Saturday, October 28th, 2006

Aŭtuna temp'

Aŭtuno rapide pasas, kaj tempoŝanĝo estas okazonta ĉi-nokte en ĉi tiu loko. Estas la venontaj tagoj, kiuj iĝos plej streĉaj de tiu ĉi sezono por mi, ĉar post precize unu semajno komenciĝos en Brno la E@I-seminario pri lingvoj en interreto.
legu pli pri historio, mortintoj kaj povraj bestoj )
(5 comments | Leave a comment)

Tuesday, May 23rd, 2006

Vizito el Ameriko

Kiel mi jam skribis en komento en la vivĵurnalo de [info]goulo, kvankam pasintan semajnfinon okazis en Brno la "malfermita nokto de muzeoj", mi ne povis ĝin ĉeesti ĉar devis veni en mian hejmurbon por la semajnfino. Tamen, ankaŭ tie mia okupo ne estis tute neinteresa: Mi kun patro gastis dum du tagoj (vendredo kaj sabato) du geedzajn parojn el Miĉigano, en kiuj la edzoj estas fratoj kaj kvargradaj kuzoj kun mia patro (komuna antaŭulo Tomáš BLAHUŠ naskiĝinta en 1782 en Ostrožská Lhota, Ĉeĥio). Do, mi sufiĉe ekzerciĝis pri mia angla (utilos por ĵaŭda universitata ekzameno) kaj ankaŭ senpolvigis la familihistoriajn datumojn de la familio Blahuš, pri kiu mi en la lastaj monatoj ne troe okupiĝis. Ni pasigis kune du agrablajn tagojn - unuan en la vilaĝo de niaj antaŭuloj kaj duan vizitante kelkajn lokojn en la regiono. La parencoj antaŭe jam vizitis Nederlandon kaj dimanĉe matene forveturis al Salcburko por viziti Halŝtaton antaŭ ol reveni hejmen. Espereble ĉio ĉi helpis kaj interesis al ambaŭ flankoj - kaj mi ĝojas ke post pluraj jaroj de genealogiaj esploroj mi finfine unue povis bonvenigi ĉi tie membrojn de nia amerika familia branĉo. Ili ĉiuj devenas de sesopo da familianoj, kiuj elmigris usonen komence de la 20-a jarcento. La ŝerco estas, ke la unuopaj branĉoj nun ne plu scias unu pri la alia kaj estas mi, kiu devas laŭŝtupe ilin informadi pri iliaj interrilatoj. La mallonga vizito ĉe mia kvingrada kuzo laboranta en Vaŝingtono dum la vojaĝo usonen de mi kaj mia patro en 2004 estis unua el tiuj entreprenoj personkonatiĝaj. Espereble pluraj okazoj sekvos.
(3 comments | Leave a comment)