blahma ([info]blahma) wrote,

Suneklipsa spektado kaj daŭre plialtiĝanta akvo

Mishodiaŭ mi faris kelkajn rimarkindajn aferojn inter 11:30 kaj 16:00, kiam mi havis liberan tempon inter prelegoj. Temas ĉefe pri aferoj, pri kiuj mi jam skribis mishieraŭ.

Tagmeze mi iris al la urba stelobservejo, por spekti tie la suneklipson. Sed estis nube kaj pluve kaj la suno apenaŭ videblis. Malgraŭ tio en la observejo kolektiĝis kelkaj homoj, ĉirkaŭ tri dek, plej multaj studentoj - estas interese, ke granda majoritato inter ili estis knabinoj - tion mi neniam antaŭvidus. Pro la vetero tamen okazis nenia spektado. Oni nur projekciis vive interretan elsendon de Nasa TV de tuta eklipso el urbeto en suda Turkio. La programo estis por mi tamen tro ĝenerala kun popularigaj informeroj por la publiko far du usonaj moderatoroj, kiuj estis tro patetikaj kaj ĉio estis "amazing", "very exciting" ktp. La datumfluo tamen paneadis kaj kiam alvenis la tuta eklipso, la signalo preskaŭ limiĝis nur je unuopaj bildoj, do oni eĉ ne tro da tiu fenomeno surekrane vidis. Tial plej granda punkto de tiu vizito por mi tamen estis simple rigardo al la suno per mia nuda okulo - ja estis tiom nebule, ke ne danĝeris tio, sed tamen mi iel-tiel povis rimarki, ke iu parto de la sundisko mankas.

La akvo daŭre plialtiĝas Ĉeĥie. Post la reveno de la observejo mi faris etan ekskurson kelkajn haltejojn for de mia loĝejo en Brno, por spekti kiel statas la akvonivelo en la rivero Svratka. Ankoraŭ estas sufiĉa rezervo, sed tamen jam fluas tie malpura kaj rapida akvo.


Tiel aspektas la rivero Svratka en Brno.

Tamen laŭ la plej aktualaj novaĵoj en mia hejmurbo Uherské Hradiště estas multe malpli bone. Mi pro tio decidis rezigni pri la vojaĝo al Prago kaj anstataŭe revenos hejmen por kunesti kun miaj familianoj kaj ankaŭ por povi mem ĉeesti la eventojn - ĉar de ĉi tiu proksimeco ŝajnas al mi iel strange nur perate sekvi la evoluon.

En Uherské Hradiště mishodiaŭ jam estis proklamita 3-a (plej alta) inund-danĝera stato kaj je la 23-a horo vespera la regionestro proklamis ĝeneralan staton de danĝero por tiu urbo. Oni nun ripetas tiun informon en televido. Laŭ informoj de miaj amikoj jam ne plu videblas la pilastroj de la urba ponto kaj ĝis elverŝiĝo restas eble 30 centimetroj. Je la 22-a fermiĝis la urba kaj distrikta malsanulejo, pacientoj estis transportitaj aliloken. Ankaŭ kelkaj urbanoj jam evakuiĝis en bazlernejon en mia urboparto, kie ne plu okazas instruado pro tiu kialo. Mia patro daŭre restas atenta pro sia firmao. Ĵus mi telefonparolis kun patrino kaj tiu diris, ke se la inundo denove detruos la firmaon, la patro ŝajne ne plu renovigos ĝin. Oni jam unufoje pene restarigis ĉion post la inundo de 1997. Mi malĝojas pro tio. Mi eble ne ĉeestos ĵaŭde kelkajn prelegojn, por povi veni pli frue al mia urbo. Espereble mi ankaŭ poste dimanĉe povos reveni al universitato - feliĉe, ke patrino atentigis min, ke kompare kun 1997 nun krome uzeblas la ponto ĉe la novkonstruita urba ĉirkaŭvojo, do espereble la trafiko ne tute ĉesos eĉ se oni fermus la ĉefan ponton. Tra la rivero Morava trafluas nune sesoble pli da akvo ol dimanĉe.
Tags: inundo

  • Post a new comment

    Error

    Comments allowed for friends only

    Anonymous comments are disabled in this journal

    Your IP address will be recorded 

  • 6 comments

[info]felicx

March 30 2006, 05:50:05 UTC 6 years ago

Mi esperas, ke la situacio ne pliakriĝas. Ĉu vi povas klarigi vian uzon de "mishodiaŭ" kaj "mishieraŭ"? Ĉu vi ne ŝatis tiujn tagojn?

