ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Monday, September 25, 2006
3:52PM - Mi komencos studi la hungaran universitate!
Feliĉiga sciigo alvenis ĵus en mian retpoŝtan leterkeston. La universitata informsistemo informas min, ke oni akceptis mian peton pri escepto kaj permesis al mi enskribiĝi en la porkomencantan kurson pri la hungara en la filozofia fakultato.
La studobjekto nomiĝas "PL_20 Praktický kurz maďarštiny pro slavisty I" ("Praktika kurso pri la hungara por slavistoj I"). La alcelo por slavistoj tamen estas nur formala, ĉar ĝiaj gepatraj studprogramoj estas ĉiuj lingvaj studprogramoj de la filozofia fakultato. Krome, kadre de la interfakultata studado, oni ebligas aliĝon ankaŭ al studentoj kun ĉefstudo ĉe alia fakultato (do ankaŭ al mi).
Okazis tamen, ke pro tro alta intereso (en la pinta momento estis ĉ. 40 homoj por la 20 lokoj haveblaj) oni ne povas akcepti ĉiujn kaj tiam akceptiĝas nur la unuaj (tion mi plenumus, ĉar estis inter la 20 unuaj aliĝintoj), sed kun prioritatigo de studentoj de la gepatraj studprogramoj (tial multaj aliaj forŝovis min al la fino de la vico). Tial, pro senpoveco kaj ĉar tiu ĉi kurso estas la ununura tia en la universitato (kaj ŝajne unu el tre malmultaj tiaj kursoj en tuta Ĉeĥio), mi decidis sendi per la sistemo oficialan peton pri escepto, verkante iuspecan motivigan leteron kiu klarigas mian specialan intereson pri la studobjekto. Mi faris tion jam antaŭ pli ol unu semajno kaj preskaŭ jam pensis ke oni preteratentis ĝin (ĉar en aliaj fakultatoj oni ankoraŭ ofte apenaŭ uzas ĉiujn tiajn funkciojn de la universitata informsistemo) - sed hodiaŭ venis la ĝojiga sciigo!
He, la unua instruhoro okazos jam morgaŭ ekde 18:20! Finaliĝinte nun, mi denove eksentis iun tiun timemon pri tio ĉu mi vere ne troigis farante tion ĉi, sed mi esperas ke la kurso plaĉos al mi kaj finfine helpos al mi ekstudi la lingvon iom pli serioze (ĉar kvankam mi ekde longe posedas lernolibron, mi neniam "trovis la tempon"). La instrulingvo estas la slovaka, kio ankaŭ iom amuzas (ŝajne ĉar multe pli facilas trovi slovakan parolanton de la hungara, ol ĉeĥan). Se morgaŭ ĉio enordos en la leciono, mi devos ankoraŭ malregistri alian studobjekton, kiu okazados samtempe kaj kiun mi ankaŭ ŝatus ĉeestadi - temas pri spektado de germanlingvaj filmoj (ĉi-semestre de Tom Tykwer) finata per verkado de eseo en la germana. Nu, ŝajnas ke ĉi-foje venkis hungaroj :)
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
