blahma ([info]blahma) wrote,
@ 2006-10-23 19:03:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Brno, Ĉeĥio
Entry tags:pola

Fuĝis necesejen
Hieraŭ vespere mi aŭskultis per la reto polan radion (mian ŝatatan stacion Radio Kielce). En la novaĵoj oni rememorigadis pri la kvindeka datreveno de la hungaria provo pri revolucio kontraŭ la sovetoj. Estis interesa kaj serioza priskribo, sed dum unu momento mi subite ekridegis: La raportanto diris, ke kiam Hungarion eniris sovetaj soldatoj por halti la revolucion, "tysiące Węgrów przed nimi uciekli na zachód". Ĉar mi strebas kompreni la polan pere de la ĉeĥa, la frazo ŝajnis tre amuza al mi, des pli en tia ĉi kunteksto. Nome ĉeĥe mi komprenis ke "miloj da hungaroj antaŭ ili fuĝis necesejen". En la ĉeĥa la vorto "záchod" signifas "necesejo", dum pole "zachód" estas "okcidento". Mi ja scii pri tio jam de antaŭe, sed unuamomente kompreneble tamen venis la imago kun la ĉeĥa signifo. Iom rememorigas pri strutoj metantaj kapon sablen (kvankam ja certe malaj kaj estimindaj estis la kuraĝaj provoj de la hungaroj jam tiom frue kontraŭstari la komunismon).



(Post a new comment)


(Anonymous)
2006-10-23 10:29 pm UTC (link)
Analogia amuzaĵo: slovake "odchody autobusu" = pole "odjazdy autobusu", sed pole "odchody" signifas "ekskremento".
Kaj ankoraŭ: ĉeĥe: bezcenný – senvalora pole: bezcenny - netaksebla, valorega
divák – spektanto dziwak – strangulo
divadlo – teatro dziwadło – strangaĵo, strangulo
nůžky – tondilo nóżki – piedetoj
nožyčky – piedetoj nożyczki – tondilo
čerstvy chleb – freŝa pano czerstwy chleb – malfreŝa pano
mám nápad – mi havas ideon mam napad – mi havas paroksismon
páchnout – odoraĉi pachnąć – (bon)odori, aromi
šukat – fiki szukać – serĉi
Pardonu pro miaj ĉeĥlingvaj eraroj. :)

(Reply to this)(Thread)


[info]blahma
2006-10-24 03:40 am UTC (link)
Jes ja, ili multas. Dankon pro la listeto kun pliaj ekzemploj. Mi eĉ jam plurfoje ekis kolekti tiajn, ĉar ekzistas ekzemple kelkaj vere interesaj vorto-vicoj kun ŝanĝitaj signifoj ktp. Ege konsilinda tralego ankaŭ de la jena paĝo en VikiLibroj: http://en.wikibooks.org/wiki/False_Friends_of_the_Slavist

(Reply to this)(Parent)


[info]marc_lj
2006-10-24 05:02 pm UTC (link)
hungaria provo pri revolucio kontraŭ la sovetoj

Ĉu vere kontraŭ la sovetoj (t.e. revoluciaj konsilioj), aŭ temas pri anglismo?

(Reply to this)(Thread)


[info]blahma
2006-10-25 08:48 am UTC (link)
Hm, ja mi iomete pensis antaŭ ol skribi tiun vorton, sed tiam fine opiniis ĝin tolerebla. Ĉar bedaŭrinde mi malkovris Esperanton nur 12 jarojn post la disfalo de Sovetunio, mi tre malofte havis eblecon paroli pri tiu lando, des malpli pri ties enloĝantoj. Ĉu do la ĝusta nomo por ili devas esti "sovetianoj" (aŭ "sovetunianoj") en "Sovetio" (aŭ "Sovetunio")? Mi ja komprenas la alian (kaj bazan) signifon de "soveto", sed influiĝis ŝajne ne rekte de la angla, sed ankaŭ de mia gepatra lingvo, kie la konsilio kaj la homo vorte samas.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]marc_lj
2006-10-25 04:55 pm UTC (link)
Ĉu do la ĝusta nomo por ili devas esti "sovetianoj" (aŭ "sovetunianoj") en "Sovetio" (aŭ "Sovetunio")?

Kompreneble. Estas jam du ebloj, sufiĉas :-) Cetere en la kunteksto de via frazo "kontraŭ Sovetunio" estus samsenca.

ankaŭ de mia gepatra lingvo, kie la konsilio kaj la homo vorte samas

Ĉu de longe? Interese, kion povus diri viaj geavoj pri tio.

Ŝajnas, ke ankaŭ la poloj faras similan konfuzon. En la reta vortaro http://sjp.pwn.pl/, "sowiet" estas enloĝanto de Sovetunio, "precipe soldato", kaj en la sama vortaro nun mankas "sowiekci" kaj "radziecki" (ambaŭ signifantaj "soveta"). Interese, ke en la papera versio el 2002 de supozeble la sama vortaro PWN, ne aperas "sowiet", sed ja "sowiecki" kaj "radziecki". Tiom rapidan evoluon de la lingvo mi ne konsiderus natura.


