esperanto-vikipedio, ĉar ja informo pri la urbo kie li vivis kaj laboris ja estas nepridubinda kaj samtempe daŭre permas al oni derivi en kiu lando de tiama mondo li vivis.

Ĉiukaze, mi sentas sufiĉe interesa tiun ĉi kvazaŭ-hazardan kunvenon de pliaj gravaj datrevenoj de famaj ĉeĥdevenaj germanlingvanoj kaj pensas, ke tio ĉi ŝajne jam baldaŭ finfine igos min verki iom pli ampleksan trarigardon pri tiuj ĉi homoj por publikigi ĝin en /:kune:/, la kuna gazeto de la aŭstra kaj germana esperanto-junularoj. Tia medio (esperantista kuna aŭstra kaj germana gazeto) laŭ mi estas la plej taŭga elektebla medio en kiu mi (taŭga ke ĝuste ĉeĥo povanta al siaj najbarlandanoj atentigi pri ĉeĥaj radikoj de iuj iliaj famegaj "samlandanoj") referi pri tiu temo. Dependas de kiam mi finfine vere verkos tion, sed miaopinie ankoraŭ ĉi-jare ĝi povus aperi.
(4 comments | Leave a comment)

Wednesday, May 3rd, 2006

20 jaroj kaj unu venko

Mi ne komentis la 20-an datrevenon de la nuklea akcidento de Ĉernobilo ĝis nun (kvankam promesis fari tion), sed hodiaŭ ni menciis ĝin en la diskutrondo gvidata de iu eminenta profesoro de mia fakultato (la sama kiu prelegis en la konferenco pri Godelo), kiun mi ekde kelkaj monatoj regule ĉeestas kaj multe ĝuas. Oni tie ĉiam rememoras kaj koncize prikomentas la datrevenojn de la antaŭaj du semajnoj, kaj poste laŭ intereso pluen direktas la diskutadon.

Dum la rememorigo pri la datreveno ĉernobila, mi ekkonstatis, ke kunvenis pluraj por mi signifaj faktoj tiuokaze - ne nur ke la akcidento okazis antaŭ precize 20 jaroj kaj ke mi ankaŭ baldaŭ 20-jaraĝiĝos, sed eĉ mi kalkulis ke mi naskiĝis precize 20 tagojn post kiam la akcidento okazis. Iom speciala persona konekto kiun mi sentas rilate al tiu evento fontas de tio, kion rakontis al mi mia patrino. En tiuj tagoj ŝi estis graveda kaj mi baldaŭe naskiĝonta, kiam venis la 1-a de majo. Laŭ la kutimoj, kiuj fakte por multaj fariĝis preskaŭ devoj, en la socialismaj landoj je tiu tago ĉiuj partoprenadis procesiojn por festi laboron, la laboristan ŝtaton kaj la komunisman partion. Por plej multaj tio tamen estis simpla amuziĝo kaj ebleco aĉeti varojn aliam nehaveblajn (kiel bananojn, oranĝojn...), sen ajna politika fono. Mia avino (kiu tamen nun jam ne plu vivas) tiam atentigis ŝin, ke ŝi ne iru al la procesio, ĉar eksplodis Ĉernobilo. Tiun informon oni havis de la radiostacio "Voĉo de Ameriko" - la ĉeĥoslovakiaj amaskomunikiloj silentis pri tio, por ne malkuraĝigi al la homoj ĉeesti la procesiojn...

Laŭ kion oni eksciis poste, Ĉeĥoslovakio ne estis tiom signife trafita de la radioaktiva nubo, sed tamen mi sentas dankemon al miaj panjo kaj avinjo, kaj same ankaŭ al la usona radiostacio. Sed ja kiel infano baldaŭ naskiĝonta mi ŝajne ne plu estis iel serioze minacata. Ege interesaj laŭ mi tamen estas rezultoj akiritaj antaŭ nelonge de unu ĉeĥa esploristo, kiu konstatis ke en unusola monato ene de pluraj jardekoj - novembro 1986 - naskiĝis en hodiaŭa Ĉeĥio pli multe da knabinoj ol knaboj. Estas konata fakto, ke knaboj ĝenerale laŭnature pli oftas, sed samtempe ke radioaktiveco pli minacas al ili ol al inoj. Kaj tiuj, kiuj naskiĝus novembre de 1986, estis fine de aprilo trimonataj fetoj. Kaj al tiaj onidire radioaktiveco minacas plej multe... Aperis disputoj pri valideco de liaj konkludoj, kvankam la statistikoj mem estas nefaligeblaj. Strange ke eĉ 20 jarojn post la akcidento, oni daŭre ne scias pri ĉiuj ĝiaj konsekvencoj.

