| Unua paŝoj en Loveno |
[Sep. 5th, 2008|08:25 pm] |
Kion mi faris kiel unuajn paŝojn post mia alveno en Belgion? Unue necesis el la flughaveno atingi Lovenon - tio bonŝance tre facilas, ĉar ekde kelkaj jaroj la urbo estas rekte konektita kaj veturas po kelkaj trajnoj en ĉiu horo kaj la vojaĝo daŭras nur 15 minutoj kaj kostas 3,10 €.
La urbon mi jam konis de antaŭaj vojaĝoj (mi pasigis ĉi tie kelkajn tagojn en aprilo 2008 kaj antaŭe vizitetis ĝin dum turisma vojaĝo en oktobro 2006), tial mi tuj eĉ sen rigardi mapon ekis kun valizo sur radetoj en la centron. Tie, laŭ antaŭa interkonsento, mi povis deponi ĝin en oficejo de esperantisto Ivo Schenkel (li laboras en vojaĝagentejo Jetair), por ke mi povu liberiĝi kaj utiligi jam tiun tagon por prizorgado de ĉiuj necesaj aferoj kaj kunviviĝado kun laurbo. Mi alvenis frumatene, kaj ĝis renkontiĝo kun mia provizora gastiganto do restadis ankoraŭ multe da tempo.
Tiam matene do ekis mia vagado tra Loveno. Unuaj paŝoj miaj gvidis al la urba informejo, kie mi per konata truko (elprovita jam dum mia antaŭa vizito) denove sukcesis "piratumi" la komputilon por turismaj informoj kaj forsendi per ĝi el la interreto al mia patrino konfirman SMS-mesaĝon pri mia enorda alveno.
Sekva stacio estis la ĉefa universitata halo ĉe Naamsestraat 22, kie okazas registriĝo de studentoj. La impona malnovega halo svarmis per modernaj ekipaĵoj, multaj giĉetoj, kaj ankaŭ kelkaj studentoj, sed ne tro multe. Strebante registriĝi kiel Erasmus-studento, mi unue eniris la vicon "A", poste laŭ konsilo de la sinjorino tie la apudan vicon "B", de kie mi estis sendita al la ĉefa salo, kie mi unue staris en vico de la akceptejo por ekscii, ke mia giĉeto por "EXCHANGE STUDENTS" kaŝiĝas malantaŭe en tiu ĉefa halo. Tamen do, post kelkaj provoj, mi sukcesis trovi la lokon, sed ĝi ja povus esti pli bone signita.
Mem la registriĝo kiel studento de K.U.Leuven fakte estis sufiĉe facila afero: Ne estis longa vico, ĉe la giĉeto sidis somerlaboranta studentino, kiu petis miajn dokumentojn (identeckarto, letero de akcepto, konfirmo pri mia studenteco ĉe la hejma universitato). Poste ŝi instrukciis al mi sidiĝi sur seĝon, kie oni dum sekundo per konektita cifereca fotilo faris foton kaj elprintis ĝin nigrablanke sur mian novan studentokarton. Kun studentokarto mi ricevis ankaŭ kodon por aktivigi mian retaliron, ankaŭ buskarton (sed ĝi validas nur ekde la 21-a de septembro, kiam komenciĝas la semestro - iom stulte), kaj la studentokarto samtempe validas ankaŭ kiel sportkarto por la universitataj sportejoj (kaj ja oni ankaŭ per ĝi provu sian studentecon por ne krompagi en la studentaj manĝejoj). Mi ricevis konfirmon pri mia Erasmus-studenteco kaj pri mia registriĝo ĉe la universitato, el kio la dua estas fordonenda ĉe la polico dum registriĝo kiel plilongtempa loĝanto en Belgio. Rendevuon ĉe la polico ŝi tamen ankoraŭ ne aranĝis kun mi, ĉar mankis al mi ankoraŭ loĝkontrakto. La tuta proceduro ne daŭris pli ol kelkajn minutojn.
