Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Tuesday, December 5, 2006

12:19AM - Mi estis en Hispanio

Jen, mia mapo de vizitaj landoj ĵus pliriĉiĝis:




Ĉi-semajnfine aldoniĝis Hispanio. Ekde ĵaŭdo ĝis hodiaŭ mi pasigis tempon en Hispanio. En Korunjo mi nome de TEJO ĉeestis seminarion de CJE (Consejo de la Juventud de España - Konsilio de la junularo de Hispanio). Ĝi estis dulingva (hispana-angla) kaj ĝia ĉeftemo estis "¿Es ésta la Europa que queremos?" ("Ĉu tio ĉi estas la Eŭropo, kiun ni volas?"). La partoprenos signifis mian unuan viziton al Hispanio kaj unuafojan eblon renkontiĝi kun la hispana lingvo en ĝia hejma medio, post tri kaj duona jaroj da lernado. Krome mi denove post sufiĉe da tempo partoprenis neesperantlingvan internacian seminarion, kio mirinde dum la aranĝo fojfoje okulfrape montriĝadis en tio, ke ĉu dum spontanea reago, ĉu male dum serĉado de precizega esprimo, en mian cerbon venadis kaj foje eĉ el mia buŝo eliradis vortoj esperantlingvaj, kvankam tiam oni supozis ke mi diru tion angle (aŭ eventuale hispane)... Nu, almenaŭ mi havis sufiĉan eblon denove senpolvigi tiujn lingvojn ĉe mi ;-) Krome, cetere, kvazaŭ intencite mia samĉambrano estis hungaro, do eĉ kun la hungara mi tie renkontiĝis. Cetere, de la antaŭaj aranĝoj kunordigitaj de EJF, li jam konis na Haris Subašić kaj pro tio havis jam sufiĉe bonan scion kaj pozitivan rilaton al Esperanto, kio ankaŭ multe plezuris kaj helpis.

Revenante ni sesope forflugis de Korunjo al Madrido dimanĉe vespere kaj "tranoktis" en hotelo en la urbo (efektive mi dormis nur dum unu horo - la ceteran tempon ni veturadis inter la flughaveno kaj la urbo, respektive iom nokte urbumadis tie). Ĉi-matene mi ekis je 7:30 aviadile el Madrido por kapti ankoraŭ je la 15-a horo ekzamenon pri matematiko ĉi tie en Brno en la informadika fakultato. Kun helpo de fruega vekiĝo, laciga veturado, preciza antaŭplanado kaj studado enbuse, kaj malgraŭ prokrastiĝo de la valizeldonado post flugo (kiu survoje tien eĉ kaŭzis al mi maltrafon de la konekta flugo en Madrido :o) kaj malgraŭ la devo preni pro tio en Prago poste taksion al la busstacidomo, mi sukcesis alveni al la ekzameno ĝustatempe. Ĉu sukcesis ankaŭ en ĝi kaj gajnos do kelketajn kromajn poentojn aldonotajn al la rezulto de la semestrofina ekzameno, tion mi ĉi-momente ankoraŭ ne scias...

Mi planas verki por TEJO pli detalan raporton pri tiu mia partopreno ĉe la seminario kaj publikigi ĝin interalie en la komitatana cirkulero kaj TEJO Tutmonde, do vi poste ĉiuj povos legi tie.

Current music: Kaj Tiel Plu - Joan del Riu
Previous day (Calendar) Next day