Home

ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day

Thursday, March 30, 2006

2:14AM - Suneklipsa spektado kaj daŭre plialtiĝanta akvo

Mishodiaŭ mi faris kelkajn rimarkindajn aferojn inter 11:30 kaj 16:00, kiam mi havis liberan tempon inter prelegoj. Temas ĉefe pri aferoj, pri kiuj mi jam skribis mishieraŭ.

Tagmeze mi iris al la urba stelobservejo, por spekti tie la suneklipson. Sed estis nube kaj pluve kaj la suno apenaŭ videblis. Malgraŭ tio en la observejo kolektiĝis kelkaj homoj, ĉirkaŭ tri dek, plej multaj studentoj - estas interese, ke granda majoritato inter ili estis knabinoj - tion mi neniam antaŭvidus. Pro la vetero tamen okazis nenia spektado. Oni nur projekciis vive interretan elsendon de Nasa TV de tuta eklipso el urbeto en suda Turkio. La programo estis por mi tamen tro ĝenerala kun popularigaj informeroj por la publiko far du usonaj moderatoroj, kiuj estis tro patetikaj kaj ĉio estis "amazing", "very exciting" ktp. La datumfluo tamen paneadis kaj kiam alvenis la tuta eklipso, la signalo preskaŭ limiĝis nur je unuopaj bildoj, do oni eĉ ne tro da tiu fenomeno surekrane vidis. Tial plej granda punkto de tiu vizito por mi tamen estis simple rigardo al la suno per mia nuda okulo - ja estis tiom nebule, ke ne danĝeris tio, sed tamen mi iel-tiel povis rimarki, ke iu parto de la sundisko mankas.

La akvo daŭre plialtiĝas Ĉeĥie. Post la reveno de la observejo mi faris etan ekskurson kelkajn haltejojn for de mia loĝejo en Brno, por spekti kiel statas la akvonivelo en la rivero Svratka. Ankoraŭ estas sufiĉa rezervo, sed tamen jam fluas tie malpura kaj rapida akvo.


Tiel aspektas la rivero Svratka en Brno.

Tamen laŭ la plej aktualaj novaĵoj en mia hejmurbo Uherské Hradiště estas multe malpli bone. Mi pro tio decidis rezigni pri la vojaĝo al Prago kaj anstataŭe revenos hejmen por kunesti kun miaj familianoj kaj ankaŭ por povi mem ĉeesti la eventojn - ĉar de ĉi tiu proksimeco ŝajnas al mi iel strange nur perate sekvi la evoluon.

En Uherské Hradiště mishodiaŭ jam estis proklamita 3-a (plej alta) inund-danĝera stato kaj je la 23-a horo vespera la regionestro proklamis ĝeneralan staton de danĝero por tiu urbo. Oni nun ripetas tiun informon en televido. Laŭ informoj de miaj amikoj jam ne plu videblas la pilastroj de la urba ponto kaj ĝis elverŝiĝo restas eble 30 centimetroj. Je la 22-a fermiĝis la urba kaj distrikta malsanulejo, pacientoj estis transportitaj aliloken. Ankaŭ kelkaj urbanoj jam evakuiĝis en bazlernejon en mia urboparto, kie ne plu okazas instruado pro tiu kialo. Mia patro daŭre restas atenta pro sia firmao. Ĵus mi telefonparolis kun patrino kaj tiu diris, ke se la inundo denove detruos la firmaon, la patro ŝajne ne plu renovigos ĝin. Oni jam unufoje pene restarigis ĉion post la inundo de 1997. Mi malĝojas pro tio. Mi eble ne ĉeestos ĵaŭde kelkajn prelegojn, por povi veni pli frue al mia urbo. Espereble mi ankaŭ poste dimanĉe povos reveni al universitato - feliĉe, ke patrino atentigis min, ke kompare kun 1997 nun krome uzeblas la ponto ĉe la novkonstruita urba ĉirkaŭvojo, do espereble la trafiko ne tute ĉesos eĉ se oni fermus la ĉefan ponton. Tra la rivero Morava trafluas nune sesoble pli da akvo ol dimanĉe.

Current mood: uncomfortable
Previous day (Calendar) Next day