blahma ([info]blahma) wrote,
@ 2006-10-03 17:33:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Brno, Ĉeĥio
Entry tags:filmoj, germana, universitato

"en" la filmo
Mi nun sidas en la aŭlo de la pedagogia fakultato, kiu estas la kinejo por la projekcioj de germanaj filmoj. Ĉar la projekcio ankoraŭ ne komenciĝis, mi ŝaltis mian komputilon kaj eĉ mirinde trovis ĉi tie senkabelan reton "eduroom-vpn" kaj pere de la universitata VPN (alia sistemo ol ni uzas niafakultate, tamen) sukcesis konektiĝi al la interreto.

La projekciestro jam venis, kvankam kun iom da malfruiĝo, kaj anoncis, ke la filmo ekos nur je 18:00. La kialo estas ke multaj aliaj studentoj de la pedagogia fakultato havas tiam ankoraŭ iun alian seminarion kaj volas tamen ĉeesti. Tamen, mia kolego el la informadika fakultato, kiu jam antaŭe diris ke pasintjare la indiko pri komenco en la informsistemo malĝustis, eble prave supozis, ke ankaŭ kulpas tio, ke la ulo ne kapablas en la informsistemo ŝanĝi la informon pri la horo. Krome mi eksciis de li, ke haveblas iu programo por la filmejo, sed ke ĝi enestas en iu interna sistemo de la pedagogia fakultato, pri kiu nenie en la komuna universitata informsistemo estas mencio. Hm, la petveturista aventuro daŭras... mi scivolemas, kiun filmon mi fakte nun estas spektonta :)

Mi klopodos poste priskribi la filmon kaj miajn impresojn ĉi tie - kaj ŝajne en la germana, por iom ekzerci ĝin tiuokaze.



(Post a new comment)


[info]elgrande
2006-10-03 10:20 pm UTC (link)
"Hm, la petveturista avantaĝo daŭras..."

Kio?

(Reply to this)(Thread)


[info]blahma
2006-10-03 10:28 pm UTC (link)
Devis esti "aventuro". Kaj mi esperas, ke kun la aldonita ligilo al la antaŭa kontribuo jam ĉio pli klaras.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…