ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Monday, September 4, 2006
11:41AM - Tio povas okazi nur en Esperantio
"Imagu, ke subite alvokas vin la kantisto de via plej ŝatata muzikgrupo kaj petas tranokti ĉe vi. Kion vi faros?"
Tia demando tre facile povus aperi en iu freneza testo en unu el tiuj malaltvaloraj porknabinaj revuoj. Ja en la normala vivo estas preskaŭ neimageble, ke io tia okazu, ĉar famaj artistoj ja tranoktas survoje ĉiam en luksaj hoteloj kaj eĉ se ne, tiam certe ne kunportas kun si liston de telefonnumeroj de ĉiuj siaj faninoj, por alvoki se hazarde ion bezonus.
Tamen pasintvespere, kiam subite alvokis al mia poŝtelefono Amir el Esperanto Desperado, mi spertis, ke io tia ja povas foje okazi - en Esperantio.
Amir trovis mian numeron ŝajne en la Pasporta Servo, kie mi nun estas gastiganto en mia studenta loĝejo en Brno, sed kun sciigo "somere ofte for". Kaj tre bedaŭrinde, ĉar la akademia jaro ankoraŭ nerekomenciĝis ĉi tie, mi estas ankoraŭ hejme unu horon de Brno kaj ne povis tiam akcepti lin kiel gaston! Tamen, mi sukcesis almenaŭ telefone aranĝi por li gastigon ĉe geedza esperantista paro el la brna klubo, do mi esperas, ke li tranoktis bone ĉe ili.
Sed ve, espereble mi havos la eblecon gastigi lin iam venontfoje, kiam li denove vojaĝos tra Ĉeĥio. Dume mi almenaŭ ludigis en mia komputilo mian plej ŝatatan kanton de Espo-Despo, "Feliĉe". Kaj jes, la voĉo vere similis al tiu de la telefono :)
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
