Tuesday, October 10th, 2006

Saluton el Loveno

Mi nun estas cxi tie en Belgio, renkontis esperantiston cxi tie, hieraux en Gento na Yves. Mojosas cxi tie, poste mi skribos pli.
(Leave a comment)

Wednesday, October 4th, 2006

Subita rendevuo kun francino en Brno

Hodiaŭ, post reveno de la fakultato (merkrede mi finas jam je la 14-a), mi havis subite alvokon al mia poŝtelefono el iu brna numero, kaj kiam mi akceptis ĝin, el la dua flanko eksonis esperantlingva "Saluton". Nu, ĉar tio ne plu sukcesas mirigi min, mi daŭrigis la parolon kaj eksciis, ke el publika telefono vokas al mi Aline - juna franca esperantistino-komencantino, kiu nun estas por kelkaj tagoj en Brno. Jam [info]amuzulo antaŭe rakontetis al mi pri ŝi kaj peris kontakton, sed mi ne sciis, kiutage ŝi planas alveni.

Ŝi alvenis jam antaŭ du tagoj, fakte, kaj loĝas ĉe amikoj kiuj antaŭe vizitis ŝin en Francio pere de Hospitality Club (similas al Pasporta Servo, kiun ŝi ankaŭ havas kaj planas uzi). Ŝi studis muzikon en la urbo Rennes en Bretanio, kiu estas unu el la ĝemelurboj de Brno - do tial oni des pli elkore bonvenigis ŝin en la vespera renkontiĝo de la loka esperanto-klubo (jan Amusulo o, mi sona e ni: kulupu ni li ike mute tawa sina. taso mi pilin e ni: ona li pona tawa jan Alin tan ni: tenpo ala la ona li lon kulupu sama.), ĉar la klubon jam antaŭe vizitis kelkaj aliaj junaj esperantistoj el Rennes - kaj eĉ kvankam Aline efektive ne konis ajnan de ili, ĉar komencis studi esperanton nur post foriri de la universitato :)

Mi tuj aranĝis kunvenon kun ŝi en la urbocentro kaj ni iom promenis tra la urbo kaj poste sidiĝis sur benko en parketo kun bela elrigardo kaj babilis. Jen foto de la klubkunveno, kiu okazis poste, ekde la 18-a:


Mirek, mi kaj Aline en la klubejo de la Esperanto-klubo de Brno (alklaku por pligrandigi)

Revenante mi eksciis, ke ambaŭ ŝiaj muzikemaj amikoj ĉi tie loĝas tre proksime de mi (tiu, ĉe kiu ŝi restas nun, nur du haltejojn per la sama trolebuso per kiu mi ĉiutage preterveturas tiun lokon survoje al la universitato), do tre verŝajne eblos ankoraŭ morgaŭvespera renkontiĝo - interalie ĉar unue el la ĉeĥaj amikoj interesiĝas pri lerni esperanton. Bedaŭrinde mi ne povos plu ĉeesti kun ŝi dum la venonta semajno, pro la vojaĝo al Bruselo kaj ĉirkaŭaĵo, sed min tamen tre ĝojigas tiu vizito. Kaj kiu konas na Aline jam de la ĵus okazinta PSKK (Irek, Niko...), tiu certe povas kompreni.
(1 comment | Leave a comment)

Tuesday, October 3rd, 2006

ArKonEs 2006

Dum la pasinta semajnfino (plilongigita je nacia festo en Ĉeĥio ĵaŭde kaj libera vendredo) mi partoprenis la tradician aranĝon ArKonEs en Pollando (Poznanio). Pasintjare estis mia unua, kiam mi aŭtis tien kun Petro Chrdle. Ĉi-jare mi veturis el Ĉeĥio ankoraŭ kun Dan Mrázek, kaj aparte de ni vojaĝis, sed la aranĝon kun ni ĉeestis, ankoraŭ du pliaj ĉeĥoj - patrino Vlasta kun sia denaskula filo Vít.

