ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Wednesday, April 19, 2006
9:10PM - Est Europa nunc unita
Jam kelkfoje mi skribis ankaŭ ĉi tie, ke la latina kiel komuna lingvo por unuiĝinta Eŭropo ne estas funkcipova. Tamen, evidente kelkaj kredas, ke ĝi ja povus funkcii - minimume en certaj modestaj lokoj. Tial aperis ankaŭ vortoj por la eŭropa himno en la latina lingvo:
http://www.hymnus-europae.at/
Al mi plaĉas la teksto (kaj jam mi per refoja kantado sukcesis preskaŭ komplete parkerigi ĝin kaj aldoni al la pluraj aliaj alilingvaj versioj de mi parkerigitaj) kaj ankaŭ mirigas min la entuziasmo de la kreinto. Samtempe tamen mi vidas sub tiu projekto dekomence iun emon al persona plividebliĝo - ĉar ja la kreinto estas unuopulo - profesoro de la latina lingvo - kiu foje oficiale proponis la tekston al Eŭropa unio kaj lia nomo eniris pro tio multajn eŭropajn gazetojn ktp. Indas ankaŭ rigardi la paĝaron kaj legi, kiel ĉiaflanke li en la tekstoj silkaŝe laŭdas la latinan kaj ĝian perfektecon kiel komuna lingvo (kvankam jam arte prisilentas pri la multegaj neregulaĵoj, kiuj en ĝi ekzistas). Ekzemplo de tia teksto povas esti lia interpretacia lingua Germana - tiu estas vere tre arte verkita varbmaterialo kaj pri la himno, kaj pri la lingvo - niaj esperantistaj varbistoj serĉu modelon en ĝi! ;-)
Mi iom bedaŭras, ke la paĝaro aspektas sufiĉe amatore, kaj la projekto ĝenerale ŝajnas kiel fiaskiĝinta (sed terure por ni - se la EU oficiala laŭdas, sed efektive ignoras eĉ la latinan, do kial ĝi nur subtenu esperanton?). Ne nur la paĝaro estas tre simplege kaj amatorece farita, sed ankaŭ al la tekstoj en ĝi mankas perfekteco. Ili tute ne estas en ĉiuj lingvoj de Eŭropo (fakte nure germane kaj angle) - almenaŭ ke tradukoj de la kantoteksto mem aperas plurlingve. Sed eĉ tie la tradukoj estas ofte tre fuŝaj kaj kun tajperaroj (mi eksciis laŭ la ĉeĥa) kaj eĉ la nomoj de la lingvoj aspektas malĝuste (oni tute ignoris diakritikon).
Kio donis al mi "la finan baton" estis la - alikaze sufiĉe belsona - muzikaĵo de la latinlingva eŭropa himno: Mi jam alkutimiĝis al la disputoj ĉu en la latina oni prononcu Ciceronon kiel "cicero" aŭ "ĉiĉero"; sed ĉu la aŭstria profesoro, respektive la kantantoj, vere kredas, ke la latinoj iam ajn nomis sian kontinenton ne "Eŭropa", sed "Ojropa"? :-D
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
