ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Wednesday, May 10, 2006
5:23PM - Debato kun usona ambasadoro
Ĵus mi revenis el la universitata prelegĉambro D1, kie okazis "informal meeting with the U.S. ambassador" - neformala kunveno kun la ambasadoro de Usono en Ĉeĥio - sinjoro William J. Cabaniss. Li vizitas dum hodiaŭ Brnon kaj post tagmanĝo kun la regionestro, rektoro de la universitato kaj la dekano de mia fakultato, li venis ĉi tien por babili kun la gestudentoj. Bedaŭrinde hodiaŭ ne multaj venis, ĉar samtage okazas tradicia printempa studenta festado kaj multaj havas liberan tagon, do la organizantoj ĉe la pordo de la prelegejo povis nure ŝerci dispuntante pri tio, kiam jam ekvenados la homamasoj. Fine ni estis ĉirkaŭ tridek.
La ambsadoro alvenis kun sia edzino, nia dekano, la estro de usona komerca ĉambro en Ĉeĥio kaj la estro de la Brna filio de la firmao SGI. La temo de la debato estis difinita kiel kunlaboro inter la akademia teritorio kaj la komerco, kaj la rilatoj inter la ĉeĥa kaj usona studsistemoj. Aperis kelkaj informoj kaj konkludoj interesaj, kiujn mi sumigas:
- post la 9/11-atakoj Usono rimarkis strangan fenomenon - ke subite ekmankis al ili novaj talentaj homoj - la talentitaj studentoj studantaj tie aŭ revenadis post la studoj hejmen, aŭ tute ne alvenadis - tiam ili ekkonsciis, kiom multe ilia ekonomio estis dependa de fremdlandaj talentuloj - kaj sekve nun bezonas pli strebi por altiri ilin denove (pro tio ni forirante ĉiuj ricevis ĉeĥlingvan broŝuron pri eblecoj de laborado kaj studado en Usono)
- la usona kulturo estas eble eĉ "troe graviganta prezentadon" - tiel ke sekve ne la plej bona sed tiu kiu plej bone prezentis sian verkon venkas - dum la ĉeĥa "troe graviganta la verkon mem" - onidire plej bonas trovi kompromison
- en ĉeĥaj lernejoj oni bezonas pli instruadi la komunikkapablojn - en la pasintaj jardekoj la instruisto estis kvazaŭ dio, dum hodiaŭ jam ŝanĝiĝas la tuto tiel, ke la lernantoj povu defii ŝlin (tion ĉi mi emis faradi en gimnazio kaj bazlernejo, kvankam oni ofte riproĉadis al mi pro tio kaj kelkaj instruistoj eble eĉ malŝatis min pro tio ... do, mi nun ĝojas, ke feliĉe tio fariĝas la trendo)
- la universitatoj pli bone komuniku kun la lokaj komercantoj, ĉar ili estas tiuj, por kiuj la universitatoj pretigas la "produkton" - do, ĉefo de komercfirmao venu al la universitatestro kaj diru: "vi ne produktas sufiĉe da homoj dungeblajn far mi ... mi bezonas ke ili scipovu tion, tion kaj tion ĉi..." - kaj la universitatoj reagu al tio
- oni trovu ankaŭ pli efikan solvon pri kiel pliproksimigadi la universitatojn kaj iliajn esplorojn al la komerco - en Usono nun multe da komerce sukcesaj inventoj devenas de universitata medio
- dum kiam homoj ĉi tie parolas pri 40 jaroj da mallibereco (komunisma reĝimo inter 1948 kaj 1989), la ambasadoro preferas paroli pri 50 jaroj (ekde 1939 ĝis 1989, do inkluzive de la nazia okupacio)
La ambasadoro devenas de Alabamo kaj servas en Ĉeĥio ekde 2004. Dum la diskuto oni ankaŭ tuŝis la nun ofte diskutatan temon de la usonaj vizoj por la ĉeĥoj. Kelkajn specifajn demandojn li pludirektis al la ricevita broŝuro, sed ĝenerale li sen ĉagreniĝo afable reagadis al la diskutkontribuoj kaj menciis interalie, ke 90% de la ĉeĥoj hodiaŭ la vizon jes ricevas, la tuta proceduro povas daŭri eĉ nure unu aŭ du semajnojn kaj ke li ĉiam utiligas la okazon mencii, ke la ĉeĥoj havas bonajn rilatojn kun Usono, ke la terorismaj problemoj ne devenas de ĉi tie - kaj onidire tiajn ĉi sciigojn havas ĉe sia tablo daŭre ankaŭ la prezidento.
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
