ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Friday, June 2, 2006
11:21PM - Parlamenta baloto en Ĉeĥio
Mi estis kaj ankoraŭ dum la venonta tago estos okupita per universitataj ekzamenoj kaj ankaŭ kelkaj e-aĵoj; mi ne havas nun tempon por sekvi la vivĵurnalajn enskribojn de miaj amikoj; ... kaj tamen interesaj aferoj okazas daŭre ĉirkaŭ mi. Ĉi-vendrede kaj ĉi-sabate okazas en Ĉeĥio post kvar jaroj denove parlamenta baloto.
La deputita ĉambro de la parlamento konsistas el 200 parlamentanoj, pri kiuj oni balotas aparte en 14 regionoj de Ĉeĥio. Mi hodiaŭ trastudis la balotan leĝon kaj kapablas nun do precize klarigi kiel oni apartigas la mandatojn laŭ la unuopaj regionoj, kaj ankaŭ kiel funkcias la sistemo de maksimume du prefervoĉdonoj kiujn oni povas atribui sur la balotilo voĉdonante por elektita partio, sed per tio mi vin nun ne volas ĝeni.
La antaŭbalota kampanjo ĉi-foje estis aparte intensa kaj forta - laŭ kredoj de multaj eĉ plej ekde la unua baloto frue de jaro 1990, post falo de komunismo. Dum antaŭaj monatoj ofte videblis kunlaboremo de la ĝis nun reganta maldekstra partio ČSSD (Ĉeĥia partio sociale-demokratia) kun la komunista KSČM (Komunisma partio de Bohemio kaj Moravio) - la posteulo de la komunisma partio de Ĉeĥoslovakio, la inta ununura politika partio en Ĉeĥoslovakio laŭ la konstitucio. La komunistoj ricevadis laŭŝtupe pli kaj pli da voĉdonoj en la antaŭaj balotoj kaj ŝajnas, ke nun jam finfine homoj ekremoris pri la antaŭaj tempoj, ekkonsciis pri la danĝero kaj elreviĝis de la provokema etoso kiam inte multaj voĉdonis por la komunistoj ĝuste kiel provoko ĉar ne trovis iun alian indan partion inter tiuj pli dekstraj. La ĉeĥa ĉefministro Jiří PAROUBEK, kiu samtempe estas estro de ČSSD, foje iris en la kunlaboro ĝis tiom, ke ne nur pluraj leĝoj aprobiĝis dank' al "silenta subteno" far la komunistoj, sed ke eĉ en unu el siaj famiĝintaj paroloj li proklamis ke (elĉeĥigo mia) "la leĝojn, kiuj necesas por prospero de ĉi tiu lando, de la popolo de ĉi tiu lando, ni aprobados eĉ eble kun komunistoj... kaj se ĉi tien falintus marsanoj, tiam mi aprobados ilin eĉ eble kun marsanoj." La partio poste en antaŭvido de malfavoro flanke da la balotantaj antaŭ la balotoj akceptis iun dokumenton kiu malpermesas kunlaboron kun komunistoj, sed oni ĝenerale ne kredas ke per tio ili vere tutevitantus ajnajn rilatojn kun ili. La kunlaboremo daŭre videblas kaj la dekstremuloj foje eĉ trafe ridindigas tion - ne nur ke la plej grava dekstra partio ODS (Civitana demokratia partio) montradis filmetojn kie ulo eniras konstruaĵon de "registara oficejaro de KSČSSD" (kunmetaĵo de la du parti-nomoj) en kiu ekzistas oficejoj kiel "subaŭskultejo de subaŭskultistoj", sed ekzemple okazis ankaŭ hieraŭ, ke kelkaj homoj vestiĝis kiel marsanoj kaj petis en Prago antaŭ televidaj kameraoj per amuzae ŝanĝitaj voĉoj la ĉefministron, ke li ekkunlaboru kun ili ĉar ili ja falintis ĉi tien :)
Tamen ŝajne ne nur la komunisma minaco (la voĉdonantoj de tiu partio estas nun precipe pensiuloj, sed ili estas tre fidaj kaj ĉiam venas voĉdoni, kio povas rezultiĝi malbone se ceteraj voĉdonantoj prifajfas sian rajton partopreni), sed ankaŭ la tre vigla antaŭbalota kampanjo helpas al la alta balota partopreno. Oni anoncis ke hodiaŭ post la unua tago de la dutagaj balotoj, jam ĉirkaŭ 50% de la voĉdonrajtantoj alvenis en la voĉdonejojn. Mi kun mia patro voĉdonis en mia hejmurbo Uherské Hradiště ĉi-vespere ĉirkaŭ 10 minutojn antaŭ la hodiaŭa fermo de la balotejoj je 22:00. Panjo kaj fratino ne volis kuniri kaj diris ke iros morgaŭ matene. Finaj rezultoj de la balotoj estos konataj ŝajne jam morgaŭ posttagmeze/vespere, ĉar la balotado finiĝas je 14:00. Multaj inkluzive de ni ĉi tie estas ege scivolemaj pri la rezultoj, ĉar multo ŝanĝiĝis kaj oni vere ne scias, kiu povus venki kaj kiel aspektos la estonta registaro.
