| blahma ( @ 2006-11-26 01:15:00 |
| Current location: | Bratislava, Slovakio |
| Entry tags: | esperanto, slovakio |
Interpretanto en Bratislavo
Amikajn salutojn el Bratislavo! Ĉi-momente mi sidas kun miaj slovakaj amikegoj Petro Balaĵ kaj Marteno Miniĥ en restoracio "Slovak Pub" en la urbocentro, retumante per senkabla konekto.
Dum la tago ni partoprenis la konferencon pri lingvaj rajtoj en EU, kie mi kun Marteno anis la interpretistan skipon - provizante samtempajn interpretaĵojn en esperanto resp. la slovaka/ĉeĥa - sub "gvidado" de spertaj interpretistoj kiel Eliza Kehlet el Danio kaj István Ertl el Hungario. Estis tre interesa sperto kaj unu el la raregaj interpretadoj por esperanto dum oficiala registare kunvokita konferenco.