Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Monday, May 1, 2006

12:26PM - Datreveno de Godelo

Antaŭ kelkaj tagoj en mia studurbo Brno silente pasis la centjariĝa jubileo de unu el ĝiaj plej elstaraj gefiloj, la mondfamo logikisto Kurt GÖDEL - kiu tutmonde tiom famas, ke en esperanto ekzistas por li eĉ speciala unuvorta nomo - Godelo.

Mi rimarkis tiun datrevenon ĉefe pro internacia Godela simpozio, kiun komune organizis en Brno kelkaj fakultato de diversaj universitatoj - mia fakultato de informadiko de la Masaryk-universitato estis inter ili, kaj unu mia instruisto fariĝis eĉ unu el la plej gravaj ĝiaj partoprenantoj. Afiŝo pri tiu simpozio kun nomoj de ĉiuj ĉeestintoj videblas ĉi tie. (Kion mi sole bedaŭras estas la maniero, kiel oni prezentis ĝin - eĉ ene de mia ĉeĥa fakultato la afiŝo pri la germanparolanto Gödel aperis nure en la angla, kaj krome oni kredeble el Gödel tie faris hungaron - ĉar skribis la dupunkton super litero O en lia nomo per ĝia longa varianto - do Ő - kiu estas uzata interalie en la hungara, sed laŭ mia scio ne en la germana.)

Estas mirinde, ke tamen la plej multaj civitanoj de Brno eĉ ne konscias pri tiu ĉi sia famega samurbano, kaj ke eĉ la urbo mem ŝajnas forgesadi pri tio (en Brno ĝis nun ekzistas neniu strato aŭ placo portanta lian nomon). Por iom honorigi Godelon, mi esperantigis sube artikolon, kiun je la tago de lia centjariĝo - la 28-a de aprilo 2006 - aperigis ĉeĥa gazeto Mladá Fronta:

esperantlingva traduko de artikolo pri la jubileo de Godelo )

Mi planas honori la memoron de tiu ĉi mia grava samurbano per iom pli lerni pri la sama fako, pri kiu li okupiĝis - certe per tio oni plej ĝojigus lin. Ne temas nur pri tio, ke morgaŭ mi skribas ensemestran ekzamenon pri la studobjekto logiko ;) Kelkajn tagojn antaŭ la komenciĝo de la festado, je la 18-a de aprilo, mi ankaŭ en la biblioteko de mia fakultato prunteprenis la libregon Gödel, Escher, Bach: an Eternal Golden Braid. Mi faris tiel post rekomendo fare de du diversaj komputikemaj personoj en du diversaj okazoj, kio tre ofte min konvinkas vere ekopinii verkon inda je mia atento. Mi ankoraŭ fakte ne komencis legi ĝin, ĉar tempo mankas, sed kiam mi scios pli, mi eble raportos kaj faros similan rekomendon ĉi tie.

Current mood: cheerful
Current music: iu opereca kanto ĝuste ludata en la radioricevilo de patro
Previous day (Calendar) Next day