ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Monday, April 3, 2006
3:59PM - Troe leĝeras la tago
Hieraŭ vespere mi revenis al Brno, post ekstreme streĉa semajnfino (ne nur ĝenerale la inundominaco en mia hejmurbo, sed ankaŭ por mi persone la verkado de la monpeto). Pasintan nokton la streĉeco ankoraŭ finsonadis, ĉar mi devis lerni por dumsemestra ekzameno pri la faka angla, kaj tial post la tradumita nokto antaŭantaŭa nek tiun ĉi tro longe mi dormis. Espereble dum la sekvaj jam pliboniĝos, ĉar neniu hastega laboro antaŭvideblas.
La skribekzameno angla okazis frumatene kaj estis sufiĉe facila. Post ĝi mi frekventis la lecionon de la hispana ĉe la naturscienca fakultato, kaj eble jam dum praktikado de tiu varmvetera lingvo en kies kulturo oni ĉiutagmeze por du horoj ripozas kaj la telediario (televidaj novaĵoj) komenciĝas nure je la naŭa vespere, unue kaptis iom da tiu leĝera sento, kiu akompanantas min hodiaŭ ankoraŭ ĝis nun. Certe ankaŭ la bona sento de sukcesa ekzameno de mateno kontribuis al tio.
Post viziti bibliotekon de la pedagogia fakultato (nurnure por montri prunteprenitan libron, pagi monpunon pro tro longa pruntiteco /resp. ne sufiĉe frue sukcesita plilongigo de la prunto/ kaj denove reprunti la samon, ĉar vere neniu alia kredeble interesas pri pruntado de ĝuste tiu ĉi libro), mi utiligis la situon de tiu fakultato por iom okulĵeti al la rivero Svratka apude (la sama rivero pri kiu temas la unua el miaj antaŭe publikigitaj fotoj). La akvo estas jam nur ege profunde de la riverujo, kvankam ĝi ankoraŭ rapide fluis. Same laŭ la grafoj de rivero Morava en mia urbo Uherské Hradiště ankaŭ tie jam la akvo malaltiĝis. Kvankam oni ankoraŭ antaŭvidas iom da precipitaĵoj por merkredo/ĵaŭdo, tio jam alportis al mi leĝeran senton.
Antaŭ ol reveni al mia fakultato por pliaj prelegoj, mi ankoraŭ vizitis la arĥivon, en kiun mi morgaŭ planas veni por iom plu priesplori pri mia antaŭularo. Jam ekde pluraj jaroj mi fojfoje vizitadis ĝin, sed tio ĉiam tro malfacilis kiam mi dumtage devis devige ĉeesti lerneje ĉiutage kaj en unu horon fora urbo. Tial mi fakte povis venadi nur rare dum diversaj ferioj kaj kun iom da ĝeno pro devo veturi. Nun kiam mi studas en la urbo kaj havas iom pli leĝeran semajnprogramon, mi volas profiti de tiu avantaĝo. Tial mi antaŭmendis lokojn en la studejo por ĉiuj aprilaj mardoj.
En la arĥivo mi volis antaŭmendi kelkajn paroĥlibrojn studotajn, por ke mi morgaŭ povu alveninte tuj eki. Ĉio iris glate kaj mi post iom da restado povis foriri la arĥivon. La vetero ekstere tiam tagmeze belegis - la suno brilis, estis varme, mi eĉ la jakon povis en dorsosakon meti. Mi sentis min sen ĝi tre leĝere kaj havis bonan humoron. Mi entramiĝis kaj nur kiam mi estis forlasanta la tramon apud mia fakultato, mi ekkonsciis ke io mankis - ho, mi forgesis mian porteblan komputilon en la vizitanto-ŝranketo en la arĥivo :o) Mi tuj eniris inversdirektan tramon, revenis kaj feliĉe retrovis la komputilon tie. Revenante, mi jam tute ne plu sentis min tiom leĝera - nek pro la timo travivinta, nek pro la kelkkilograma komputilo kiu pezigis mian dekstran ŝultron. Sed, iom da malleĝereco ŝajne ne ĉiam malhelpas :)
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