(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]blahma
2006-10-25 06:49 pm UTC (link)
Nu, fakte ĝi tamen ne tute samas en la ĉeĥa - ja per sia baza formo, sed ne plu se oni deklinacias ĝin aŭ uzas ene de frazo. Sed la diferenco estas vere eta - "sovět" en la signifo de konsilio estas maskulino de "neviva genro", dum "Sovět" (kiu efektive skribiĝu kun komenca majusklo, kiel ĝenerale nomoj de landanoj en la ĉeĥa) estas la nomo de la homo, kaj ankaŭ pro tio maskulino de "viva genro". Tio poste jam determinas malsamojn eĉ ne nur en uskleco, sed ankaŭ en skribo kaj elparolo - ekz. la pluraloj estas "sověty" (konsilioj) kaj "Sověti" (sovetianoj).

(Reply to this)(Parent)


(Anonymous)
2006-10-26 10:59 am UTC (link)
En la reta vortaro de la pola lingvo efektive mankas la vorto "radziecki" (mi ne komprenas kial, ĉar ĝi ja estas uzata), sed "sowiecki" troviĝas tie. Eble vi malkorekte literumis ĝin, samkiel en via komento.

Preterdire, valoras memori, ke antaŭ la falo de komunismo la vorto "sowiecki" estis malpermesita pro ĝia negativa kromnocio en la pola. Ĝi ne estis aŭdebla aŭ legebla en la ŝtataj amaskomunikiloj. Ĝin uzis nur opoziciaj kaŝeldonejoj kaj eksterlandaj disaŭdigejoj, ekzemple Wolna Europa, BBC aŭ Głos Ameryki. Do oficiale funkciis nur "Związek Radziecki", dum subtere estis preferata "Związek Sowiecki". Nun la du esprimoj estas semantike egalvaloraj.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]marc_lj
2006-10-26 04:31 pm UTC (link)
"sowiecki" troviĝas tie. Eble vi malkorekte literumis ĝin, samkiel en via komento

Nu provu mem:
http://sjp.pwn.pl/lista.php?co=sowiecki

Ĝi ne aperas kiel kapvorto, sed kiel sendifina derivaĵo de "Sowiet". Kaj "radziecki", la iam preferata formo, tute ne troveblas.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


(Anonymous)
2006-10-26 09:24 pm UTC (link)
Jes, vi pravas, "sowiecki" aperas nur kiel derivaĵo, kaj tion mi celis diri. Sed ĉiuj tiuj vortoj (t.e. "sowiecki", "radziecki" kaj "Sowiet") troveblas en la 4-voluma "Uniwersalny słownik języka polskiego" el la jaro 2003. La reta vortaro ŝajnas esti epitomita versio de ĝi.

(Reply to this)(Parent)


(Anonymous)
2006-10-26 11:03 am UTC (link)
Ĉeokaze mi aldonas ankoraŭ kelkajn konfuzivajn ĉeĥajn-polajn esprimojn, kiujn mi rememoris:
válka o byt – milito pri loĝejo, walka o byt – batalo pri ekzisto
odbyt – vendeblo, debito, odbyt – anuso
nebeská láska – ĉiela amo, niebieska laska – blua promenbastono

(Reply to this)


[info]vmel
2006-11-03 08:40 am UTC (link)
Saluton, karaj!
Mi ne regas la ĉeĥan lingvon, sed la polan - sufiĉe bone.
Paroj de vortoj kun sama elparolo k draste malsama signifo ekzistas inter ĉiuj slavaj (ĉu nur slavaj?) lingvoj.
Ruse запомнить - memorfiksi, pole zapomnic - forgesi. (pardonu, mi ne povas uzi ĉi tie kromsignojn por polaj literoj).
Ruse вонь - fiodoraĉo, sed ĉeĥe, se mi ne eraras, "vonj" signifas bonodoron.
Ĉeĥe "pozor" - atento, sed ruse - malhonoro...

Foje en Poznan mi duope kun mia konato (ne scianta la polan) perdis vojon. Komence mi, kaŝante ridemon, observis, kiel li demandis la vojon - poloj tute ne povis kompreni rusan vorton "vokzal" (stacidomo). Poste mi mem demandis k ricevis konsilon: "Caly czas prosto!", t.e. konstante (tutan tempon) rekte. Mia kunulo teruriĝis: ĉu necesas iri _tutan_horon_? (ruse "целый час"). Reale ni iris eble dek minutojn...

"Sovet" ruse estas konsilio (urba, distrikta, regiona ktp.) k neniam uzatas por nomi homon.

Tamen, mi tute bone imagas la homon, kiu ekvidinte soldatojn k tankojn, subite tiom forte ektimas, ke tuj kuras en necesejon... ;)

(Reply to this)(Thread)


(Anonymous)
2006-11-03 11:48 am UTC (link)
poloj tute ne povis kompreni rusan vorton "vokzal" (stacidomo)

Ĉar poloj havas neniajn asociojn kun la vorto "вокзал". Stacidomo nomiĝas pollingve "dworzec", kio siavice estas falsa amiko por rusoj, ĉar ja ruse "дворец" signifas "palaco". :D

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]vmel
2006-11-03 12:26 pm UTC (link)
Jes, mi bone scias tion. K tial mi enpense ridis pri mia kunulo, k poste tamen kompatis lin, k mem dum kelkaj sekundoj eksciis la vojon al Dworzec Centralny.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…