ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Wednesday, May 24, 2006
8:13PM - Morgaŭ estos mantuka tago!
Mi atentigas ĉiujn petveturistojn kaj fanojn de Douglas ADAMS, ke morgaŭ (25-a de majo) okazas la jam tradicia mantuka tago. Pli pri ĝi vi legu en la vikipedia artikolo, kiun mi tiuokaze esperantigis, inkluzive de mia originala esperantigo de la koncerna artikolo el la Petveturista gvidlibro pri la Galaksio kiu diras ĉion utilan pri mantukoj (tre konsilinda legaĵo!). Kompreneble mi ankaŭ estas bona petveturisto kiu scias kie estas lia mantuko, kaj tial mi morgaŭ certe ne forgesos kunporti ĝin (interalie al la du ekzamenoj, kiuj atendas min tiam :-). Krome en Brno eĉ okazos vespere renkontiĝo de petveturistoj, kiun mi nepre volas ĉeesti.
Mi scivolemas: Ĉu pliaj petveturistoj sekvas mian vivĵurnalon? Kaj se jes, ĉu vi ankaŭ aldoniĝos por honori la grandan verkiston?
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