Kaj kia estis la ĉi-jara ArKonEs?
  • Estis bona arangxo (kiel kutime :).
  • Mi projekciis kvin filmojn (unuafoje aperis filmoj en ArKonEs).
  • Okazis amuza (kaj bone funkcianta) karaokeo.
  • Mi ĉeestis prelegojn de Detlev Blanke pri malfacilaĵoj de tradukado/interpretado kaj de Marteno Miniĥ pri slango en esperanto. Ankaŭ okazis diskutrondoj pri la UK en 2009 aŭ la esperanto-movado en Pollando.
  • Dan gajnis tri botelojn da cxampano en la oratora konkurso (kiu havis bedaŭrinde nur du partoprenantojn).
  • Ni du tranoktis survoje tien en la logxejo de [info]a2na kaj [info]goulo en Vroclavo.
  • El kaj al Vroclavo mi kaj Dan akompanis na Jagxa, la koramikino de [info]felicx kies koramiko estas [info]felicx (mi ne povas skribi per la unua maniero, ĉar ŝi koleriĝadis pro tio ke ĉiuj ĉiam nomis ŝin tiel :-).
  • Dum la aranĝo pluraj homoj certiĝis pri sia alveno al AS (interalie Nico el Nederlando kaj Jaĝa el Vroclavo).
  • Denove mi iom pli spertiĝis pri la pola (kaj miris ke en iuj situacioj Dan ne komprenis al poloj, dum mi scipovis kompreni kaj respondi al ili - ŝajne vere iom da trejnado helpas). Mi nun eĉ pli ĝojatendas la AS-n, ĉar tie mi havas pliajn eblecojn por babili esperante kun geamikoj kaj babileti pole kun polaj komencantoj aŭ prokurioze ankaŭ kun miaj polaj geamikoj.
  • Revanante mi kaj Dan nokte transiris piede la landlimon inter Międzylesie kaj Lichkov, kio fariĝis tre speciala sperto. Ni piediris dum tri horoj, alvenis je la unua kaj duono kaj tranoktis sur benkoj en la stacidomo.
  • Poste ni prenis la unuan trajnon kaj mi revenis al Brno ŝajnhodiaŭ (=lunde) matene je la 8-a. Serio de prelegoj komenciĝis en mia fakultato je la 10-a.

Jen ĉio :) Finfine mi iras dormi.
(4 comments | Leave a comment)

Monday, October 2nd, 2006

Mia vojaĝo al Belgio, Luksemburgio kaj Francio (kaj Germanio) venontsemajne

Jen mi publikigas liston de lokoj kiujn mi venontsemajne vizitos kadre de la klerigvojaĝo al EU-institucioj, kiun mi venkis en la konkurso organizata de ĉeĥa EU-deputito Tomáš Zatloukal. Mi esperas iom reklameti pri esperanto dum tiu vojaĝo (minimume per portado de t-ĉemizo kaj okaza babilado kun kunveturontoj, kiuj ŝajnas esti ĉefe junaj homoj el mia regiono). Ankoraŭ hodiaŭ mi planas prisendi esperantistojn en tiuj lokoj por ekscii, ĉu eventuale iu el ili interesiĝus pri mallonga renkontiĝo okaze de mia ĉeesto en ilia urbo. Se vi mem havos la eblecon aŭ konas ion tian, bonvolu kontakti min. Kaj se vi havus ideojn pri iu taŭga demando por unu el la diskutoj ktp., ankaŭ tion mi certe bonvenigos :)

  • dim 08-okt-2006: foriro el Ĉeĥio, nokta veturo tra Germanio al Antverpeno

  • lun 09-okt-2006: trarigardo de la urboj Antverpeno, Bruĝo kaj Gento

  • mar 10-okt-2006: antaŭtagmeze vizito al la Eŭropa ekonomia kaj socia komitato; posttagmeze trarigardo de Bruselo kun vizito de Atomium kaj Minieurope; vespere foriro al Loveno kun vespera trarigardo

  • mer 11-okt-2006: prelego ĉe la Konsilio de EU; vizito al la Konstanta reprezento de Ĉeĥio ĉe EU kun prelego; renkontiĝo kun reprezentanto de la Komisiono; informoj pri la Parlamento de administranto pri vizitoj; renkontiĝo kun la EU-deputito Tomáš Zatloukal (membro de la komisiono por kulturo kaj edukado kaj de la buĝeta komisiono); vizito al la tribuno en la ĉefa kunsidejo; vespermanĝo en centro de Bruselo

  • ĵaŭ 12-okt-2006: foriro el Bruselo, vizito de Waterloo, Namur kaj Luksemburgo, tranokto en Strasburko