Entuziasmigita per tiu rapida paperumado, mi ekis al la Filozofia fakultato (Faculteit Letteren), kie mi estas oficiale registrita (sed mi rajtas studi ĉion ajn, kion mi volas, ankaŭ ĉe aliaj fakultatoj). Retpoŝte oni invitis min transpreni tie "bonvenigan pakaĵon". La konstruaĵon mi trovis, kvankam ĝi estas markita multe pli videble kiel Erasmushuis (Erasmus-domo - sed ŝajne kun rilato al Erasmo mem kaj tute ne la studprogramo), ol kiel fakultato... Ĉar estis tempo de tagmanĝo, la internacia oficejo estis fermita. Dum la paŭzo do, mi konatiĝis kun la agrabla kafejo (fakte ripozĉambro kun kelkaj tabloj kaj seĝoj kaj trinkvendmaŝinoj), tiam apenaŭ kun studentoj. Reveninte al la internacia oficejo, mi tie trovis nur kolegon de la respondeculino kaj eksciis, ke la bonvenigaj pakaĵoj ĉiukaze ankoraŭ ne pretas. Mi lasis do tie almenaŭ mian kontaktinformon kaj la lernokontrakton konfirmitan el hejmo, kiun devas nun konfirmi ankaŭ homoj ĉe K.U.Leuven.
Daŭrigante la promenon, mi iomete pli priesploris la ejon de la Universitata Paroĥejo (Universitaire Parochie), ĉirkaŭ kiu mi umis jam aprile, sed kiu tamen ŝajnis nune fermita. Almenaŭ mi povis deekstere vidi la seminariejon kaj preĝejon, kie okazas iuj el universitataj porstudentaj diservoj kaj aliaj aranĝoj (ekz. Taizé-vesperoj). Mi esperas povi partopreni en la vivo de tiu komunumo, kvankam ŝajnas ke al internaciaj studentoj oni kutime devigas partopreni vivon nur de ĝia internacia komunumo, ĉar la ĉefa komunumo ja funkcias per la nederlanda lingvo.
Sekve, celante esplori pri poŝtelefonaj retoj en Belgio, kaj ĉar en mia portebla komputilo jam ne estis energio, mi iris esplori la studentan komputilejon ĉe Dekenstraat, apud la UP. Tie mi vere trovis ĉambron kun pluraj komputiloj kaj senprobleme jam per miaj universitataj uzantonomo kaj pasvorto ensalutis kaj uzis la reton. La sola ĝenaĵo estis la nevenkebla klavaro AZERTY, kiun mi tuj devis ŝanĝi al angla kaj tiel havi ion almenaŭ uzeblan kaj almenaŭ iom similan al nia QWERTZ kun ĉeĥaj signoj kaj simbollokoj. (Pli poste, ĉe iu alia publika komputilo, mi trovis nur du "NL"-klavarojn, sed bonŝance la unua estis "nederlanda (Belgio)" kaj la dua "nederlanda (Nederlando)" kaj al mia ĝojiĝo en Nederlando oni tamen saĝas kaj uzas na QWERTY.)
Mi estis baldaŭ iom laca por komputilumi kaj ne povis bone koncentriĝi, tial mi daŭrigis promenadon. Mi atingis la beginejon, ĉarman historian "urbeton en urbo", kiun mi unue vizitis kun tiu ekskurso kaj poste aprile denove kun Sandra. Mi eniris la preĝejon de Sankta Johano la Baptisto, iomete umis tie, ankaŭ ĉirkaŭ la murgazeto de la UP kiu ankaŭ en tiu ejo okazigas sian programon, kaj poste ankoraŭ iom vojagis tra la beginejo ĝenerale.
