Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Tuesday, September 26, 2006

11:12PM - Nincs. In die Filme?!

Kun ĝojatendo kaj ekscito, sed ankaŭ kun iom da natura timo kaj stranga sento kiel de unuajarulo mi veturis hodiaŭ al la Filosofia fakultato de nia universitato por ĉeesti tie unuan horon de mia unua studobjekto tie - la kurson pri la hungara. Antaŭe mi la konstruaĵon vizitis nur kelkfoje, kaj tiam nur la bibliotekon, por preni iujn historiajn librojn tie.

Sed nenio okazis. En la enirejo mi hazarde renkontis amikinon, kiu montris al mi en kiu konstruaĵo estas la klasĉambro, sed post kiam mi tiun trovis, estis neniu tie. Antaŭ la ceteraj lingvaj klasĉambroj staradis grupetoj kaj tie okazadis ekde 18:20 kursoj, sed tiu ĉambro A40 restis tute malplena. Mi pasigis duonhoron atendante kaj promenante tra la fakultato serĉante iujn pendigitajn horarojn, ĉar en tiaj fakultatoj bedaŭrinde daŭre okazas ke fojfoje oni prifajfas la indikojn en la universitata informsistemo kaj ĉar la kursojn kutime partoprenas nur iliaj propraj studentoj, ili simple pendigas iujn proprajn informojn papere sur iu murgazeto aŭ pordo, tiel ke mi kiel eksterulo ne havas fine scion pri tio. Sed eĉ en ilia propra fakultata retpaĝaro mi trovis, ke la instruisto havas rezervitan ĝuste tiun ĉambron kaj por tiu tempo, kiel diras ankaŭ la informsistemo. Hm, strange, kial neniu do venis. Eble la kurso komenciĝas nur venontsemajne aŭ io tia, kvankam ĉiuj aliaj kursoj ĉe la fakultato komenciĝis jam ĉi-lunde (eĉ se oficiale estis ekontaj jam la antaŭan lundon, kiel okazis ĉe mia fakultato, sed ĉi tie oni elpensis ke faros tiam nur iun "orientigan" semajnon por la unuajaruloj - kvankam la oficialaj ekstermondaj informoj ja donas klaran daton de komenco jam tiun antaŭan lundon - jam tio estas fuŝa :-().

Nu, mi sendis retmesaĝon al la instruisto, kaj forte esperas, ke li baldaŭ respondos al mi kaj ne daŭros tiom longe kiel pritrakti la akceptpeton. Bedaŭrinde li krome ŝajnas esti nura doktora studanto, kiu do ne havas propran oficejon kie mi povus iri lin persone renkonti. Aŭ, se mi fine vere malsukcesos, ankoraŭ daŭre restas la ebleco iradi spekti la germanajn filmojn anstataŭe... ;)

Current mood: trompita
Current music: JoMo - Maĥnovŝĉino
Previous day (Calendar) Next day