blahma ([info]blahma) wrote,
@ 2006-05-03 20:58:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Brno, Ĉeĥio
Current mood: happy
Entry tags:belgio06, historio, universitato, vikipedio

20 jaroj kaj unu venko
Mi ne komentis la 20-an datrevenon de la nuklea akcidento de Ĉernobilo ĝis nun (kvankam promesis fari tion), sed hodiaŭ ni menciis ĝin en la diskutrondo gvidata de iu eminenta profesoro de mia fakultato (la sama kiu prelegis en la konferenco pri Godelo), kiun mi ekde kelkaj monatoj regule ĉeestas kaj multe ĝuas. Oni tie ĉiam rememoras kaj koncize prikomentas la datrevenojn de la antaŭaj du semajnoj, kaj poste laŭ intereso pluen direktas la diskutadon.

Dum la rememorigo pri la datreveno ĉernobila, mi ekkonstatis, ke kunvenis pluraj por mi signifaj faktoj tiuokaze - ne nur ke la akcidento okazis antaŭ precize 20 jaroj kaj ke mi ankaŭ baldaŭ 20-jaraĝiĝos, sed eĉ mi kalkulis ke mi naskiĝis precize 20 tagojn post kiam la akcidento okazis. Iom speciala persona konekto kiun mi sentas rilate al tiu evento fontas de tio, kion rakontis al mi mia patrino. En tiuj tagoj ŝi estis graveda kaj mi baldaŭe naskiĝonta, kiam venis la 1-a de majo. Laŭ la kutimoj, kiuj fakte por multaj fariĝis preskaŭ devoj, en la socialismaj landoj je tiu tago ĉiuj partoprenadis procesiojn por festi laboron, la laboristan ŝtaton kaj la komunisman partion. Por plej multaj tio tamen estis simpla amuziĝo kaj ebleco aĉeti varojn aliam nehaveblajn (kiel bananojn, oranĝojn...), sen ajna politika fono. Mia avino (kiu tamen nun jam ne plu vivas) tiam atentigis ŝin, ke ŝi ne iru al la procesio, ĉar eksplodis Ĉernobilo. Tiun informon oni havis de la radiostacio "Voĉo de Ameriko" - la ĉeĥoslovakiaj amaskomunikiloj silentis pri tio, por ne malkuraĝigi al la homoj ĉeesti la procesiojn...

Laŭ kion oni eksciis poste, Ĉeĥoslovakio ne estis tiom signife trafita de la radioaktiva nubo, sed tamen mi sentas dankemon al miaj panjo kaj avinjo, kaj same ankaŭ al la usona radiostacio. Sed ja kiel infano baldaŭ naskiĝonta mi ŝajne ne plu estis iel serioze minacata. Ege interesaj laŭ mi tamen estas rezultoj akiritaj antaŭ nelonge de unu ĉeĥa esploristo, kiu konstatis ke en unusola monato ene de pluraj jardekoj - novembro 1986 - naskiĝis en hodiaŭa Ĉeĥio pli multe da knabinoj ol knaboj. Estas konata fakto, ke knaboj ĝenerale laŭnature pli oftas, sed samtempe ke radioaktiveco pli minacas al ili ol al inoj. Kaj tiuj, kiuj naskiĝus novembre de 1986, estis fine de aprilo trimonataj fetoj. Kaj al tiaj onidire radioaktiveco minacas plej multe... Aperis disputoj pri valideco de liaj konkludoj, kvankam la statistikoj mem estas nefaligeblaj. Strange ke eĉ 20 jarojn post la akcidento, oni daŭre ne scias pri ĉiuj ĝiaj konsekvencoj.

Kaj unu bona novaĵo finen: Antaŭ minutoj mi eksciis perrete, ke mi venkis en interreta konkurso kaj gajnis "ekskurson al Eŭropo". Fakte temas pri unusemajna vojaĝo al Bruselo, Lucemburko kaj Ŝtrasburko, kun vizito de la tieaj eŭropuniaj institucioj. La vojaĝo okazos inter la 8-a kaj 14-a de oktobro 2006. La konkurson organizas la plej juna ĉeĥa kaj de mia regiono devenanta eŭropparlamentano Tomáš ZATLOUKAL, kaj ĝi konsistis el 50 trieblecaj demandoj pri Eŭropa Unio. Kvankam malfacilaj ("kiu el la jenaj tri landoj havis en 2002 la plej altan relativan senlaborecon kiel procenton de sia laborforto?"), ĉiujn la demandojn sukcesis ĝuste respondi 76 homoj (inkluzive de mi), kaj el tiuj oni hodiaŭ lotumis na 40 gajnantoj. Do, se iuj de vi hazarde troviĝos en ajna el tiuj urboj en tiu tempo, eblos renkontiĝi! :)



(Post a new comment)


[info]goulo
2006-05-03 07:58 pm UTC (link)
Hej, gratulon pro la konkursa venko! Tio bonegas.