Tuj apud beginejo mi identigis unuafoje ankaŭ la Internacian Loyola-Nachbahr-Domon (International Loyola Nachbahr Huis), kio estas la loko en kiu mi estas loĝonta dum mia restado en Loveno. Kiel mi trovis ĝin, tion mi ankoraŭ iom rakontos, kaj nun estis por mi interese vidi ĝin almenaŭ deekstere, ĉar dume mi vidis nur kelketajn fotojn kaj iom legis en la reto, kaj renkontiĝon kun la sekretariino mi havas nur vendrede (t.e. post du tagoj). El la strato eblis vidi en kelkajn ĉambrojn, ĉar la fenestroj estis malfermitaj pro ĵus finita pentrado aŭ simila laboro. Pli poste mi eksciis, ke tiuj ĉambroj kiujn mi vidis esti la kuirejoj.
Plu mi promenis al Minderbroederstraat, kie mi volis trovi la Justus Lipsiuscollege, kiu estas centro de la internacia komunumo de la UP. Kiel aliaj ejoj, same ĝi estis fermita, sed almenaŭ mi jam scias, kie ĝi troviĝas.
Tre proksime de tie troviĝas ankaŭ la studenta biciklopruntejo VELO, sed tiun mi decidis rigardi nur elekstere, ĉar biciklon mi ne povis lui pli frue ol mi havos konstantan loĝadon en Loveno.
Apude, direkte pli al la nordo, mi rimarkis botanikĝardenon, certe iam vizitindan. Sekve, ĉar mi ankoraŭ havis la emon kaj en la komputilejo eksciis pri ties refunkciiĝo, mi ankoraŭ rapide vizitis la kaŝujon "Hidden Places of Leuven: The Garages", kiun ne eblis trovi dum mia aprila vizito. Kaj post tio mi jam hastis ree al Jetair.
Antaŭ la vojaĝoficejo mi je 17:15 havis renkontiĝon kun Hans Coeckelberghs, loka geokaŝanto kun kiu mi konatiĝis per la geokaŝ-retejo, kiam li reagis al unu el miaj enskriboj ĉe lovenaj kaŝujoj. Li estis tiom bonvola, ke kune kun sia patro pretigis kaj disponigis por mi unu ĉambron en ilia domo en Oud-Heverlee (vilaĝo tuj ekster Loveno) kaj ebligis al mi loĝi ĉe ili ĝis kiam solviĝos la situacio pri mia longtempa loĝloko. Na Hans mi antaŭe neniam vidis, sed tuj impreso de la unua renkontiĝo estis pozitiva. Li venis por mi aŭte, sed maltaŭge parkis, kaj tial ni preferis relative rapide repreni de Ivo mian valizon, enaŭtigi ĝin kaj forveturi al Oud-Heverlee.
Dum tiu unua tago mi sukcesis fari vere multon. |
|
|
| Malfruo de la enskriboj |
[Sep. 2nd, 2008|07:56 pm] |
| [ | Tags | | | loveno | ] |
| [ | Current Location |
| | Leuven, Schapenstraat 80 | ] |
| [ | Current Music |
| | Schilderij (nederlanda kanto, kies tekston mi hodiaŭ restrebas ekkompreni) | ] |
Tiu ĉi enskribo estas iom ekstervica. Mi ĵus revenis el vendejo, malfermis fenestron kaj eksidis ĉe komputilon, kiam subite komencis forte pluvi. Eble la unua tia pluvo dum la semajno dum kiu mi jam estas en Loveno. Oni ja ĉie diris, ke en la lando multe pluvas, tra la tuta jaro - do fakte, hieraŭ ni eĉ kun homoj ŝercis, ke tio eble estis mensogo, ĉar ĝis nun apenaŭ pluvis, kaj se jam, tiam nokte. Tamen mi pensas, ke ankaŭ tiu ĉi pluvo ne daŭros tro longe.
