ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Tuesday, May 23, 2006
4:46AM - Esperanto en prelego pri algoritmoj
Hieraŭ dum unu el la lastaj ĉi-semestraj prelegoj de la studobjekto "Projektado de algoritmoj", mi renkontis Esperanton. Tio okazis tute subite kaj neantaŭvideble - tial mi en la unua minuto eĉ preskaŭ ne kredis, ke vere aperis antaŭ mi ĉe la grandega projekciata ekrano kun prelegteksto vorto en Esperanto - aŭ fakte vortoj du. Al la neokulfrapeco de Esperanto kontribuis ankaŭ tio, ke tiu vortoj en tiu teksto kaŝiĝis inter tekstetoj en kelkaj aliaj lingvoj. Sed tamen ĝi ja ĉeestis. Estis ege miriga kaj surpriziga sento por mi ekde tiu momento, kiam mi rapidtralegante la paĝon dum aŭskultado al la prelego ekkonsciis pri tio, ke tiu ĉi "mia lingvo" nun subite estas elkatedre ĉi-tiel prezentata al mi, ĝis la momento, kiam la paĝo malaperis por ke ĝin povu anstataŭigi sekva paĝo daŭriganta la prelegon pri: ruĝnigra arbo.
( vidu bildon el la studmaterialo, en kiu oni uzas Esperanton )
2:39PM - Vizito el Ameriko
Kiel mi jam skribis en komento en la vivĵurnalo de
goulo, kvankam pasintan semajnfinon okazis en Brno la "malfermita nokto de muzeoj", mi ne povis ĝin ĉeesti ĉar devis veni en mian hejmurbon por la semajnfino. Tamen, ankaŭ tie mia okupo ne estis tute neinteresa: Mi kun patro gastis dum du tagoj (vendredo kaj sabato) du geedzajn parojn el Miĉigano, en kiuj la edzoj estas fratoj kaj kvargradaj kuzoj kun mia patro (komuna antaŭulo Tomáš BLAHUŠ naskiĝinta en 1782 en Ostrožská Lhota, Ĉeĥio). Do, mi sufiĉe ekzerciĝis pri mia angla (utilos por ĵaŭda universitata ekzameno) kaj ankaŭ senpolvigis la familihistoriajn datumojn de la familio Blahuš, pri kiu mi en la lastaj monatoj ne troe okupiĝis. Ni pasigis kune du agrablajn tagojn - unuan en la vilaĝo de niaj antaŭuloj kaj duan vizitante kelkajn lokojn en la regiono. La parencoj antaŭe jam vizitis Nederlandon kaj dimanĉe matene forveturis al Salcburko por viziti Halŝtaton antaŭ ol reveni hejmen. Espereble ĉio ĉi helpis kaj interesis al ambaŭ flankoj - kaj mi ĝojas ke post pluraj jaroj de genealogiaj esploroj mi finfine unue povis bonvenigi ĉi tie membrojn de nia amerika familia branĉo. Ili ĉiuj devenas de sesopo da familianoj, kiuj elmigris usonen komence de la 20-a jarcento. La ŝerco estas, ke la unuopaj branĉoj nun ne plu scias unu pri la alia kaj estas mi, kiu devas laŭŝtupe ilin informadi pri iliaj interrilatoj. La mallonga vizito ĉe mia kvingrada kuzo laboranta en Vaŝingtono dum la vojaĝo usonen de mi kaj mia patro en 2004 estis unua el tiuj entreprenoj personkonatiĝaj. Espereble pluraj okazoj sekvos.
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
