blahma ([info]blahma) wrote,
@ 2006-10-18 11:59:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Brno, Ĉeĥio
Entry tags:hungara, tokipono

Unua leciono pri la hungara

Blahuš Marek vagyok.
Magyarhradisben lakok.
Húsz éves vagyok.
Egyetemen Brünnben tanulok.

Tion mi jam kapablas rakonti al hungaro, se mi renkontas ŝlin, ekzemple ie surstrate en Budapeŝto :) Tiel diris al ni nia instruisto pri la hungara en la filozofia fakultato en la porkomencanta kurso pri la hungara (oficiale "por slavistoj"). Hieraŭ okazis la unua leciono.

La kurso de la hungara estis unu el eĉ du aventuraj aferoj, kiuj trafis min hieraŭ (la dua estis la germanlingva filmo, pri kiu mi blogos poste). Mi ĉiam antaŭĝojas, kiam mi estas renkontonta novan grupon de kunstudantoj, des pli se tiu grupo estas malgranda (kio tute ne kutimas pri la amasaj prelegoj miafakultate) kaj se ĝi temas pri lingvoinstruado (kaj tial okazas ĉe alia fakultato). Tial mi do ankaŭ ĝojatendis la hieraŭan unuan lecionon mian, kaj miaj antaŭvidoj tute realiĝis, kaj ŝajne la kurso per sia plaĉeco eĉ sukcesis superi ilin.

La kurson oficiale ĉeestas 21 studentoj, el kiuj ŝajne nure mi estas de alia fakultato ol la filozofia, kie ĝi oficiale okazas. Hieraŭ ni vere povis esti nur iomete malpli ol tiu nombro. Kiel jam kutimas ĉe lingvokursoj (kaj kion mi ja sufiĉe ŝatas), la plejmulto de la partoprenantaro estis knabinoj. Tamen troviĝis almenaŭ unu kroma knabo, krom mi. Ŝajne ĉiuj homoj estis iomete pli aĝaj ol mi (aĝoj kiel 23 oftis, kaj eĉ 25 ĉeestis), sed tio ne kaŭzis ĝenon.

La kurso estas tre interesa laŭ la lingva vidpunkto mem - ĉar multaj studentoj miauniversitate estas slovakoj (en unu fakultato ili jam eĉ kreas la plejparton!), kelkaj ankaŭ ĉeestis tiun ĉi kurson. Tamen ŝajnis ĉeesti pli multe da ĉeĥoj ĉi-foje. Tio ne estis facile antaŭvidebla pro du kialoj: Ja vivas ĉirkaŭ miliono da hungaroj en Slovakio, dum en Ĉeĥio hungaroj apenaŭ vivas. Tamen, multaj slovakoj ne ŝatas la hungaran minoritaton kaj malferme rifuzas sindefendeme ĉion kunlige kun la hungaraj kulturo kaj lingvo.

La instruisto de la kurso parolas slovake, kaj tial tiu lingvo estas ankaŭ la oficiala instrulingvo. Bonŝance la slovaka kaj la ĉeĥa tiom similas, ke senproblemas por ni ĉeĥoj studi tiel. Ŝajnas, ke la instruisto estas denaska parolanto (ankaŭ) de la hungaraj, do unu el tiuj slovakiaj hungaroj. Tial bonas, ke ni estas instruataj de denaska parolanto, kiu tamen senprobleme sukcesas klarigi ĉion al ni en lingvo jam regata de ni.

En la leciono ni progresis surprize rapide. Miaj rimarkoj el ĝi (duhora leciono) ampleksas tri kaj duonan A5-paĝojn, kaj ni ankaŭ faris multajn ekzercojn kaj unu dialogon. Oni jam komencis serioze studi pasintsemajne, kiam mi devis malĉeesti, do mi devis iom kapti, kion ili jam lernis tiam - sed bonŝance pro mia antaŭscieto mi bone sukcesis pri tio. Ĉeestis ankaŭ kelkaj aliaj homoj, kiuj venis unuafoje.