Kaj unu bona novaĵo finen: Antaŭ minutoj mi eksciis perrete, ke mi venkis en interreta konkurso kaj gajnis "ekskurson al Eŭropo". Fakte temas pri unusemajna vojaĝo al Bruselo, Lucemburko kaj Ŝtrasburko, kun vizito de la tieaj eŭropuniaj institucioj. La vojaĝo okazos inter la 8-a kaj 14-a de oktobro 2006. La konkurson organizas la plej juna ĉeĥa kaj de mia regiono devenanta eŭropparlamentano Tomáš ZATLOUKAL, kaj ĝi konsistis el 50 trieblecaj demandoj pri Eŭropa Unio. Kvankam malfacilaj ("kiu el la jenaj tri landoj havis en 2002 la plej altan relativan senlaborecon kiel procenton de sia laborforto?"), ĉiujn la demandojn sukcesis ĝuste respondi 76 homoj (inkluzive de mi), kaj el tiuj oni hodiaŭ lotumis na 40 gajnantoj. Do, se iuj de vi hazarde troviĝos en ajna el tiuj urboj en tiu tempo, eblos renkontiĝi! :)
(7 comments | Leave a comment)

Monday, May 1st, 2006

Datreveno de Godelo

Antaŭ kelkaj tagoj en mia studurbo Brno silente pasis la centjariĝa jubileo de unu el ĝiaj plej elstaraj gefiloj, la mondfamo logikisto Kurt GÖDEL - kiu tutmonde tiom famas, ke en esperanto ekzistas por li eĉ speciala unuvorta nomo - Godelo.

Mi rimarkis tiun datrevenon ĉefe pro internacia Godela simpozio, kiun komune organizis en Brno kelkaj fakultato de diversaj universitatoj - mia fakultato de informadiko de la Masaryk-universitato estis inter ili, kaj unu mia instruisto fariĝis eĉ unu el la plej gravaj ĝiaj partoprenantoj. Afiŝo pri tiu simpozio kun nomoj de ĉiuj ĉeestintoj videblas ĉi tie. (Kion mi sole bedaŭras estas la maniero, kiel oni prezentis ĝin - eĉ ene de mia ĉeĥa fakultato la afiŝo pri la germanparolanto Gödel aperis nure en la angla, kaj krome oni kredeble el Gödel tie faris hungaron - ĉar skribis la dupunkton super litero O en lia nomo per ĝia longa varianto - do Ő - kiu estas uzata interalie en la hungara, sed laŭ mia scio ne en la germana.)

Estas mirinde, ke tamen la plej multaj civitanoj de Brno eĉ ne konscias pri tiu ĉi sia famega samurbano, kaj ke eĉ la urbo mem ŝajnas forgesadi pri tio (en Brno ĝis nun ekzistas neniu strato aŭ placo portanta lian nomon). Por iom honorigi Godelon, mi esperantigis sube artikolon, kiun je la tago de lia centjariĝo - la 28-a de aprilo 2006 - aperigis ĉeĥa gazeto Mladá Fronta:

esperantlingva traduko de artikolo pri la jubileo de Godelo )

Mi planas honori la memoron de tiu ĉi mia grava samurbano per iom pli lerni pri la sama fako, pri kiu li okupiĝis - certe per tio oni plej ĝojigus lin. Ne temas nur pri tio, ke morgaŭ mi skribas ensemestran ekzamenon pri la studobjekto logiko ;) Kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la festado, je la 18-a de aprilo, mi ankaŭ en la biblioteko de mia fakultato prunteprenis la libregon Gödel, Escher, Bach: an Eternal Golden Braid. Mi faris tiel post rekomendo fare de du diversaj komputikemaj personoj en du diversaj okazoj, kio tre ofte min konvinkas vere ekopinii verkon inda je mia atento. Mi ankoraŭ fakte ne komencis legi ĝin, ĉar tempo mankas, sed kiam mi scios pli, mi eble raportos kaj faros similan rekomendon ĉi tie.
(4 comments | Leave a comment)