Kiel vi povas observi, tiu ĉi mia taglibro nun kelkajn tagojn malfruas, ĉar da eventoj okazas tiom da, kaj aldone mi ankoraŭ havas multe da transloĝiĝajn farindaĵojn (ĉu vi memoras la liston kiun mi donis por Brno? do iom similan mi nun devas fari ankaŭ ĉi tie - nur ĉion en la "mal"-formo). Pri tiuj eventoj, kaj ankaŭ pri tiuj farindaĵoj mi ankoraŭ skribos ĉi tie, ĉar la unuajn tagojn mi celas priskribi detale. Poste mi jam esperas transiri al pliblogeca stilo, do publikigadi blogaĵojn mallongajn, pri diversaj interesaj faktoj, rimarkoj kaj observoj miaj, aŭ koncize raporti pri okazantaj kaj okazintaj eventoj.
Momente mi ankoraŭ ne sukcesis priskribi miajn tagojn en Loveno, nek aldonis ajnan foton (kvankam mi faras multe da kaj prezentos ilin al vi!), sed tio ankoraŭ venos. Malfacilas por mi trovi sufiĉe longan blokon da tempo kiam mi samtempe ne estos laca por tio, ĉar nun dum la tago mi forestas, posttagmeze prizorgas retpoŝtojn kaj farindaĵojn, kaj vespere... nu ja, la pasintan mi pasigis (unuafoje) ĉe Oude Markt - "la plej granda baro en okcidenta Eŭropo" - strebante sociumi kun la aliaj fruaj erasmuloj. Ni vidu, kio el tio rezultiĝos - ankaŭ pri tio mi raportos. Dume mi dankas al ĉiuj el vi, kiuj legas ĉi tion, kaj aparte ankoraŭ al tiuj, kiuj komentis. |
|
|
| Vojaĝo al Loveno |
[Sep. 1st, 2008|07:06 pm] |
Jen venis la tempo de la vojaĝo! Fakte, ĝi tute ne estis normala vojaĝo, sed unu granda transloĝiĝo! Ja mi forestos de hejmo dum kvar monatoj (kaj post paŭzeto poste ankoraŭ unu), kaj havos tie nur tion, kion mi nun kunportos kun mi en ununura valizo (bonŝance almenaŭ, ke en komputilo oni povas gardi tiom multe en tiom malgranda spaco - kaj ke la interreton oni ne bezonas kunporti!). Verŝajne la fakto, ke mi sufiĉe kutimas vojaĝi, helpis al mi apenaŭ infektiĝi de iu preparnervoziĝa viruso. La preparlaboroj por la forvojaĝo estis nura ĝeno, al kiu oni devis dediĉi kelkajn tagojn, sed nenio tiom grandioza, kion mi antaŭvidis. Tamen mi certas, ke ankaŭ por mia patrino tio ne estis facila, ĉar kiel ofte dum tiaj gravaj okazoj, ankaŭ ĉi-foje ŝi multege helpis al mi pri organizado de mia pakado: Cetere ja, kiam mi estas en Brno, sufiĉas al mi trarigardi ĉiujn aĵojn en mia malgranda loĝejo kaj pri ĉiu decidi, ĉu mi bezonos ĝin aŭ ne. Sed de la familia loĝejo, ĉion kion mi volus porti, mi porti ne povas, kaj eĉ nur por trarigardi ĉion tion oni bezonu semajnojn.
La hejmon en Uherské Hradiště mi forlasis marde la 26-an de aŭgusto 2008 vespere, ĉirkaŭ 21:30. Senpere antaŭ la forveturo regis hejme ankoraŭ iomete da ĥaoso, ĉar post pesado (bone ke ni faris tion!) de mia valizo evidentiĝis, ke ĝi pezis 26 kilogramojn, kio estas je tri pli ol la permesita kvanto. Tial mi devis rapide elpaki iujn librojn kaj elektronikaĵojn kaj aldoni tiujn en mian dorsosakon al la komputilo. La ciferecan fotilon mi prenis aparte, nun en sakon kun trinkaĵo, poste en la aviadilon ĝi eniros simple sur mia ŝultro.
