blahma ([info]blahma) wrote,
@ 2006-09-29 05:52:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Vroclavo, Pollando
Entry tags:esperantio

Bonan matenon el Vroclavo!
Tiun ĉi mesaĝon mi tajpas ĉe-table en Vroclavo, Pollando. Kun amiko Dan el Ĉeĥio ni ĵus vekiĝis en la loĝejo de [info]a2na kaj [info]goulo, kiuj afable ebligis al ni tranokton ĉe si, kvankam (aŭ eble ĝuste ĉar?) ili nuntempe neĉeestas. je 6:30 alvenos ĉi tien Jaĝa, la koramikino de [info]felicx, kaj ni iros komune al la stacidomo por kapti la trajnon al Poznanio kiu foriras iam post la sepa. En Poznanio okazos ekde hodiaŭ ĝis dimanĉo ArKonEs.

Hieraŭ alveninte ni havis eblecon viziti iom da Vroclavo. Unue pro kulpo de mi, kiu ĝis la lasta momento antaŭ la foriro atentadis aliajn aferojn ol la vere plej gravajn, ni sukcesis trovi la malĝustan (antaŭan) loĝejon de a2na kaj post konfirmiĝo ĉe najbarino pacience atendadis antaŭ la pordo, kiam neniu ĉeestis ene. Poste feliĉe venis la ideo sendi SMS-n al Jaĝa, kaj tiu jam alarmis ĉiujn ceterajn kaj baldaŭ venis kun a2na por preni nin kaj venigi nin al la ĝusta loko. Post kiam a2na aliĝis al goulo kaj ambaŭ foriris al Poznanio, Jaĝa tre bonvolis kaj gvidis nin dum ĉirkaŭ horo en la urbocentro. Ni manĝis iom da glaciaĵo (mi kaj Dan nepre devis gustumi la strangan specon de glaciaĵo "jogurto kun papavo") kaj poste ĉe Orange pro ilia unua naskiĝtago haveblis eĉ senpagaj kuko kaj kafo. Sur benko ĉe Ostrow Tumski ŝi poste forlasis nin pro aliaj devoj, sed ni interkonsentis pri la matena renkontiĝo kaj komuna vojaĝo. Kiam ni revenadis el la "insulo" Tumski al la loĝejo, ankoraŭ ni havis la belegan eblecon spekti laborantan lampolumigiston, kiu per longa bastono kun fajro ĉe la fino lumigadis unu post la alia ĉiujn historiajn lampojn en la malnova urbocentro. Tiu kutimo ŝajnis al ni tre plaĉa, kaj la fotiloj de kelkaj aliaj turistoj konfirmadis, ke ni ne estis la solaj kun tiu opinio.

Do, nun ni eku al Poznanio. Ĝis iam baldaŭ kun vi ĉiuj!



(Post a new comment)


[info]felicx
2006-09-29 10:54 am UTC (link)
Mi deziras al vi ĉiuj bonegan ArKonEs! Mi vere bedaŭras, ke mi ne povas ĉeesti... kulturumu, festu kaj stultumu :-)

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…