  • ven 13-okt-2006: antaŭtagmeze vizito al la Konsilio de Eŭropo, promeno tra la arealo de eŭropaj institucioj, posttagmeza trarigardo de Strasburko, vespere forveturo al Baden-Baden kun vizito de banloko, vespere forveturo hejmen

  • sab 14-okt-2006: reveno al Ĉeĥio dum matenaj horoj

Kiel vi povas vidi, la programo ŝajnas tre streĉa, sed tamen la organizanto respondis al mi, ke ni eĉ ankaŭ havos iom da libertempo dume - kaj ke krom la renkontiĝo kun la parlamentano, neniuj aliaj programeroj estas devige partoprendendaj (kvankam mi ja certe strebos vidi tiom multe, kiom eblos).
(2 comments | Leave a comment)

Friday, September 29th, 2006

Bonan matenon el Vroclavo!

Tiun ĉi mesaĝon mi tajpas ĉe-table en Vroclavo, Pollando. Kun amiko Dan el Ĉeĥio ni ĵus vekiĝis en la loĝejo de [info]a2na kaj [info]goulo, kiuj afable ebligis al ni tranokton ĉe si, kvankam (aŭ eble ĝuste ĉar?) ili nuntempe neĉeestas. je 6:30 alvenos ĉi tien Jaĝa, la koramikino de [info]felicx, kaj ni iros komune al la stacidomo por kapti la trajnon al Poznanio kiu foriras iam post la sepa. En Poznanio okazos ekde hodiaŭ ĝis dimanĉo ArKonEs.

Hieraŭ alveninte ni havis eblecon viziti iom da Vroclavo. Unue pro kulpo de mi, kiu ĝis la lasta momento antaŭ la foriro atentadis aliajn aferojn ol la vere plej gravajn, ni sukcesis trovi la malĝustan (antaŭan) loĝejon de a2na kaj post konfirmiĝo ĉe najbarino pacience atendadis antaŭ la pordo, kiam neniu ĉeestis ene. Poste feliĉe venis la ideo sendi SMS-n al Jaĝa, kaj tiu jam alarmis ĉiujn ceterajn kaj baldaŭ venis kun a2na por preni nin kaj venigi nin al la ĝusta loko. Post kiam a2na aliĝis al goulo kaj ambaŭ foriris al Poznanio, Jaĝa tre bonvolis kaj gvidis nin dum ĉirkaŭ horo en la urbocentro. Ni manĝis iom da glaciaĵo (mi kaj Dan nepre devis gustumi la strangan specon de glaciaĵo "jogurto kun papavo") kaj poste ĉe Orange pro ilia unua naskiĝtago haveblis eĉ senpagaj kuko kaj kafo. Sur benko ĉe Ostrow Tumski ŝi poste forlasis nin pro aliaj devoj, sed ni interkonsentis pri la matena renkontiĝo kaj komuna vojaĝo. Kiam ni revenadis el la "insulo" Tumski al la loĝejo, ankoraŭ ni havis la belegan eblecon spekti laborantan lampolumigiston, kiu per longa bastono kun fajro ĉe la fino lumigadis unu post la alia ĉiujn historiajn lampojn en la malnova urbocentro. Tiu kutimo ŝajnis al ni tre plaĉa, kaj la fotiloj de kelkaj aliaj turistoj konfirmadis, ke ni ne estis la solaj kun tiu opinio.

Do, nun ni eku al Poznanio. Ĝis iam baldaŭ kun vi ĉiuj!
(1 comment | Leave a comment)

