ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Tuesday, April 18, 2006
7:22PM - Ĉeĥio likvidos ĝin kaj sendos al Germanio fakturon
Dum lastaj tagoj la gazetaro en mia lando sekvas interlandan disputon, kiu ekestis inter Ĉeĥio kaj Germanio. Mi opinias ĝin iom bagatela kaj ridinda, sed ĉar ĉiam denove ridigas min la entuziasmo de niaj amaskomunikiloj, kun kiu ili ĉiutage raportas pri tio, kaj ankaŭ niaj politikistoj fervore utiligas la okazon por prezentiĝi antaŭ la juniaj balotoj, mi decidis skribi por vi pri ĝi.
Ekde kelkaj tagoj brulas en vilaĝo Libčeves en nordokcidenta Bohemio amasego de 3500 tunoj da komunuma rubaĵo kaj teksaĵoj, stokitaj en la arealo de eksa bovinbredejo. Germana firmao "Bau" alportadas ĝin tien regule per ŝarĝaŭtomobiloj, sed jam la trian fojon pro ia "hazardo" okazis, ke la rubaĵo ekbrulis. La fajrobrigadistoj gardas la fajron kaj laŭ la polico temas pri incendio intence ekita de homoj. Oni ĝenerale supozas, ke la firmao "mendas" la fajrojn kaj tiel gajnas en Germanio monon, elporante la rubaĵon ekster la landon kaj likvidante ĝin tiel ĉi.
Ĉi tie oni povas vidi foton kaj legi (ĉeĥlingvan) artikolon pri la temo.
La ĉeĥa ministro pri vivmedio Libor Ambrozek publike proklamis en televido, ke se la germana registaro ne prizorgos la likvidon de la fajro, la ĉeĥoj faros tien kaj poste sendos al Germanio fakturon. Sed la federacilanda registaro de Saksio-Anhalto reagis asertante, ke ili ne pagos ajnan monon antaŭ ol ili tute certos pri tio, ke la rubaĵo devenas de Germanio. Dume jam oni pludonis la problemon por pritrakto en iu speciala federacia oficejo en Stutgarto (saluton al Helen ;-). La ĉeĥoj rebatis sciigante, ke se la germanoj ne volos pagi la elspezojn, Ĉeĥio sendos oficialan akuzon al la internacia juĝa kortumo. Mi scivolemas, kiu fine venkos...
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