La etoso en la kurso estis aparte gaja, senstreĉa kaj amikeca, malgraŭ aŭ eble ĝuste pro la rapideco de la studado kaj la ne tuta komprenemo de ĉiuj al ĉio instruata (ĉefe la unuafojuloj sufiĉe miris pri la jamaj postuloj). Ŝajne helpas al tio ankaŭ la relativa juneco de la instruisto, kiu povas estis ĉirkaŭ 30-jaraĝa. Oftis tiaj situacioj, ke iu knabino ne sciis respondon kaj ekkrietis ion similan al "ne, mi ne volas fari tion, mi tute ne komprenas ĝin" kaj la ceteraj, inkluzive de la instruisto, ekridis pro tio. Fojfoje tio al mi ŝajnis eĉ troa kuraĝo/malrespekto de ilia flanko, sed la instruisto tre bone toleris tion, reaktorante per simila ironieca maniero.

Mi ankaŭ havis jam eblecon babileti kun kelkaj miaj kunstudent(in)oj. Unue ankoraŭ en la koridoro alparolis min unu slovakino, kiu ankaŭ venis unuafoje. Ni iom ekbabilis pri niaj studoj (ŝi ne komprenis, kial mi informadikisto interesiĝas ankaŭ pri aliaj lingvoj ol C++, Java ktp. ;), pri miaj ĝisnunaj spert(et)oj pri la hungara, pri la kurso mem ktp. - ŝi estis sufiĉe agrabla kaj surprize babilema, do mi akceptis la ludon. Alia babileto estis kun mia najbarino en la klasĉambro, kiam la instruisto donis al ni liston kun ĉiuj hungaraj numeraloj kaj diris, ke tio simple estas parkere lernenda :) Kiam ŝi dum para dialogo kaptis, ke mi jam bone regas tion, mi havis la okazon por sciigi al ŝi, ke mi lernis la numeralojn somere ĉe esperantista renkontiĝo en Hungario (se tion ĉi legas [info]frenezulin, bv. saluti vian patrinon kaj danki al ŝi pro tio).

Hieraŭ do unuafoje la hungara vere fariĝis por mi serioza studokupo, kiun mi estas celkonscie studonta. Mi jam havas hejmtaskon, multajn aferojn por parkere lerni ktp. Miaj antaŭscioj iom helpas al mi, kaj nome eĉ la scio de tokipono! (la vorto "kala" por "fiŝo" venas de la finna, do samgrupa lingvo kiel la hungara, kio helpas al mi rememori la hungaran tradukon "hal" ;-). Ankaŭ la homgrupo kaj studsitemo ŝajnas boni, do mi jam ĝojatendas la venontajn lecionojn!


(Post a new comment)

:) ano, ano. :)
[info]frenezulin
2006-10-18 04:00 pm UTC (link)
Mi ne legis chion, nur poste. Transdonos salutojn. :)

Hungaraj frazoj: perfekte. La lasta frazo sonas iom strange, mi dirus: Brünnben tanulok az egyetemen. Same bone kiel vi skribis.

Gratulojn!

S.

(Reply to this)(Thread)

Re: :) ano, ano. :)
[info]blahma
2006-10-18 06:39 pm UTC (link)
Köszönöm :) Mi scias, ke mi verkis iom tro multe, sed mia impreso de tiu kurso estas tiom forta, ke ne eblis alie ;) Kaj ja, via frazo ŝajne pli bonas, kaj nepra eraro estas ke mi forgesis la artikolon antaŭ "egyetem".

Cetere, pri tiu urbonomo mi nun havas dubojn. Sub kiu nomo vi konas hungare la urbon Brno, kie mi studas (se entute konas)? Unue mi verkis vikipedian artikolon kun titolo "Brno" kaj uzis fraze ekzemple kiel "Brnóban". Nia instruisto hieraŭ diris, ke la urbo hungare nomiĝas "Brünn", tial mi renomis ĝin kaj ŝanĝis al "Brünnben". Tuj poste iu aldonis en la artikolon komenton "magyar nevén Berén", kiu prezentas ankoraŭ alian version. Tiun lastan mi tamen nenie trovas kaj unu hungara esperantisto jam diris al mi, ke laŭ li tio estas eraro - aŭ ne ekzistas, aŭ estas nomo de iu alia urbo... Interesus min via opinio.

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: :) ano, ano. :)
[info]frenezulin
2006-10-18 09:21 pm UTC (link)
Brünn, prave. Pri la alia mi ne audis. Tial mi ne korektis tion, char mi vidis, ke vi jam konas la hungaran ekvivalenton por Brno. Plej bona amikino de mia patrino devenis de tie.. :)

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…