Tuesday, September 5th, 2006

Alla Kudrjaŝova estas mia najbarino

Hieraŭ vespere mi faris ekskurseton al apuda urbo Zlín, la ĉefurbo de la regiono en kiu mi vivas (se mi ne estas en Brno kie mi studas kaj kiu estas regiona ĉefurbo por si mem). Post reveni el la someraj 33 tagoj en Esperantio, mi legis en retpoŝto ke mi havas provizore novan "najbarinon" - juna rusa esperantistino Alla Kudrjaŝova ("Benita") staĝas nun en Zlín ĉe firmao okupiĝanta pri aspektigado, kaj restos tie dum duonjaro. Estis amuze ekscii jam ke dum ŝia adiaŭa festo en Moskvo ĉeestis kelkaj amikoj miaj, ekzemple Ksenia-Libera. Kaj kiam mi vizitis ŝin nun, ni povis multe pli babili pri diversaj aliaj homoj, la somera IJK (kiun ŝi bedaŭrinde maltrafis, kvankam ja antaŭe ĉeestis en Zakopane kaj en Kovrov eĉ estis LKK-anino) kaj aliaj aferoj. La du kaj duona horoj vere malmultegis. Mi antaŭe persone ne konis ŝin, sed nun trovas ŝin afabla kaj inteligenta knabino. Kaj krome ŝi ege volas engaĝiĝi en nia ĉeĥa junulara movado, pri kio mi tre ĝojas. Mi kunportis por ŝi plurajn aferojn kiel informilojn aŭ "la" DVD-n por transdoni, fotojn por montri ktp. Kaj certe ni ne vidis nin lastfoje.

Cetere, se iu el vi ŝatus ke mi transdonu salutojn, skribu komente kaj mi ĝoje faros (ekzemple ŝi eĉ mem ekparolis pri [info]a2na, do al tiu povas iri saluto ŝia jam tuj nun :).
(2 comments | Leave a comment)

Monday, September 4th, 2006

Tio povas okazi nur en Esperantio

"Imagu, ke subite alvokas vin la kantisto de via plej ŝatata muzikgrupo kaj petas tranokti ĉe vi. Kion vi faros?"

Tia demando tre facile povus aperi en iu freneza testo en unu el tiuj malaltvaloraj porknabinaj revuoj. Ja en la normala vivo estas preskaŭ neimageble, ke io tia okazu, ĉar famaj artistoj ja tranoktas survoje ĉiam en luksaj hoteloj kaj eĉ se ne, tiam certe ne kunportas kun si liston de telefonnumeroj de ĉiuj siaj faninoj, por alvoki se hazarde ion bezonus.

Tamen pasintvespere, kiam subite alvokis al mia poŝtelefono Amir el Esperanto Desperado, mi spertis, ke io tia ja povas foje okazi - en Esperantio.

Amir trovis mian numeron ŝajne en la Pasporta Servo, kie mi nun estas gastiganto en mia studenta loĝejo en Brno, sed kun sciigo "somere ofte for". Kaj tre bedaŭrinde, ĉar la akademia jaro ankoraŭ nerekomenciĝis ĉi tie, mi estas ankoraŭ hejme unu horon de Brno kaj ne povis tiam akcepti lin kiel gaston! Tamen, mi sukcesis almenaŭ telefone aranĝi por li gastigon ĉe geedza esperantista paro el la brna klubo, do mi esperas, ke li tranoktis bone ĉe ili.

Sed ve, espereble mi havos la eblecon gastigi lin iam venontfoje, kiam li denove vojaĝos tra Ĉeĥio. Dume mi almenaŭ ludigis en mia komputilo mian plej ŝatatan kanton de Espo-Despo, "Feliĉe". Kaj jes, la voĉo vere similis al tiu de la telefono :)
(Leave a comment)

Sunday, May 14th, 2006

Babileja Renkontiĝo kun Flavio Rebelo

Hodiaŭ vespere mi ĉeestis en la reta babilejo de Ĝangalo la publike anoncitan Babilejan Renkontiĝon kun Flavio REBELO, la kreinto de Ĝangalo kaj la nun multe diskutata ITV (Internacia Televido).

La babilado laŭ la anonco daŭrintus ekde la 18-a ĝis la 21-a horoj de mezeŭropa somera tempo, sed efektive ĝi ekis jam iom antaŭe (tiel, ke mi maltrafis la finon) kaj finiĝis pli ol horon post la anoncita tempo. Flavio dum la tuta tempo tre volonte respondadis al ĉiuj demandoj de ĉeestintoj, da kiuj alterniĝis en la babilejo laŭ mia diveno ĉirkaŭ tridek. La demandoj direktis ĉefe al la financado de ITV kaj la estonteco de tiu kanalo, sed oni tuŝis ankaŭ ĝenerale la ideon de esperantlingva televida kanalo (oni parolis ankaŭ pri la nova Farbskatol'), diversaj eblecoj teĥnikaj, administraj kaj enhavaj, kaj eĉ pli vaste la tutan temon de la hodiaŭa kaj pasinteca stato de la esperanto-komunumo.

