Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Sunday, May 21, 2006

2:20PM - Hodiaŭ vespere

la ĉeĥa glacihokea teamo denove ludos en finalo de la Glacihokea mondĉampionado (Ice Hockey World Championship). Niaj kontraŭuloj estos el Svedio. Jam dum la duonfinalo preskaŭ ĉiuj sekvis la ludon televide (kvankam mi ĝis la kvaronfinalo tute ne sciis, kiujn rezultojn nia teamo atingis, nek sekvis la venkitan duonfinalan matĉon kontraŭ Finnlando). Tamen, ĉi vespere mi aldoniĝos, ĉar la finalon ŝajne spektos la tuta nacio... Kaj eĉ se ni malvenkos, almenaŭ mi mezjunie vizitos Svedion kiel landon de la mondĉampionoj :)

Previous day (Calendar) Next day