Monday, October 16th, 2006

Ree el Belgio kaj reviziante la hungaran

Sabate tagmeze mi revenis el mia semajnlonga vizito al eŭropaj institucioj en Belgio kaj ĉirkaŭaĵo. Kiel mi jam rapidskizis en mia antaŭa enskribeto farita en retkafejo en Loveno, la vojaĝo estis mojosa, mi multe ĝuis ĝin, havis la oportunon viziti gravajn lokojn, aŭskulti kaj diskuti kun gravaj homoj, ĉiutage mi renkontadis esperantistojn en la urboj kiujn ni vizitadis, eĉ sukcesis tiujn enmiksadi inter la ceterajn kunvojaĝantojn, tiel reklamante per la plej trafa maniero pri esperanto, kaj ankaŭ rekte ene de la kunvojaĝantaro mi bone min sentis, ĉar ja ili ĉiuj estis samkiel mi venkintoj de konkurso pri scioj, do ĝenerale pli inteligentaj homoj kun pli multe da scioj kaj interesoj ol kutime.

Mi intencas verki raporton pri tiu ĉi mia vojaĝo - ĉi tie, en VivĴurnalo. Mi decidis, ke mi faros tion forme de pluraj apartaj enskriboj, el kiu ĉiu priskribon unu eron de mia vojaĝo, kaj ke ilin mi verkados kaj aperigados unu post la alia - kaj por ne ĝeni troe per longaj tekstoj al la legantoj, kaj por ne devi ĉiam trovadi tempon kaj prokrastigadi la raportadon, finfine ad infinite. Tio ĉi povas esti konsiderata iusenca enkonduko al tiu serio. Tamen konsilindas scii la enhavon ankaŭ de la jam antaŭe publikigitaj anoncoj miaj pri tiu temo - mi grupigas ĉiujn tiutemajn enskribojn sub la etikedo "belgio06", kiu ebligas facile listigi ilin ĉiujn.

Estas nekredeble, kiom da oni maltrafas kaj kiom da laboro poste ekestas, kiam oni malĉeestas eĉ nur unu semajnon (kio miakaze signifas nurajn kvar tagojn) en la universitato! Mi nun reveninte devas batali tion, kaj ankaŭ jam mia foriro bezonis iom specialan atenton, ĉar mi devis strebi plenumi jam antaŭe ĉiujn miajn devojn kiel pripoentatajn hejmtaskojn ktp., por ke la damaĝo pro la eksterlanda vojaĝo estu kiel eble plej malalta.

Nuntempe mi estas iom revizianta mian ĝisnunan dume tre modestan scion pri la hungara, ĉar morgaŭ jam finfine efektive ŝajnas okazi la unua vera leciono de la koncerna universitata kurso. Por rememorigi: Al la unua leciono venis pro organizaj misoj nurnure du homoj, la duan en nekutima tempo mi devis maltrafi kaj venis nur por la fino, la trian mi malĉeestis pro la vojaĝo al Belgio. Tamen la instruisto diris al mi, ke tio tute ne gravas, post kiam mi rakontis ke mi jam antaŭe trastudis kelkajn ĉapitrojn el mia slovaklingva lernolibro pri la hungara. Tio ja veras, sed... tio okazis jam antaŭ iom da tempo kaj mi fakte ekstudadis jam plurfoje, sed ĉiam denove kaj nur ege malmulte, kaj mi neniam vere parkerigis ĉion. Do, nun mi strebas iom revizii, por ke mi morgaŭ ne aperu tute nescianta :)

Jó éjszakát!
(3 comments | Leave a comment)

Tuesday, October 10th, 2006

Saluton el Loveno

Mi nun estas cxi tie en Belgio, renkontis esperantiston cxi tie, hieraux en Gento na Yves. Mojosas cxi tie, poste mi skribos pli.
(Leave a comment)

Monday, October 2nd, 2006

Mia vojaĝo al Belgio, Luksemburgio kaj Francio (kaj Germanio) venontsemajne

Jen mi publikigas liston de lokoj kiujn mi venontsemajne vizitos kadre de la klerigvojaĝo al EU-institucioj, kiun mi venkis en la konkurso organizata de ĉeĥa EU-deputito Tomáš Zatloukal. Mi esperas iom reklameti pri esperanto dum tiu vojaĝo (minimume per portado de t-ĉemizo kaj okaza babilado kun kunveturontoj, kiuj ŝajnas esti ĉefe junaj homoj el mia regiono). Ankoraŭ hodiaŭ mi planas prisendi esperantistojn en tiuj lokoj por ekscii, ĉu eventuale iu el ili interesiĝus pri mallonga renkontiĝo okaze de mia ĉeesto en ilia urbo. Se vi mem havos la eblecon aŭ konas ion tian, bonvolu kontakti min. Kaj se vi havus ideojn pri iu taŭga demando por unu el la diskutoj ktp., ankaŭ tion mi certe bonvenigos :)

  • dim 08-okt-2006: foriro el Ĉeĥio, nokta veturo tra Germanio al Antverpeno

  • lun 09-okt-2006: trarigardo de la urboj Antverpeno, Bruĝo kaj Gento

  • mar 10-okt-2006: antaŭtagmeze vizito al la Eŭropa ekonomia kaj socia komitato; posttagmeze trarigardo de Bruselo kun vizito de Atomium kaj Minieurope; vespere foriro al Loveno kun vespera trarigardo

  • mer 11-okt-2006: prelego ĉe la Konsilio de EU; vizito al la Konstanta reprezento de Ĉeĥio ĉe EU kun prelego; renkontiĝo kun reprezentanto de la Komisiono; informoj pri la Parlamento de administranto pri vizitoj; renkontiĝo kun la EU-deputito Tomáš Zatloukal (membro de la komisiono por kulturo kaj edukado kaj de la buĝeta komisiono); vizito al la tribuno en la ĉefa kunsidejo; vespermanĝo en centro de Bruselo