Mi persone ankaŭ fojfoje envolviĝis en la diskuto, sed dum plej multe da tempo silentis kaj sekvis la demandojn de aliaj homoj. El de mi rekonitaj vivĵurnalanoj ĉeestis [info]goulo kaj dum iom da tempo ankaŭ [info]a2na. Ĉeestis ankaŭ kelkaj aliaj gravuloj, kiel Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio.

Por mi, la benefito de ĉeesto en tiu diskuto estis plikleriĝo pri la ĝeneralaj konceptoj de ITV kaj Ĝangalo. Laŭ la spektado de la respondoj kaj konduto de Flavio en la diskuto, mi povis ekhavi pri li bonan opinion - al mi ŝajnas nun, ke li estas homo celkonscia, serioza, sindonema kaj honesta - kvankam, laŭ liaj propraj vortoj, pro iu kialo al kelkaj homoj ne tute plaĉas ĉiuj liaj iniciatioj. Oficialj konkludo kaj resumo de la diskuto devus aperi en Ĝangalo dimanĉe.
(13 comments | Leave a comment)

Friday, May 12th, 2006

Vojaĝo somera de kongres' al kongres'

Okazis iel, ke kvankam nek italo nek bosno, mi ekhavis la taskon esti respondeculo pri la karavano por la du plej ĉi-jaraj esperanto-renkontiĝoj: vojaĝo el la Universala Kongreso (UK) en Florenco (Italio) al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Sarajevo (Bosnio-Hercegovino). Pro tiu celo mi starigis retpaĝon, kiu donas aktualajn informojn pri tiu projekto. Okazas nune fazo, kiam oni eksciadas pri intereso de la kongresanoj vojaĝi tiumaniere. Poste oni pritaksos la rezulton kaj decidos, ĉu indos lui buson por la surtera vojo. Alia ebleco estas veturi transmare.

La paĝo troviĝas ĉe: http://esperanto.blahus.cz/uk-ijk-2006/

Bonvolu diskonigi tiun ĉi informon al ĉiuj viaj esperantistaj amikoj, speciale se vi scias, ke ili planas aŭ ŝatus partopreni na ambaŭ UK kaj IJK ĉi-somere. Multajn dankojn!
(8 comments | Leave a comment)

Wednesday, April 26th, 2006

Varmas ĉi ĉie

Okulĵeto al la temperaturmezurilo diras, ke estas ĉi tie nun (tagmezo) 26 gradoj celsiaj. Ho, tre alte! Ĝenerale, la temperaturo en Mezeŭropo altas dum la ĉi-tagoj - kvankam oni promesas signifan malplialtiĝon por la sekvonta semajno. Post la libertago de lundo paska, oni antaŭvidas ĉi tie du pliajn libertempajn lundojn - majo la 1-a kaj la 8-a. Homoj ĝojas pro plilongaj semajnfinoj, sed tio kaŭzas problemojn en lernejoj - en mia fakultato oni decidis plilongigi la semestron je tri kromaj tagoj, el kiuj ĉiuj tri "estos lundoj". Tamen, la solvoj diversas eĉ inter fakultatoj, ne nur unuopaj lernejoj.

Ĉi-nokte mi estis hejme en UH, ĉar matene vizitis dentokuracistinon por fiksi ion ĉe mia dentaro. Kelkajn semajnojn antaŭe ŝi ion provizore riparis tie kaj volis atendi ĝis ĝi stabiliĝos, sed dume jam la dento ekdoloradis al mi ĉiam antaŭ kaj post kuŝiĝo, do mi fakte feliĉis ke mi povos seniĝi de tiu doloro.

Hieraŭ neoficiale por mi komenciĝis jam la ekzamenperiodo - malfermiĝis rete la registrado por semestraj ekzamenoj de la unua studobjekto. Mi volas plani ĉion pri miaj ekzamenoj tiel, ke mi junie povu partopreni la renkontiĝon organizatan de germanaj e-istoj en Aŭstrio, apud Halstatt. Ĉu iuj de vi venos?