[info]blahma

March 30 2006, 06:40:01 UTC 6 years ago

la "mis-tagoj"

Ne ne, tiuj vortoj diras nenion pri onia ŝato aŭ neŝato kontraŭ ili. Tiuj "mis-tagoj" ekestis en grupeto de kelkaj homoj dum la pasinta IS, ĉar ni volis finfine trovis solvon pri la ofta problemo: Se oni longe noktumas (kio IS-e tute normalas), tiam post noktomezo la aferoj, kiuj okazis antaŭ kelkaj horoj, laŭ preciza dirmaniero okazis jam "hieraŭ". Tamen, la parolanto emas nomi tian momenton ankoraŭ kiel parton de "hodiaŭ", ĉar dume ŝli ankoraŭ ne dormis kaj tial kompreneble la tuto ŝajnas al ŝli kiel unu kompleta tago. Tial, por ne devi ĉiam precizigi, ĉu oni dirante pri iu relativa tago parolas laŭ la precizema vidpunkto aŭ laŭ ŝajno, oni povas diri ekz. "mis-hodiaŭ" por nomi la momenton, kiu al oni ŝajnas esti okazinta "hodiaŭ", sed fakte okazis jam "hieraŭ". La prefikso "mis-" estas fundamenta kaj laŭ PMEG ĝi signifas "erareco[n], malĝusteco[n], malboneco[n]" - kaj ĝuste pri esprmo de la unua eco el ili fakte temas.

[info]helen85

April 1 2006, 10:47:23 UTC 6 years ago

Re: la "mis-tagoj"

Mi tamen ne komprenas gxin en via artikolo. Vi skribis gxin je la 3a posttagmeze sed skribis ke vi faris ion ajn "mishodiaux". Tio do signifas ke vi ne dormis dum la tuta nokto, cxar hieraux dauxre sxajnas al vi esti hodiaux.... cxu?
Ve, cxu jam la unuaj reformproponoj pri la reformpropono??

Cetere, uzu na img src="" width="100%" por havi pli belan aspekton de via blogajxo =)

Toi toi toi in Sachen Hochwasser! Gambatte ne =)

[info]helen85

April 1 2006, 10:51:57 UTC 6 years ago

img width

(Oh, jxus vidis ke la foto perfekte kunvenas kaj konvenas al via blogo. Nur en mia pagxo pri miaj amikoj, gxi estas tro largxa. Okaux okaux, nenion plu mi diru...)

[info]blahma

April 1 2006, 12:41:13 UTC 6 years ago

Re: la "mis-tagoj"

Ho, vi tute pravas! Certe mi pro tiu fuŝo iun konfuzis - mi pardonpetas! Mi nun iom pri esploris kaj eksciis, ke mi ekverkis la enskribon ankoraŭ universitate, tuj post la reveno de tiu posttagmeza promeno, sed ĉar poste prelego ekis kaj ĝi tamen ankoraŭ ne estis finskribita, mi prokrastis la finskribon ĝis poste, kaj finus la verkadon nur nokte jam post noktomezo - tial mi ja ankaŭ ŝanĝis de "hieraŭ" al "mishieraŭ" ks., por ke mi ne aspektu konfuza por mencii datojn pridubindajn. Tamen, ĉi-foje la programo ŝajnis esti pli lerta ol mi (ve, tion kutime faras al mi nur Vindozo! ;-), ĉar ĝi rememoris la originalan tempon kiam mi ekis, kaj tial poste montriĝis la enskribo kun stultaj dato kaj tempo.

Tamen, mi esperas ke kvankam tiu ĉi fuŝo mi sukcesis klarigi al la legantoj, kion signifas la "mis-tagoj", kaj kiam kaj kial indas uzi ilin. Cetere, mi jam rimarkis en la malfrunoktaj enskriboj de [info]elgrande (vidu ekzemple lian plej lastan) ke li ankaŭ uzas ilin por esti pli klara dum priskribado - mojose! :)

[info]gute

April 1 2006, 18:59:47 UTC 6 years ago

reformproponreformpropono ja

Ve, cxu jam la unuaj reformproponoj pri la reformpropono??

Kompreneble jam. "Estas ni Esperantistoj..."

Jen unu, de mi.
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…