blahma ([info]blahma) wrote,
@ 2006-09-25 15:52:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current location:Brno, Ĉeĥio
Current mood: happy
Current music:Supernova - Pasio en katen'
Entry tags:filmoj, germana, hungara, universitato

Mi komencos studi la hungaran universitate!
Feliĉiga sciigo alvenis ĵus en mian retpoŝtan leterkeston. La universitata informsistemo informas min, ke oni akceptis mian peton pri escepto kaj permesis al mi enskribiĝi en la porkomencantan kurson pri la hungara en la filozofia fakultato.

La studobjekto nomiĝas "PL_20 Praktický kurz maďarštiny pro slavisty I" ("Praktika kurso pri la hungara por slavistoj I"). La alcelo por slavistoj tamen estas nur formala, ĉar ĝiaj gepatraj studprogramoj estas ĉiuj lingvaj studprogramoj de la filozofia fakultato. Krome, kadre de la interfakultata studado, oni ebligas aliĝon ankaŭ al studentoj kun ĉefstudo ĉe alia fakultato (do ankaŭ al mi).

Okazis tamen, ke pro tro alta intereso (en la pinta momento estis ĉ. 40 homoj por la 20 lokoj haveblaj) oni ne povas akcepti ĉiujn kaj tiam akceptiĝas nur la unuaj (tion mi plenumus, ĉar estis inter la 20 unuaj aliĝintoj), sed kun prioritatigo de studentoj de la gepatraj studprogramoj (tial multaj aliaj forŝovis min al la fino de la vico). Tial, pro senpoveco kaj ĉar tiu ĉi kurso estas la ununura tia en la universitato (kaj ŝajne unu el tre malmultaj tiaj kursoj en tuta Ĉeĥio), mi decidis sendi per la sistemo oficialan peton pri escepto, verkante iuspecan motivigan leteron kiu klarigas mian specialan intereson pri la studobjekto. Mi faris tion jam antaŭ pli ol unu semajno kaj preskaŭ jam pensis ke oni preteratentis ĝin (ĉar en aliaj fakultatoj oni ankoraŭ ofte apenaŭ uzas ĉiujn tiajn funkciojn de la universitata informsistemo) - sed hodiaŭ venis la ĝojiga sciigo!

He, la unua instruhoro okazos jam morgaŭ ekde 18:20! Finaliĝinte nun, mi denove eksentis iun tiun timemon pri tio ĉu mi vere ne troigis farante tion ĉi, sed mi esperas ke la kurso plaĉos al mi kaj finfine helpos al mi ekstudi la lingvon iom pli serioze (ĉar kvankam mi ekde longe posedas lernolibron, mi neniam "trovis la tempon"). La instrulingvo estas la slovaka, kio ankaŭ iom amuzas (ŝajne ĉar multe pli facilas trovi slovakan parolanton de la hungara, ol ĉeĥan). Se morgaŭ ĉio enordos en la leciono, mi devos ankoraŭ malregistri alian studobjekton, kiu okazados samtempe kaj kiun mi ankaŭ ŝatus ĉeestadi - temas pri spektado de germanlingvaj filmoj (ĉi-semestre de Tom Tykwer) finata per verkado de eseo en la germana. Nu, ŝajnas ke ĉi-foje venkis hungaroj :)



(Post a new comment)


[info]a2na
2006-09-25 02:31 pm UTC (link)
Bonsxancon!

mi vere provis lerni gxin (ecx en iom bona cxirkauxajxo cxar dum mia studado en Budapesto) mi vere pene lernis, faris hejmtaskojn, vortkartojn ktp. sed post dusemajna feriado (Kristnasko kaj IS) mia cerbo strajkis kaj diris: neniam plu! kaj forvisxis cxion kion mi kun tiom multe da strebo akiris dum 4 monatoj

do...

bonsxancon

(Reply to this)(Thread)


[info]blahma
2006-09-25 02:46 pm UTC (link)
Dankon pro la kuraĝigo :-) Mi antaŭvidas, ke la studado rememorigos al mi pri mia studado de la latina, ĉar antaŭvideblas ankaŭ multe da parkerigado kaj novaj nekonataj gramatikaĵoj. Nu, mi raportos plu ĉi tie pri mia progresado. Kvankam mi rajtas post la semestro ne sukcesi fini la kurson kaj eĉ sen ke tio iel ajn influu miajn markojn, mi sentas min nun iel devigita lerni diligente - ĉar oni tiel speciale permesis al mi aliĝi, sed ankaŭ ĉar vere ne restas multaj aliaj eblaj vojoj por konatiĝi kun la lingvo - do mi ne malŝparu tiun ĉi.

(Reply to this)(Parent)


[info]goulo
2006-09-25 03:20 pm UTC (link)
Verŝajne mi preferus spekti la bonegajn filmojn de Tom Tykwer (kvankam mi ne povas imagi tutsemestran kurson pri ili) ol provi la hungaran. :)

Kia estas via speciala intereso pri la hungaro?

Amuzas ke vi mencias la latinan, ĉar lastatempe mi pripensadas relerni ĝin...

(Reply to this)


[info]sonjaaa
2006-09-25 04:32 pm UTC (link)
Bonan sukceson!!

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…