Hieraŭ mi havis nomtagon. Se vi volas, legi pli pri tiu kutimo en la alligita esperanto-vikipedia artikolo, kiun mi ĵus verkis pri tiu tradicio. Eble ne en ĉiuj viaj landoj ĝi estas konata. Ĉi tie mi ŝatus speciale emfazi mian rimarkon - kiam oni havas nomtagon, homoj rimarkas tion en la kalendaro kaj sendas gratulojn - hieraŭ tri homoj spontanee sendis gratulon al mi per SMS kaj unu rete. Kontraste al tio mi antaŭvidas, ke mian 20-an naskiĝtagon (kiu precize je 3 semajnoj sekvas la nomtagon) rimarkos precipe familianoj, ĉar ties dato ja ne troveblas ie publike en kalendaro, kie homoj neintence povus rimarki ĝin.

Ankoraŭ mi ŝuldas al vi priskribon de kelkaj kromaj aferoj: mia vizito de vilao Tugendhat, interesa universitata turisma promeno kaj pensiga sinteno de iu mia amikino al mia esperantisteco. Sed pri tio mi verku iomete poste...

Aldono: Hodiaŭ oni rememoras la 20-an datrevenon de la Nuklea akcidento de Ĉernobilo - la temo ĉiam estis iom persona por mi, pro la kelkaj rilatoj kiun ĝi havas al mia propra vivo. Sed pri tio mi rakontu nur poste, kiam mi mem 20-jaraĝiĝos.
(4 comments | Leave a comment)

Sunday, April 16th, 2006

Feliĉan Paskon en Esperanto

Ĵus mi finspektis kun familianoj la vivan televidan elsendon el Vatikano. Kaj finfine mi povis konvinkiĝi, ke ankaŭ la nova germana papo parolas Esperanton! Li diris per tre bona esperanta prononco "Feliĉan paskon en Kristo resurektinta!" :)

ĉi tie pri esperantistoj en Vatikano kaj la speciala rilato de tiu saluto al mia esperantisteco )

Konklude, mi deziras al ĉiuj esperantistaj legantoj de mia vivĵurnalo, sendepende ĉu anoj de iu ajn religio aŭ ne, feliĉan pasigon de la paskaj festoj.
(5 comments | Leave a comment)

Friday, April 14th, 2006

Akcepto de Gregor en Brno

Lunde posttagmeze mi ricevis retpoŝtmesaĝon de Gregor el Aŭstrio, kiu proponis al mi renkontiĝeton en Brno, kie mi studas. Mi konsentis kaj la sekvan tagon ni vere renkontiĝis en la urbo. Por Gregor estis liadire lia unua fojo, kiam li povis iom trarigardi la urbon, kaj ne nur ŝanĝi buson aŭ trajnon kaj pluveturi ien. Nuntempe li jam kredeble estas en Litovio, vizitante sian fratinon kiu staĝas tie. Por la veturo li elektis trajnon, kvankam ja iom strangan trakon - el Vieno tra Brno, Prago, Varsovio kaj Šestokai ĝis Kaŭno. Sed ja bonas, ke mi pro tio povis renkontiĝi en Brno kun li kaj iusence tio fariĝis unu kroma aranĝeto de la (ankoraŭ tamen daŭre "oficiale" neproklamita) brna klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Por legi plu kaj vidi foton, klaku ĉi tie )
(Leave a comment)

Tuesday, April 11th, 2006

Flavio Rebelo uzis la vorton "subtekstoj"

Mi rekomendas ke vi legu la sekvan iom longan, sed pensigan artikolon de Flavio Rebelo (estro de Ĝangalo kaj Internacia Televido). Laŭ mi ĝu multajn trafajn, gravajn kaj seriozajn informojn donas pri nuntempa Esperant(i)o ĝenerale:
http://gxangalo.com/modules/kolumnoj/article.php?artID=58

Por mi krome rimarkindas kaj ĝojigas, ke ie ene de la teksto Flavio, parolante pri ITV, uzis la vortojn "antaŭfilmoj kun esperantaj subtekstoj" (anstataŭ la aĉa "subtitoloj" - vidu ĉi tie por klarigoj). Mi ne sekvas regule la televidon por scii, ĉu la samo efektive uzatas ankaŭ en la elsendoj, tamen.

Sed povas esti, ke mia foja retpoŝta instigo pri la afero al Flavio, kiun mi jam opiniis neatinginta sian adresaton, tamen eble iel influis... Kiu konas min, povas imagi, ke mi ĝojas eksciinte ke iu agnoskis la pravecon de iu el la kelkaj lingvaĵoj, por kiuj mi emas "pacbataladi" inter esperantistoj :)
(Leave a comment)