  • ĵaŭ 12-okt-2006: foriro el Bruselo, vizito de Waterloo, Namur kaj Luksemburgo, tranokto en Strasburko

  • ven 13-okt-2006: antaŭtagmeze vizito al la Konsilio de Eŭropo, promeno tra la arealo de eŭropaj institucioj, posttagmeza trarigardo de Strasburko, vespere forveturo al Baden-Baden kun vizito de banloko, vespere forveturo hejmen

  • sab 14-okt-2006: reveno al Ĉeĥio dum matenaj horoj

Kiel vi povas vidi, la programo ŝajnas tre streĉa, sed tamen la organizanto respondis al mi, ke ni eĉ ankaŭ havos iom da libertempo dume - kaj ke krom la renkontiĝo kun la parlamentano, neniuj aliaj programeroj estas devige partoprendendaj (kvankam mi ja certe strebos vidi tiom multe, kiom eblos).
(2 comments | Leave a comment)

Wednesday, May 3rd, 2006

20 jaroj kaj unu venko

Mi ne komentis la 20-an datrevenon de la nuklea akcidento de Ĉernobilo ĝis nun (kvankam promesis fari tion), sed hodiaŭ ni menciis ĝin en la diskutrondo gvidata de iu eminenta profesoro de mia fakultato (la sama kiu prelegis en la konferenco pri Godelo), kiun mi ekde kelkaj monatoj regule ĉeestas kaj multe ĝuas. Oni tie ĉiam rememoras kaj koncize prikomentas la datrevenojn de la antaŭaj du semajnoj, kaj poste laŭ intereso pluen direktas la diskutadon.

Dum la rememorigo pri la datreveno ĉernobila, mi ekkonstatis, ke kunvenis pluraj por mi signifaj faktoj tiuokaze - ne nur ke la akcidento okazis antaŭ precize 20 jaroj kaj ke mi ankaŭ baldaŭ 20-jaraĝiĝos, sed eĉ mi kalkulis ke mi naskiĝis precize 20 tagojn post kiam la akcidento okazis. Iom speciala persona konekto kiun mi sentas rilate al tiu evento fontas de tio, kion rakontis al mi mia patrino. En tiuj tagoj ŝi estis graveda kaj mi baldaŭe naskiĝonta, kiam venis la 1-a de majo. Laŭ la kutimoj, kiuj fakte por multaj fariĝis preskaŭ devoj, en la socialismaj landoj je tiu tago ĉiuj partoprenadis procesiojn por festi laboron, la laboristan ŝtaton kaj la komunisman partion. Por plej multaj tio tamen estis simpla amuziĝo kaj ebleco aĉeti varojn aliam nehaveblajn (kiel bananojn, oranĝojn...), sen ajna politika fono. Mia avino (kiu tamen nun jam ne plu vivas) tiam atentigis ŝin, ke ŝi ne iru al la procesio, ĉar eksplodis Ĉernobilo. Tiun informon oni havis de la radiostacio "Voĉo de Ameriko" - la ĉeĥoslovakiaj amaskomunikiloj silentis pri tio, por ne malkuraĝigi al la homoj ĉeesti la procesiojn...

Laŭ kion oni eksciis poste, Ĉeĥoslovakio ne estis tiom signife trafita de la radioaktiva nubo, sed tamen mi sentas dankemon al miaj panjo kaj avinjo, kaj same ankaŭ al la usona radiostacio. Sed ja kiel infano baldaŭ naskiĝonta mi ŝajne ne plu estis iel serioze minacata. Ege interesaj laŭ mi tamen estas rezultoj akiritaj antaŭ nelonge de unu ĉeĥa esploristo, kiu konstatis ke en unusola monato ene de pluraj jardekoj - novembro 1986 - naskiĝis en hodiaŭa Ĉeĥio pli multe da knabinoj ol knaboj. Estas konata fakto, ke knaboj ĝenerale laŭnature pli oftas, sed samtempe ke radioaktiveco pli minacas al ili ol al inoj. Kaj tiuj, kiuj naskiĝus novembre de 1986, estis fine de aprilo trimonataj fetoj. Kaj al tiaj onidire radioaktiveco minacas plej multe... Aperis disputoj pri valideco de liaj konkludoj, kvankam la statistikoj mem estas nefaligeblaj. Strange ke eĉ 20 jarojn post la akcidento, oni daŭre ne scias pri ĉiuj ĝiaj konsekvencoj.

Kaj unu bona novaĵo finen: Antaŭ minutoj mi eksciis perrete, ke mi venkis en interreta konkurso kaj gajnis "ekskurson al Eŭropo". Fakte temas pri unusemajna vojaĝo al Bruselo, Lucemburko kaj Ŝtrasburko, kun vizito de la tieaj eŭropuniaj institucioj. La vojaĝo okazos inter la 8-a kaj 14-a de oktobro 2006. La konkurson organizas la plej juna ĉeĥa kaj de mia regiono devenanta eŭropparlamentano Tomáš ZATLOUKAL, kaj ĝi konsistis el 50 trieblecaj demandoj pri Eŭropa Unio. Kvankam malfacilaj ("kiu el la jenaj tri landoj havis en 2002 la plej altan relativan senlaborecon kiel procenton de sia laborforto?"), ĉiujn la demandojn sukcesis ĝuste respondi 76 homoj (inkluzive de mi), kaj el tiuj oni hodiaŭ lotumis na 40 gajnantoj. Do, se iuj de vi hazarde troviĝos en ajna el tiuj urboj en tiu tempo, eblos renkontiĝi! :)
(7 comments | Leave a comment)