Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Wednesday, April 26, 2006

12:34PM - Varmas ĉi ĉie

Okulĵeto al la temperaturmezurilo diras, ke estas ĉi tie nun (tagmezo) 26 gradoj celsiaj. Ho, tre alte! Ĝenerale, la temperaturo en Mezeŭropo altas dum la ĉi-tagoj - kvankam oni promesas signifan malplialtiĝon por la sekvonta semajno. Post la libertago de lundo paska, oni antaŭvidas ĉi tie du pliajn libertempajn lundojn - majo la 1-a kaj la 8-a. Homoj ĝojas pro plilongaj semajnfinoj, sed tio kaŭzas problemojn en lernejoj - en mia fakultato oni decidis plilongigi la semestron je tri kromaj tagoj, el kiuj ĉiuj tri "estos lundoj". Tamen, la solvoj diversas eĉ inter fakultatoj, ne nur unuopaj lernejoj.

Ĉi-nokte mi estis hejme en UH, ĉar matene vizitis dentokuracistinon por fiksi ion ĉe mia dentaro. Kelkajn semajnojn antaŭe ŝi ion provizore riparis tie kaj volis atendi ĝis ĝi stabiliĝos, sed dume jam la dento ekdoloradis al mi ĉiam antaŭ kaj post kuŝiĝo, do mi fakte feliĉis ke mi povos seniĝi de tiu doloro.

Hieraŭ neoficiale por mi komenciĝis jam la ekzamenperiodo - malfermiĝis rete la registrado por semestraj ekzamenoj de la unua studobjekto. Mi volas plani ĉion pri miaj ekzamenoj tiel, ke mi junie povu partopreni la renkontiĝon organizatan de germanaj e-istoj en Aŭstrio, apud Halstatt. Ĉu iuj de vi venos?

Hieraŭ mi havis nomtagon. Se vi volas, legi pli pri tiu kutimo en la alligita esperanto-vikipedia artikolo, kiun mi ĵus verkis pri tiu tradicio. Eble ne en ĉiuj viaj landoj ĝi estas konata. Ĉi tie mi ŝatus speciale emfazi mian rimarkon - kiam oni havas nomtagon, homoj rimarkas tion en la kalendaro kaj sendas gratulojn - hieraŭ tri homoj spontanee sendis gratulon al mi per SMS kaj unu rete. Kontraste al tio mi antaŭvidas, ke mian 20-an naskiĝtagon (kiu precize je 3 semajnoj sekvas la nomtagon) rimarkos precipe familianoj, ĉar ties dato ja ne troveblas ie publike en kalendaro, kie homoj neintence povus rimarki ĝin.

Ankoraŭ mi ŝuldas al vi priskribon de kelkaj kromaj aferoj: mia vizito de vilao Tugendhat, interesa universitata turisma promeno kaj pensiga sinteno de iu mia amikino al mia esperantisteco. Sed pri tio mi verku iomete poste...

Aldono: Hodiaŭ oni rememoras la 20-an datrevenon de la Nuklea akcidento de Ĉernobilo - la temo ĉiam estis iom persona por mi, pro la kelkaj rilatoj kiun ĝi havas al mia propra vivo. Sed pri tio mi rakontu nur poste, kiam mi mem 20-jaraĝiĝos.

Current mood: varma
Current music: aŭskultas perrete pollingvan radion

8:52PM - kio bonas pri la angla kiel unusola amase instruata fremdlingvo?

... ke poste si oni vidas en tramo aŭ sur benko knabinon, kiu studas lernolibron pri la hispana, la franca aŭ la germana, oni tuj povas prave ekpensi: ho, jen inteligentulino! :)

Amuze, ke tion mi antaŭe rimarkadis kaj ĉiam aprezis preskaŭ nure pri esperanto - ke la homoj ĝin parolantaj estas bonkoraj kaj inteligentaj, ĉar ĉiuj e-parolantoj devis foje fari tiun "unu paŝon unu al la alia". Nun kiam pli kaj pli la angla fariĝas ne kromaĵo, sed io nepra, la ceteraj lingvoj transprenas la taskon de fremdlingvoj pri kiuj nur kelkaj interesiĝas. Povas esti, ke la plejmulton de miaj interesaj amikoj mi ekhavis ĝuste danke al komuna forta intereso pri fremdlingvoj.

Current mood: giggly
Current music: Hurry up (subaŭskultita ie ene de urba trafiksistemo)
Previous day (Calendar) Next day