ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Wednesday, September 27, 2006
11:34PM - Mindkettőt - Beides
Miaj lastatempaj lingvolernaj streboj ĉe la universitato ŝajnas solviĝi kun neatendata rezulto - anstataŭ decidi ĉu mi frekventadu la kurson pri la hungara aŭ la ĉiun duan semajnon projekciatajn germanlingvajn filmojn de Tom Tykwer, mi nun jam antaŭscias la respondon - mi faros na ambaŭ! :)
La instruisto de la hungara kurso bonŝance rapide respondis al mi, kvankam li adresis la retpoŝtan sciigon al ĉiuj registriĝintoj. Li skribas ke "porcerte ankoraŭ denove atentigas", ke la horo por la kurso ŝanĝiĝis kaj oni instruados nun ĉiumarde ĉirkaŭ tagmezo. Bedaŭrinda estas, ke en la informsistemo tiu informo daŭre ne ŝanĝiĝis kaj restas tie la malnova vespera horo. Ĉiukaze laŭ lia sciigo la anonco pri ŝanĝo estis tro malfrua, tiel ke venis al la unua leciono nur du homoj (el la dudek aliĝintaj). Li instigas al ĉiuj ceteraj alveni venontsemajne, jam en la nova tempo.
Mi konstatis, ke por mi la nova tempo tute ne konvenas, ĉar kolizias kun mia studo en la informadika fakultato - kaj nome kun seminaria ekzercgrupo por unu grava studobjekto (Aŭtomatoj kaj gramatikoj). Tamen, por ne perdi la ŝancon kaj la atingon jam faritan pri la eksterordinara akceptiĝo al la kurso, mi finfine decidis rekonstrui mian horaron tiel, ke mi tamen povu partopreni la kurson. Bonŝance mi sukcesis ankoraŭ trovi alian grupon por tiu seminario, kiu kunvenas en tempo ankoraŭ libera por mi, kaj, eĉ multe pli grave, konvinki retpoŝte la instruistinon de tiu grupo, ke ŝi akceptu min en tiu sia, kvankam jam en tiu momento estis en ĝi eble ses homoj trans la limigo. Tial nune jam statas tiel, ke mi havas libertempon por ĉeestis la hungaran lingvokurson, kaj eĉ sufiĉan tempon por veturi al la filozofia fakultato pro tio, kaj poste reveni.
La unua leciono por mi okazos do la venontan mardon, kaj tiam mi certe raportos pri la rezultoj. La saman tagon ankaŭ okazos la unua projekciado de filmoj de Tom Tykwer - kaj ankaŭ tiun mi fine povos ĉeesti. Mi ankaŭ trovis amikon el mia fakultato, kiu ankaŭ partoprenas tiujn projekciojn (kvankam ili okazas ĉe la pedagogia fakultato), kaj li informis min, ke li ankaŭ ĉeestados, kaj trankviligis min, ke por la eseo verkenda por fini tiun "studon" ne estas iuj tro altaj postuloj (ĉiujn kondiĉojn, inkluzive de filmolisto, vi povas legi en la germana ĉi tie). Ĉiukaze, kiel esperantisto mi tamen esperas por fino de la semestro je iom da helpo precipe de vi, miaj germanlingve denaskaj geamikoj, pri korektado kaj pritaksado de la eseo antaŭ ol mi fordonos ĝin al la instruisto ;-)
Nun mi devas ankoraŭ verki hejmtaskon por matematiko, forsendi ĝin PDF-e (bonŝance tio eblas) kaj paki ĉiujn miajn aĵojn por povi matene je la sesa eki al Arkones. Ĝis revido en Poznań kun kelkaj el vi, eble!
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