(Reply to this)(Thread)


[info]blahma
2006-05-04 01:18 pm UTC (link)
Koran dankon - por miaj amikoj mi poste eble almenaŭ montru interrete miajn fotojn, kaj eventuale kiam oni jam permesos al mi iri en iun de tiuj profundaj malhelaj lokoj, kie la eŭropa fandkaldrono ("melting point") fandas la lingvoj, mi provu iom lobii por nia afero kaj pli justa solvo :) Sed sincere, ŝajnas ja ekscitige nun por mi, se mi vere rajtos viziti la ejojn konektitaj de tiu regaparatego - tion mi ĝis nun eĉ ne en Ĉeĥio faris - viziti la sidejon de iu registara institucio kaj spekti ĝian funkciadon.

(Reply to this)(Parent)


[info]elgrande
2006-05-03 09:35 pm UTC (link)
Gratulon pri la sukceso. Chu mi prave supozas, ke vi estas plenkora europano?

(Reply to this)(Thread)

pri mia eŭropaneco
[info]blahma
2006-05-04 01:12 pm UTC (link)
Nu, minimume silprave certe :) Mia "eŭropunia kariero" komenciĝis novembre de 2002, kiam mi kun kelkaj aliaj gimnazianoj reprezentis nian urbon en la nacia elekta konferenco de la Eŭropa Junulara Parlamento, en kiu elektiĝis du urboj por reprezenti la landon en tuteŭropaj kunsidoj de tia parlamento. Ni ne elektiĝis, sed tamen tiam mi fakte ekinteresiĝis pli pri la EU ... tiam mi ekkonis kaj parkeris la eŭropan himnon, tiam mi lernis pri la bazaj pilastroj, la historio de aliĝantaj landoj, la institucioj ktp.

Poste sekvis pli-malpli pasiva ("partnereca") partopreno mia ene de kelkpersonaj teamoj ĉe kelkaj aranĝoj kadre de projekto Junularo (aŭtune de 2003 en Bulgario, somere de 2004 en Luksemburgio kaj krome nacia priinterreta junulara konferenco kiun oni kelkfoje subvenciis ankaŭ per Junularo).

Sekvaj aranĝoj estas jam esperantistaj - la Junular-subvenciita seminario pri varbado en Slovakio junie de 2005; kaj nun mi ja eĉ mem proponis propran monpeton al Junularo pri la interreta-lingva seminario ĉi tie en Brno (tiu propono ŝajnas vere plaĉi al la deciduloj, kaj jam post kelkaj tagoj ŝajne aperos la decido! ... certe mi informos pri tio poste :).

Do, ŝajne ke mi vere fariĝis jam iomgrada eŭropano (des pli ke nia lando eĉ dume aliĝis na l' EU antaŭ du jaroj). Mi eble ne konsentus kun tute ĉio kion la EU diras (ekz. estu la stranga lingva politiko), sed ĝenerale mi opinias ke mi favoras tiun procedon.

(Reply to this)(Parent)


[info]alauxdo
2006-05-04 12:14 pm UTC (link)
Miajn elkorajn gratulojn, vi certe meritis tiun vojagxon!!!

(Reply to this)(Thread)


[info]blahma
2006-05-04 01:25 pm UTC (link)
Dankon. Kaj fakte eble vi jes pravas, ĉar mi en la sama konkurso partoprenis jam pasintjare (kiam ĝi okazis unuafoje), sed tiam mi ne sukcesis, ĉar ne sufiĉe da demandoj respondis bone (cetere, estis tiam ne 100, sed 200 da ili). Do, mi ĝojas ke almenaŭ je la dua fojo sukcesiĝis.

Tamen ja, kiel vi certe ankaŭ agnoskos, ĉe similaj aferoj ofte paradokse plej gravas simple ekscii pri ilia ekzisto - la ekzemplo de [info]karulin pri ŝi kiel unusola respondinto kaj tial gajninto en la prilibra konkurso bone pruvas tion, laŭ mi. Pri tiu ĉi konkurso mi vidadis en mia regiono eĉ plakatojn ĉe fenestroj de aŭtobusoj, sed tamen verŝajne (kaj feliĉe por mi) ne multaj rimarkis ilin, aŭ minimume ne multaj sufiĉe lertaj pri lingvoj kaj interretserĉado, kaj samtempe ankaŭ sufiĉe celkonsciaj. La konkurso daŭris dum du monatoj kaj partoprenis ĝin 1700 homoj, el kiuj tamen nur la 76 ĉion bone prirespondis.

(Reply to this)(Parent)

listo de gajnintoj
[info]blahma
2006-05-04 01:28 pm UTC (link)
Hodiaŭ mia nomo aperis en la listo de gajnintoj, freŝe publikigita ĉe: http://zlin.cz/index.php?ID=30916
Tie nun ĉiu povas certiĝi, ke vere estas mi inter ili :)
Kaj mi vidas tie, kun kiuj mi verŝajne kunveturos. Ankaŭ pri tio mi nun jam antaŭĝojas, ĉar certe estos interese kunesti dum unu semajno kun tiuj homoj - ĉar ilia venko en la konkurso plej probable signifas, ke havas similajn interesojn, kapablojn kaj ĝeneralajn trajtojn al mi. Tial mi esperas eble eĉ ekkoni iujn interesulojn inter ili. Oktobre mi vidos.

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…