ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Saturday, June 3, 2006
9:18PM - Patoj kaj orgojlo regas ĉi tie
99,95% de la voĉdonoj en ĉeĥa parlamenta baloto jam estas finkalkulitaj. Laŭ la unuaj prognozoj faritaj per enketoj kaj aperintaj tuj post la fermo de balotejoj je la 14-a ŝajnis 38% por ODS (ĉefaj dekstruloj) kaj 30% por ČSSD (ĉefaj maldekstruloj), do sufiĉe granda diferenco. Eĉ nure kune kun KDU-ČSL (la kristana centra partio) ODS kapablis kaj jam pretis krei firman koalicion. Sed post la veraj kalkuladoj la rezultoj de la du proksimiĝadis... Nuna stato: ODS 35,4; ČSSD 32,3; KSČM (komunistoj) 12,8; KDU-ČSL 7,2; Verduloj 6,3. Laŭ tio videblas, ke eĉ la pli vasta dekstra koalicio ODS+KDU+Verduloj ne estas ebla. Nek la maldekstra koalicio kromnomata "KSČSSD" (komunistoj + socialdemokratoj) laŭ ili kapablas konstitigi registaron. Sed... kio ne eblas per procentoj, estas iom alia se oni kalkulas kun veraj mandatoj. La mandatojn oni kalkulas laŭ regionoj, kaj okazis ke ekzemple la kristandemokratoj en kelkaj regionoj havis nur 4%, do je unu elcento malpli ol la 5%-a suba limo por eniri la parlamenton. Tiu limo nome validas ĉiuregione, ne tutlande (kiel oni ofte pensas).
Plej amuza, sed tamen samtempe iom timiga kaj fakte ŝajne plej trafe tragikomedia estas la reago de la ĝisnuna ĉeĥa ĉefministro Jiří PAROUBEK al la malvenko de lia partio ČSSD, kiu fine tamen estis venkita de OSD. Unuaj televidaj mesaĝoj pri lia reagemo estis tiaj, ke li rifuzas reagi publike kaj pretigas oficialan parolon. Poste mi per interreto en la novaĵkanalo de la Ĉeĥa Televido ČT24 spektis vivan elsendon de tiu lia parolo. Ju pli la eksĉefministro enprofundiĝadis en la klaĉadon, des pli mi devis ridi sed samtempe ankaŭ miri ĉu vere tion ĉi kapablas diri la ulo kiu dum eble jaro gvidis nian landon (feliĉe li ne estis la ĉefulo dum la tuta tempo, ĉar li anstataŭigis aliajn socialdemokratojn tie). Hieraŭ mi forgesis rimarki, ke oni lin foje komparas kun Mussolini - foje li nome aspektas simile diktatoreca.
Foton de Paroubek post lia parolo vi povas vidi ĉi-supre. Jen mi ankoraŭ donas koncizan resumon de tiu parolo, en "ich"-formo:
Ŝajne oni atendas nun, ke mi agnoskon malvenkon kaj manpremos la ĉefon de la venkinta partio. Normale mi ja farus tiel, sed ĉi-foje mi ne faros tion. Mi volas danki al niaj balotintoj, ke ili subtenis nin en la kampanjo. Antaŭ unu jaro, ODS ankoraŭ havis je 10 aŭ eĉ 20 elcentoj pli altan subtenon ol ni. Post kiam mi venis, la situacio kaj la vivo en ĉi tiu lando komencis pliboniĝi. Ni akceptis multajn bonajn leĝojn, alvarbis investantojn ktp. Nia favorantaro kreskis. ODS ekkonsciis pri tio kaj ektimis, ke tio povus esti danĝera al ili. Tiam ili ekis fortan kampanjon kontraŭ ni - kuniĝante en la batalo kun kelkaj eminentaj amaskomunikilaj reporteroj [li nomis kelkajn certajn], preskaŭ ĉiuj gazetoj, la ŝtata televidkompanio, la polico kaj aliaj struktureroj de la ŝtato. Paradokse ili ne timis uzi praktikojn similajn al tiuj, kiuj estis utiligataj ĉi tie antaŭ la jaro 1989. Kaj kiam eĉ tio ne sufiĉis, ili komencis batali per perforto, kalumnioj, personaj atakoj kaj diversaj mensogoj. Kvar tagojn antaŭ la baloto ili kune kun ÚOOZ [Oficejo por malkovrado de organizita krimo] elpensis tiujn akuzojn pri koruptiteco de nia partio, kunlaborado kun diversaj krimuloj kaj eĉ seksualan misuzadon de eta knabino fare de mia persono. Kaj nome male estis ili, kiuj estis evidente en kontaktoj kun la fiuloj kiel... [kaj li nomis kelkajn laste priparolataj en la novaĵoj]. Mi devas diri, ke demokratio en nia lando estis per ĉi tiu baloto severe endanĝerigita - per maniero komparebla ŝajne nur kun la eventoj de februaro 1948 [kiam la komunistoj venkinte en baloto demisiigis la registaron kaj komencis totalisman reĝimon]. Nun nome minacas, ke komenciĝos ĉi tie blua totalismo [blua estas la balota koloro de ODS]. En la balota leĝo ekzistas paragrafo [li nomis precize kiu ĝi estas] laŭ kiu oni povas dubigi rezulton de baloto, se oni opinias ke neĝusta balotkampanjo povintus serioze influi la rezulton de la baloto. Nia partio priesploros tiun eblecon ene de la venontaj 10 tagoj, kiu estas la limdato por eventuale fari tion. Mi ŝatus ankoraŭ atentigi sinjoron prezidenton, ke la maldekstro laŭ la lastaj esploroj nun kune havas 101 voĉojn, kio sufiĉas por majoritato en la parlamento.
Kvankam jam unufoje je 19:45 la prezidento Václav KLAUS komentis la rezultojn de la baloto dirante, ke lunde li oficiale petos la ĉefon de ODS krei novan registaron, post ĉi tiu parolo de Paroubek aperis informo ke li ankoraŭfoje ĉi-vespere parolos, nome ekde 22:00. La parolo ne spekteblas nun televide, sed ni atendas ĝian postan elsendiĝon en TV je 22:30. Mia patro iris dormi, sed diris, ke ni certe poste ankoraŭ veku lin por tio, ĉar ja "preskaŭ eblas ke ili mortigos unu la alian tie..." Nun ĵus la elsendo ekis en la radio. Mi sekvos plu.
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