Ekde antaŭa baloto eniris la grupeton de plej gravaj partioj unu nova - la Verduloj ("Zelení"). Ili neniam iom serioze furoris ĉe ni (malkiel ekzemple en Germanio), sed ekde iu konkreta opiniesploro kiu unuafoje aljuĝis al ili jam iomete signifan procentaĵon (kelkaj opinias ke ĝi povintus esti koruptita), ili pli kaj pli signifiĝas. La kvina partio kiu ludas ankoraŭ sufiĉe gravan rolon estas KDU-ČSL (Kristana demokratia unio - Ĉeĥia partio popola). Estas supozoj ke la novan registaron formu aŭ ČSSD+KSČM, aŭ ODS+Verduloj+KDU-ČSL, sed eblas ke al iuj aŭ eĉ neniuj de ili por tio sufiĉos la voĉoj, do ni eble vidos ankoraŭ tute aliajn kuniĝojn.
Ankoraŭ tri juveletojn pri la okazantaj balotoj:
- La intensivan balotan kampanjon ĉe ni ornamis eĉ kelkaj vangofrapoj - la plej konata okazis dum stomatologia kongreso, kiam komence de ĝi la ĉeĥa ministro pri sansistemo David RATH de la partio ČSSD estis vangofrapita per Miloslav MACEK, inta ministro tia de ODS, kiu nun laboras kiel asisteno de la prezidento Klaus (inta ODS-ulo). La videaĵo de tiu ago estas spektebla eĉ kun anglalingvaj subtekstoj ĉe Google Video, kie ĝi fariĝis unu el la plej furoraj videaĵoj tutmonde :o)
- Ankaŭ esperantistoj balotas kaj eĉ aktive partoprenas en ĉi tiu baloto. Vicprezidanto de ĈEA kaj honora membro de ĈEJ, la e-eldonisto Petro CHRDLE, voĉdonis per speciala voĉdonista identigilo ekster sia loĝloko en lasta urbeto antaŭ ĉeĥia-germania landlimo, survoje al la jubilea GEA-kongreso en Braunschweig :) Kaj ĈEJ-aktivulo el Prago, Tomáš KLAPKA, estas kandidato de la Humanisma partio en regiono Prago, kvankam ĉe praktike neelektebla loko.
- Ĉi vespere mi babiletis kun Petro BALÁŽ en ICQ pri la baloto kaj starigis demandon, kies venko pli bonus por esperantistoj. Mi proponis, ke prefere ne venku komunistoj, ĉar tiu povus malpermesi e-on same kiel ili jam foje faris en la 1950-aj jaroj. Li tamen kontraŭis, ke eble la dekstruloj eĉ pli danĝeraj nun estus, ĉar en Slovakio (kie cetere ankaŭ tre baldaŭ okazos elektoj, kvankam trofruaj pro politika nestabileco tiea) iu dekstra partio nun proponas en sia programo devigon de la angla en ĉiuj lernejoj. Do, nun mi vere ne scias. Feliĉe mi havis ankaŭ multajn pli ĝeneralajn gvidliniojn por decidiĝi pri tio por kiu voĉdoni. Morgaŭ ŝajne atendas mian landon ankoraŭ streĉa posttagmezo.
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
