Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Sunday, April 16, 2006

1:07PM - Feliĉan Paskon en Esperanto

Ĵus mi finspektis kun familianoj la vivan televidan elsendon el Vatikano. Kaj finfine mi povis konvinkiĝi, ke ankaŭ la nova germana papo parolas Esperanton! Li diris per tre bona esperanta prononco "Feliĉan paskon en Kristo resurektinta!" :)

ĉi tie pri esperantistoj en Vatikano kaj la speciala rilato de tiu saluto al mia esperantisteco )

Konklude, mi deziras al ĉiuj esperantistaj legantoj de mia vivĵurnalo, sendepende ĉu anoj de iu ajn religio aŭ ne, feliĉan pasigon de la paskaj festoj.

Current mood: happy
Current music: miksaĵo el la himnoj de Vatikano kaj Italio ;-)
Previous day (Calendar) Next day