Tuta familio decidis akompani min aŭte al la stacidomo en Staré Město u Uherského Hradiště, de kie mi havis trajnan konekton. Tiu estis iom komplika, sed pro la frueco de mia aviadilo el Prago ne eblis tion aranĝi alie. Ja mia paĉjo fine eĉ proponis veturigi min al la flughaveno (tricent kilometroj), sed mi rifuzis tion (parte ĉar estis mi kiu iam tiom stultete elektis tiom fruan forflugon, parte ĉar mi ja jam volis apartiĝi de familio kaj fari la decidan parton de la transloĝiĝo jam memstare). Tial mi foriris je 22:09 el Staré Město kaj post unu horo atingis Břeclav. Tie mi devis iom da tempo pasigi en la atendejo (kie mi efektive renkontis la "frenezan virinon", pri kiu rakontis mia fratino) kaj ĉirkaŭ noktomezo eniris trajnon EuroNight Galileo Galilei (jam famiĝantan trajnon inter Hungario kaj Ĉeĥio, per kiu antaŭ nelonge mi venis al Brno kun Łukasz kaj Natalia kaj per kiu foje ankaŭ Dan Mrázek revenas el Brno, se li tro longe restas tie ĝisnokte). Tiu trajno pasis Brnon iam antaŭ la unua horo, mi ankoraŭ povis videti la stacidomon kaj la katedralon. La kunvojaĝantoj en la kupeo estis senproblemaj, mian intereson kaptis knabo kun senkabla retkonekto, tekkomputilo kaj kapaŭskultiloj, kiu en Brno eniris la kupeon kun malfermita komputilo sur la mano kaj daŭrigis sian laboron dum la tuta vojaĝo, apenaŭ adaptiĝante al tio ke nun li ne sidas en oficejo, sed en trafikilo. Interesa, tiu moderna mondo kie oni vere komunikas ĉiam kaj ĉie.
Al Prago ni alvenis antaŭ la kvara. En la stacidomo estis homoj, sed plejmultaj sidantaj sur benko kaj dormetantaj, kaj estis policanoj kiuj promenadis ĉirkaŭe kaj foje atentigadis iujn el la plej dormemaj, ke tiel oni povas tre facile de ili forŝteli mansakon aŭ alian posedaĵon. Ankaŭ aperis grupo de junuloj, kiuj senzorge etendis dormosakojn surplanke malantaŭ iu vendaŭtomato kaj planis starigi tie por si provizoran dormejon. Iom poste mi kontaktiĝis per SMS kun Dan Mrázek, juna esperantisto el Prago kaj momente la vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Jam pro tiu lia funkcio estis plej inde, ke estu li kiu oficiale venos adiaŭi min - se ne en la flughavenon, tiam almenaŭ en la stacidomon. La fruega tempo de renkontiĝo (inter la kvara kaj la kvina matene) fakte eĉ taŭgis por li, ĉar tiutage li devis tre frue eklabori en la radio (por pretigi novaĵojn antaŭ la aŭskultantoj vekiĝos). Do ni kunvenis, iom babilis, parte eĉ laborrilate (li respondecas pri eksteraj rilatoj de la IJK en Liberec'), kaj la tempo tiom rapide pasis, ke ni jam baldaŭ devis adiaŭi. Gravis ankoraŭ ne forgesi ke li transdonu al mi lernolibron de la nederlanda, tutnove eldonitan kaj speciale aĉetitan por mi en Prago (tio fakte estis la ĉefa kialo de tiu nia frumatena renkontiĝo, sed se mi dirintus tion tuj, tiam tio jam ne sonus tiel amuze).
