?

Log in

Aŭtuna temp' - La vivo en Loveno [entries|archive|friends|userinfo]
blahma

[ website | Marek Blahuš ]
[ userinfo | livejournal userinfo ]
[ archive | journal archive ]

Aŭtuna temp' [Oct. 28th, 2006|07:00 pm]
blahma
[Tags|, , ]
[Current Location |Uherské Hradiště, Ĉeĥio]
[Current Music |Elán - Tanečnice z Lúčnice]

Aŭtuno rapide pasas, kaj tempoŝanĝo estas okazonta ĉi-nokte en ĉi tiu loko. Estas la venontaj tagoj, kiuj iĝos plej streĉaj de tiu ĉi sezono por mi, ĉar post precize unu semajno komenciĝos en Brno la E@I-seminario pri lingvoj en interreto.

Hodiaŭ tamen kunvenis pluraj okazoj por paŭzi kaj iom festi. La 28-a de oktobro estas la plej grava nacia festo en Ĉeĥio, ĉar tiam antaŭ 88 jaroj estis fondita Ĉeĥoslovakio. Kvankam multaj civitanoj tute ne konscias pro la datreveno, kaj la slovakoj ekde la apartiĝo de Slovakio ne plu agnoskas ĝin kiel nacian feston, kio sendube estas bedaŭrinde, okazis kelkaj oficialaĵoj kiuj prilumis la tagon. Nia familio vespere spektis la ceremonion dum kiu la prezidento transdonis ordonojn kaj medalojn kaj donis festan parolon - ĉi-jare speciale atendatan, pro la daŭra registara krizo en Ĉeĥio, kiu daŭras jam ekde preskaŭ kvin monatoj. Li rememorigis la entuziasmon kun kiu estis fondita Ĉeĥoslovakio, kaj post la falo de komunismo ankaŭ refondita demokratia respubliko, kaj atentigis, ke oni ne fariĝu tro egoistaj poste kaj ja kunlaboru senrilate al politika aparteno, se temas pri aferoj gravaj por la tuta ŝtato (do ekz. la konsistigo de nova registaro aŭ anonco de nova parlamenta baloto).

Krome ni hodiaŭ iris rememori niajn mortintajn proksimulojn en la tombejojn. La festoj de ĉiuj sanktuloj kaj de ĉiuj mortintaj fideluloj ankoraŭ malproksimas, sed oni festas ilin jam ĉi-semajnfine. Tial tuta nia familio (du gepatroj, fratino kaj mi) pasigis la vesperon en tri tombejoj en apudaj vilaĝoj kaj urbo, de kie devenas niaj plej proksimaj familianoj. Estis bone kaj foje tre kortuŝe almenaŭ tiel denove renkontiĝi ĉu kun miaj geavoj kiujn mi ankoraŭ bone rememoras, ĉu kun gefratoj de la avo aŭ kun la praavino, kiuj mortis jam antaŭ pli ol kvardek jaroj. Mi ankaŭ trovas ege romantika la etoson, kiu estiĝas post mallumiĝo, kiam ĉie en la tombejo brilas kandeletoj kaj rezulte estas kvazaŭ la tuta urbo flamus - kiel priskribis tion pasintnokte Irek el Varsovio, kiu promesis transdoni mian saluton ankaŭ ĉe la tombo de Zamenhof.

Aĉa akcidento okazis dum la veturado inter la tombejoj, kiam mi stiris kaj sub la radojn de la aŭto lastmomente enkuris blanka kateto. Mi ja rimarkis ĝin kaj komencis tuj bremsi, sed ni ekaŭdis iun molan brueton kaj al mia patro ŝajnis, ke mi tamen surveturis ĝin :-( Dum pluraj minutoj poste mi estis sufiĉe konsternita pro tio, ĉar mi nur komencas gajni miajn ŝoforajn spertojn kaj io tia ĉi okazis al mi unuafoje...

