ri-Marko-j • re-Mark-s • Marka-ntnosti - Day
Tuesday, March 28, 2006
8:15PM - Kelkaj rimarkoj pri gravaj temoj
Mi longe ne skribis en mian vivĵurnalon, sed pripensas reaktiviĝi ĉi tie. Kaj dum hodiaŭo jam amasiĝas tiom multe da ekscitaj eventoj, ke mi decidis verketi liston de ili:
- Suneklipso - Morgaŭ tagmeze mi iros al la stelobservejo de Brno spekti suneklipson. Feliĉe ke devigajn prelegojn mi havas nur matene kaj vespere :) Ĉi tie oni spektos 50%-an eklipson; en Afriko, Azio kaj Brazilo ĝi estos 100%-a. Mi pensas pri miaj brazilaj geamikoj, ĉu ili ankaŭ spektos.
- Inundo - Hodiaŭ subite mi eksciis de patro per ICQ, ke en nia hejmurbo komenciĝas inundo. Poste mi spektis pli per interreto en vesperaj televidnovaĵoj. La laborejo de mia patro troviĝas tuj apud la rivero kaj ili jam havis multajn damaĝojn kiam alta akvo venis en 1997. Kaj hodiaŭ jam estas dua el la tri gradoj de danĝero :-( Simile ankaŭ mia fratino raportis, ke pro enverŝo de subtera akvo oni pripensas fermi la gimnazion, kiun ŝi vizitas kaj kie ankaŭ mi antaŭe studis. Tiu ankaŭ troviĝas tuj apud la rivero... La kazo de tiu inundo estas la longega kaj malvarma vintro, post kiu venis kelkaj tagoj de rapida plivarmiĝo kaj bela vetero. Sed mi tute ne antaŭvidis, ke finiĝos tiel... Terure.
- Birda gripo - Post pluraj semajnoj de rezisto, kiam Ĉeĥio restadis nevenkinta fortikaĵo interne de konkeritaj Germanio, Aŭstrio, Slovakio kaj Pollando, la birda gripo hieraŭ fine venis ankaŭ ĉi tien. En Hluboká apud České Budějovice en suda Bohemio oni trovis mortintan cignon, kies korpon nun oni ankoraŭ priesploras en Londono. Sed jam hodiaŭ oni kreis dekkilometran protektan zonon - tamen kortbirdaron feliĉe ankoraŭ preventmortigadi ne planas. Oni nur kontrolas kaj kalkulas la bestojn. Mi demandis mian amikon Aleš, kiu vivas en tiu regiono, kaj liadire en lia proksimeco krom kelkaj stultaj knabinoj neniuj kokinoj ĉeestas :)
- EU Junularo - Dum ĉi tiuj tagoj mi verkadas projekton - monpeton por la EU programo Junularo pri E@I-trejnseminario kiu okazu novembre en Ĉeĥio, ĉi tie en Brno. La organizantoj estos E@I kaj ĈEJ. Estas mia unua monpeto kaj tempo rapide kuras (limdato estas ĝis fino de marto), sed al mi helpas Petro Baláž kaj espereble mi sukcesos.
- Ekzamenoj - Hodiaŭ mi unuan fojon ekde la komenciĝo de tiu ĉi semestro (fino de februaro) skribis ensemestrajn ekzamenojn - kaj eĉ du samtage. Temis pri logiko kaj matematiko. La unua estis facila, la dua bedaŭrinde ne tiom. Ĉe ambaŭ fakoj temas tamen nur pri nur iom signifaj dumaj testoj - la ĉefaj ekzamenoj venos nur junie.
- Prago - Mi planis veturi sabate al Prago por ĉeesti konferencon pri junuloj kaj interreto kaj renkonti tiuokaze kun ka du esperantistaj Tomáš-oj vivantaj tie - sed ekde hodiaŭ mi ne plu certas pri tiu vojaĝo, ĉar ial mi pli deziras veni hejmen por ĉeesti kun familio en nia urbo dum tiuj malfavoraj cirkonstancoj. Feliĉe almenaŭ ke ni vivas sur monteto, do al ni persone nenia danĝero minacas.
Current mood: superŝutita de eventoj
Current music: Kontrakrusadanto (Dolcxamar)
| ← Previous day | (Calendar) | Next day → |
