Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Friday, March 31, 2006

7:38PM - Mi observas la inundon en mia hejmurbo

Kiel mi jam skribis, mi decidis veni hejmen por la semajnfino, anstataŭ veturi al Prago. Jam survoje mi povis vidi en la ĉirkaŭa pejzaĝo en la kamparo akvajn lagetojn, kiujn la tero nun ne plu kapablas absorbi. La plej timiga afero tamen jam antaŭvideble estis la ĉefa ponto en Uherské Hradiště, kiun la buso devas transiri por atingi la urbocentron. Fakte mi ekkonsciis, ke mi vivas kaj studas ĉe malsamaj bordoj de la rivero Morava :) Tial, se hazarde pro la inundo oni fermus la ponton (en unu tago dum la semajno oni jam pripensadis tion), tiam mi havus problemojn reveni en mian studurbon poste.

La akvo en la rivero estas jam sufiĉe alte - tiel, ke la pilastroj eĉ ne plu videblas. La akvoalteco plialtiĝadis je centrimetroj po horo, sed la kresko jam haltiĝis hodiaŭ matene, je la alteco de 681 centrimetroj kaj trafluo ĉirkaŭ 600 kubmetrojn sekunde. Se ne plu pluvos, oni ne atendas disverŝiĝon de la akvo en la urbon. Hieraŭ vespere mi kun patro kaj fratino iris aŭte spekti la riveron en la urbocentro, kaj tie preter la rivero kaj ankaŭ antaŭ kelkaj ĉeriveraj domoj kaj firmaoj troviĝas linioj de sakoj da sablo, por protekti kontraŭ la akvo se ĝi ankoraŭ plialtniveliĝus. Espereble ili restos neuzitaj. Tamen, la akvobaroj novkonstruitaj post la inundo de 1997 jam dum pluraj tagoj laŭŝtupe ekmalsekiĝas kaj tial tamen minacas, ke iu akcidento povus okazi. Ankaŭ nur iom for de la urbocentro, en la arbaro kaj kampoj, troviĝas jam vastaj lagetoj de akvo. Ili bone videblas sur aerfoto, kiun mia patro ricevis de siaj kolegoj. Plej verŝajne ĝi devenas de la aviadila priesplorado de la situacio, kiun kelkaj oficistoj okazigis super la urbo hieraŭ. La ponto antaŭe estas fervoja ponto (pli alta ol aliaj) kaj malantaŭe iomete videblas ankaŭ la ĉefa ponto, aŭtomobila:

Current mood: hopeful
Previous day (Calendar) Next day