Tamen, kiam ni reveturis kaj jam denove mia patro estis ĉe la stirrado, ni intence pli atentis revenante tra tiu loko kaj tamen ne povis identigi iun ajn postrestaĵon sur la ŝoseo. Do tamen ja ekzistas ŝanco, ke la kato nur forĵetiĝis per la aŭto de la ŝoseo kaj travivis la akcidenton - mi esperas...

Sed ironia fino de la akcidento okazis nur post la reveno hejmen. Kiam mia patrino estis kunportanta ion de la loĝio en la ĉambron, subite elsaltis muso el la ujo kiun ŝi tenis, kaj ĝi kaŝiĝis ie en la dormoĉabro de miaj gepatroj. Tial patro ĵus devis speciale forveturi al vendejo por aĉeti tie muskaptilon - ĉar en nia betonbloka loĝejo oni kutime apenaŭ trovas uzon por ili. Kaj mia fratino ŝerce diris, ke tiu eskapita muso en la dormoĉambro estas puno pro la kato de mi surveturita sur la strato...
LinkReply

Comments:
From: (Anonymous)
2006-10-31 06:03 pm (UTC)
la kato nur forĵetiĝis per la aŭto de la ŝoseo kaj travivis la akcidenton

Nu, ĝi ja travivis (= spertis) la akcidenton, sed espereble transvivis/postvivis ĝin.
(Reply) (Thread)
[User Picture]From: blahma
2006-10-31 07:26 pm (UTC)
Ve. Sed ĉu ne tra-vivi en la senco ke vivis dum ĝia tuteco, do ne pereis iam meze de ĝia okazado? Tiel mia subkomprenigas al mi tion mia cerbo kaj tial mi emas skribi tien. Kvankam ja mi agnoskas, ke la konvencia komprenado estas alia kaj via rimarko trafa...

Sed kial do "tra-pasi ekzamenon", kaj ne "trans-pasi"? :o)
(Reply) (Parent) (Thread)
From: (Anonymous)
2006-11-01 04:37 pm (UTC)
Prave vi skribas pri konvencio. En Esperanto, samkiel en la etnaj lingvoj, al multaj afiksohavaj vortoj estas atribuitaj konvenciaj signifoj, foje nur iele-tiele elfluantaj el sumiĝo de la signifo de la eroj ilin konsistigantaj. La du signifoj de "travivi": 1. pasigi vivante (ekz. travivi dek jarojn eksterlande), 2. sperti envive (ekz. travivi grandan tragedion), estas bona ilustraĵo de tio. Tria signifo – kiun vi celis – ne ekzistas pro la ekzisto de "transvivi/supervivi/postvivi".

"Trapasi ekzamenon" estas analogia al "travivi dek jarojn", do pasi de la komenco ĝis la fino. La vorto "transpasi", en la transitiva signifo, enhavas ideon de pasado trans io, kio disigas (ekz. transpasi limon), aŭ de superado (ekz. transpasi ies imagon). Ĝi do neniel analogias al "transvivi". Notu, ke "trapasi ekzamenon" ne estas sinonimo de "sukcesi en ekzameno" (angle "pass an exam"), sed de "ekzameniĝi" (angle "take an exam").
(Reply) (Parent) (Thread)
[User Picture]From: blahma
2006-11-01 10:38 pm (UTC)
Dankon pro la gravaj atentigoj kaj lingva analizo, kara anonimulo!

Mi retrovis ankaŭ vivĵurnalan enskribon de dominiko de antaŭ kelkaj monatoj. Ĝi ŝajnas doni bonan kaj koncizan sciigon pri tiu temo:

http://dominiko.livejournal.com/10166.html
(Reply) (Parent) (Thread)
From: (Anonymous)
2006-11-03 11:12 am (UTC)
Dominiko malpravas asertante, ke en PIV ne klaras, kion signifas "trapasi ekzamenon". La vorto "ekzameniĝi" estas tie difinita ĝuste kiel "trapasi ekzamenon" kun uz-ekzemplo "li ekzameniĝis kaj ne sukcesis" (= li trapasis ekzamenon kaj ne sukcesis).
(Reply) (Parent) (Thread)