ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Saturday, April 1, 2006
2:42PM - Mire estas spekti spektantojn
Pasintan nokton mi ne dormis. Unue mi vespere babilis kun
helen85 pri niaj planoj por la transsiberia vojaĝo al IJK 2007, sed ŝi iam antaŭ tagmezo iris dormi. Mi tamen restis veka kaj dum la tuta nokto laboris pri la verkado de tiu EU-monpeto. Terure, kiom da stultaj tekstaĉoj oni devas skribi tien! Sed feliĉe mi daŭre havas problemojn inverse pri esprimi min koncize - skribaĉi logajn kaj stultajn tekstaĉojn male tre facilas al mi. Eble mi fariĝu profesia monpetverkisto.
Antaŭtagmeze mi ankoraŭ kunordigis detalojn pri tiu peto kun Petro Baláž, kaj hastegis por kapti ankoraŭ la poŝtoficejon malfermitan - la peto estas sendenda ĝis la 1-a de aprilo! La printilo estis tamen tiom terure malrapidega, ke mi pro tio preskaŭ ne sukcesis finfari ĉion ĝustatempe. Lasta paĝo (de sume ĉ. 18) finfine elprintiĝis je 11:50, kaj mi sciis ke la poŝtoficejo fermiĝas sabate je la 12-a horo. Krome mi sciis, ke por atingi ĝin de mia loĝloko bicikle bezonatas ĉirkaŭ dek minutoj. Eble mi hodiaŭ faris rekordon - ne pro la tempo bezonata por bicikli poŝtoficejen (tiu malfacile plirapidigeblas, se oni estas lacaj pro tradumita nokto kaj ĉar ĉe ĝi bezonatas plurfoje halti la biciklon). Sed mi neniam antaŭvidis, ke mi iam fariĝos ĉe la la lasta poŝtoficeja kliento de la semajno. Post ĝishasti surloken oni ankoraŭ akceptis mian leteron kaj konfirmis, ke ĝi foriros ankoraŭ hodiaŭ. Kiam mi eliris la konstruaĵon por rekapti la spiradon, la urba horloĝo ekbatis tagmezon... Okazis al mi jam ofte ke mi lasis ion por la lasta momento kaj poste jes ja sukcesis fini ĝin ĝustatempe. Nure ŝajnas al mi, ke kun ĉiu fojo ja tempo restinta ĉiam plimallongiĝas.
Ĉar mi jam estis en la urbocentro kaj surbicikle, mi decidis veturi al la rivero por vidi kiel ĝi statas. Dum lastaj horoj la akvonivelo iom plimalaltiĝis, kaj tio videblis ankaŭ enrealece. Mi vizitis tiun fervojan ponton, kiu troviĝas ĉe la bildo en mia antaŭa enskribo, por mem inspekti la situacion. Kaj tiu bildo daŭra pravas. La biciklista vojo ĉe la dua flanko de la ponto estas barita kaj finiĝas nenie - en akva lageto. Nur ĉe la horizonto ĝi denove elakviĝas. Sur la lageto intera naĝis anaso. Strange... Mi pasigis preskaŭ du horojn, spektante la riveron en pluraj lokoj apud la urbo. Tamen kio eĉ plej interesis al mi estis spekti la spektantojn. Kiam minacas inundo, homoj amasiĝintaj preter la rivero neniam ridetas - ĉiam la vizaĝoj estas seriozaj... Hodiaŭ la homoj ŝajne ankaŭ timemis - okazis dufoje ke spektantino subite alparolis al mi preterpasanta por komenti pri kiel statas la akvonivelo kaj kiom da centrimetroj ankoraŭ povas esti la rezervo. Diri al aliulo pri sia zorgo ŝajne helpas por mem iom liberiĝi de ĝi... Ankaŭ amuze estis stari sur la aŭtoponto. Unue mi de tie rigardadis la riveron, sed poste trovis pli interesa turni la kapon al la mala flanko - mi rigardadis la vizaĝojn de la homoj veturantaj trans la ponton en aŭtoj. La amuzaĵo estis, ke ili ĉiuj ĉiam ankaŭ kvazaŭ rigardadis min. La inundominaco ja estas konata al ĉiuj, kaj ĉar homoj estas nature scivolemaj, neniu forgesis flankenturni la kapon por ekrigardi la riveron transirante ĝin. Mi ridetis, ĉar ŝajnis ke ĉiuj ŝoforoj anstataŭ la ŝoseon rigardadas min :)
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
