Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Tuesday, May 16, 2006

12:03AM - Mi maldekkelkjaraĝiĝis

Antaŭ kelkaj momentoj pasis noktomezo en Brno, kaj en tiu momento mi oficiale maldekkelkjaraĝiĝis. Per aliaj vortoj tio signifas, ke ekde tiu momento dum 24 horoj mi festas mian 20-an naskiĝtagon.

Jam festis mi antaŭe kelkajn aliajn ciferojn interesajn - mi rememoras pri 10, 15 kaj 18. La hodiaŭa dudeko certe apartenas inter ili, kaj estas amuze ke ĝi denove ŝajnas al mi pli grava ol ĉiuj antaŭaj. Ĉar ja ekde ĉi-tago ĝis mia morto, ol minimume ĝis la 16-a de majo 2097, mi ne plu povos doni mian aĝon finiĝantan per formo "dekkelk" (en mia gepatra lingvo ĉeĥa per finaĵo "náct"). Simple dirite, mi ne plu estas dekkelkjaraĝulo (náctiletý, teenager).

Ke mi per tio fine eniris la mondon de la plenkreskuloj, tion mi pensas jam la trian fojon (simile ja okazis okaze de la 15-a kaj 18-a naskiĝtagoj ;). Tamen ĉi-foje aldoniĝas unu kroma afero: Mi festis la naskiĝtagon la unuan fojon sole, sen familio. Kun mia patrino mi nur parolis per telefono, kelkajn minutoj post la noktomezo. Mi ja troviĝas nune meze de semestra semajno, kaj tial devas eĉ naskiĝtagon travivi "aŭtonome". Miajn familianojn mi revidos nure post du tagoj, sed onidire granda torto jam atendas min tie :)

Sed ja mi tamen ne estis tute sola dum la unuaj momentoj de mia 20-a naskiĝtago - mi aranĝis ĉion tiel, ke ĉio por mi grava tamen povu ĉeesti kun mi - krom familianoj ĉe telefono mi sidas ĉe komputilo, konektita al la interreto, havanta ĉi tie retumilan fenestron kun la informsistemo de mia universitato malfermita, apude genealogian programon kun mia familianaro lanĉita, en la subo ICQ-n ŝaltitan kiu montras ĉiujn miajn nune enretajn amikojn kaj krom ĝi ankoraŭ WinAmp-on, per kiu mi ĵus ludis kelkajn ŝatatajn esperantlingvajn kantojn por ankoraŭ iom pliĝojigi mian koron :) Kaj nun, mi ankoraŭ per tokiponlingva ligilo malfermis paĝon ĉe VivĴurnalo kaj skribas tion ĉi. Ĉu pli simboleca mi ankoraŭ esti povintus? ;)

Kaj fine ankoraŭ kelkaj faktoj por tiuj, kiuj ŝatas esti eeege precizemaj. Laŭ informoj ĵus akiritaj de mia patrino, laŭ mia priinfana libreto mi naskiĝis precize la 16-an de majo 1986 je 22:30, pezis 2,80 kg kaj altis 50 cm. Tial, por la ŝtato mi nun jam estas dudekjaraĝa, sed fakte daŭre ankoraŭ preskaŭ tago restas ;) Do, mi nun ekdormu, por povi vekiĝinte plene ĝui tiun. Ĝis reskribo!

Current mood: festanta naskiĝtagon
Current music: Dolĉamar - Himno de Esperhe
Previous day (Calendar) Next day