ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Tuesday, September 5, 2006
5:52PM - Ĉeĥaj DVD-j liveritaj
Hodiaŭ matene mi vekiĝis pli frue ol kutime por povi kapti en la busstacidomo de mia urbo pakaĵon kun 100 ekzempleroj de la DVD Esperanto Elektronike, kiun sendis al mi Petro Baláž. Ĉar trajne internaciaj pakaĵoj ne livereblas kaj poŝto aŭ iu sendoservo tre multekostus, ni faris laŭ la kutima popolmaniero sendi "pere de ŝoforo de iu buso", al kiu oni pagas iom da mono kontante en propran poŝon por akcepti la pakaĵon kaj transdoni al alia persono en la celloko. Ĉio iris sufiĉe glate kaj mi ekhavis la kvar skatolojn kun po 25 DVD-j, enmetis na du en dorsosakegon kaj aliajn du en mansakegon, kaj rebiciklis hejmen kun ĉio. Estis iom da ekzerco, sed tio bonis post la somero sen biciklado (krom iomete dum la IJS en Hungario ;) kaj la ĉeĥaj DVD-j finfine pretas por dissendiĝi al niaj karaj ĈEJ-membroj :)
5:59PM - Alla Kudrjaŝova estas mia najbarino
Hieraŭ vespere mi faris ekskurseton al apuda urbo Zlín, la ĉefurbo de la regiono en kiu mi vivas (se mi ne estas en Brno kie mi studas kaj kiu estas regiona ĉefurbo por si mem). Post reveni el la someraj 33 tagoj en Esperantio, mi legis en retpoŝto ke mi havas provizore novan "najbarinon" - juna rusa esperantistino Alla Kudrjaŝova ("Benita") staĝas nun en Zlín ĉe firmao okupiĝanta pri aspektigado, kaj restos tie dum duonjaro. Estis amuze ekscii jam ke dum ŝia adiaŭa festo en Moskvo ĉeestis kelkaj amikoj miaj, ekzemple Ksenia-Libera. Kaj kiam mi vizitis ŝin nun, ni povis multe pli babili pri diversaj aliaj homoj, la somera IJK (kiun ŝi bedaŭrinde maltrafis, kvankam ja antaŭe ĉeestis en Zakopane kaj en Kovrov eĉ estis LKK-anino) kaj aliaj aferoj. La du kaj duona horoj vere malmultegis. Mi antaŭe persone ne konis ŝin, sed nun trovas ŝin afabla kaj inteligenta knabino. Kaj krome ŝi ege volas engaĝiĝi en nia ĉeĥa junulara movado, pri kio mi tre ĝojas. Mi kunportis por ŝi plurajn aferojn kiel informilojn aŭ "la" DVD-n por transdoni, fotojn por montri ktp. Kaj certe ni ne vidis nin lastfoje.
Cetere, se iu el vi ŝatus ke mi transdonu salutojn, skribu komente kaj mi ĝoje faros (ekzemple ŝi eĉ mem ekparolis pri
a2na, do al tiu povas iri saluto ŝia jam tuj nun :).
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