Rapidi mi devis poste al la flughaveno, post kiam Dan ankoraŭ vojaĝis kelkajn staciojn de metroo kun mi. La antaŭvidita horo por atingi metroan finstacion kaj per buso finfine la flughaveno evidentiĝis apenaŭ sufiĉa. Mi alvenis je la sesa, la forflugo estis planita por la sepa. Mi pensas, ke mi tute ne ŝatas la senton, kiam vi stariĝas en longan vicon de vojaĝantoj volantaj akceptiĝi (check-in), sen scii ĉu tiuj multaj homoj antaŭ vi ankaŭ ankoraŭ esperas kapti la saman flugon, aŭ ĉu ili malkiel vi trankvilas, ĉar ilia flugo estas nur post kelkaj horoj. Nur laŭ lingvo mi strebis diveni, al kiu flugo ili povas aparteni. Bonŝance tamen, mi sukcesis atingi la giĉeton ĝis 6:30, kio estis la oficiala fermo de la akceptado. La ekrano, kiam oni pesis la valizon, montris 22,8 - precize! Kelkaj aliaj en la vico ne estis tiom bonŝancaj, kaj devis iri al aparta giĉeto krompagi pro tropezeco (kaj malŝpari plian tempon per tio).
Finfine tamen, la aviadilo de Ĉeĥaj aerlinioj estis malfrua, onidire pro malfruiĝo de ĝia alveno el alia loko. Mi kutime ne flugas kun Ĉeĥaj aerlinioj, ĉar ili estas multekosta kompanio, tamen ĉi-foje mi profitis ilian novan programon "Click4Sky", kiam oni kontraŭ malalta fiksa prezo (ĉ. 40 € por unu direkto) vendas tien-reenan flugon en sama aviadilo kun aliaj multepagantaj vojaĝantoj. Malfruiĝon de la forflugo, kiu estis eble 20 minutoj, mi ĉe tia kompanio ne antaŭvidis, sed ja tio povas okazi. La alveno estis malfrua jam nur je eble 10 minutoj, kaj la aldona senpage servata manĝaĵeto dumfluge sukcesis malaperigi mian maltrankviliĝon.
La surteriĝo en la flughaveno de Bruselo estis aparte speciala momento por mi. Antaŭe mi tion tute ne antaŭvidis, sed ial mi tiam subite eksentis la gravecon de la momento - kiam mi denove alvenis al Belgio, sed ĉi-foje ne por kelkaj tagoj, ankaŭ ne por semajno aŭ du, sed por kvar monatoj - kaj ne de simpla turismumado, sed kvar monatoj de studo, memstara vivo en nova loko, oportuno konatiĝi kun multaj novaj homoj el ĉiaj landoj (kaj tamen ankoraŭ alie ol kiel mi jam kutimas tion fari ĉe esperanto-aranĝoj), okazo por sperti ion specialan kaj neripeteblan... Do kiam la piloto bonvenigas nin en Bruselo kaj deziris agrablan restadon aŭ vojaĝon ĝis nia celstacio, mi ne povis fari alie ol pensi pri tiuj venontaj monatoj pasigotaj en Loveno - kun sento de iom da timo, sed precipe kun granda antaŭĝojo pro la venontaj tagoj, eĉ se mi ankoraŭ tute ne scias, kion ĉion ili alportos al mi. |
|
|
| Antaŭ la forveturo |
[Sep. 1st, 2008|07:05 pm] |
Antaŭ la forveturo regis miksitaj sentoj. Mi legis jam antaŭe pri tio, ke Erasmus-studentoj ofte spertas alterniĝantajn ondoj de pozitivaj kaj negativaj emocioj, kiam la forveturo proksimiĝas. Kaj ĝuste ĉar mi konsciis pri tio, surprizis min, kiam mi mem sentis min same. Unutage mi teruriĝis, ke restas jam nur malmultaj tagoj kaj mi dume apenaŭ faris ion el tio kio estis antaŭ forveturo farenda. Alimomente mi spite al ĉiuj taskoj sentis tian pozitivan timon, foje ĝojon kaj iam eĉ entuziasmon pri tio, ke jam post kelkaj tagoj mia revo estos realo kaj mi efektive estos en Loveno. Mi rimarkis, ke emocioj de tiu dua speco aperadis precipe en momentoj, kiam mi ĵus estis ion sukcesinta - ekzemple kiam mi post pluraj vanaj retmesaĝoj finfine ricevis reagon de unu persono, kiu diris, ke en ilia domo ankoraŭ unu ĉambro liberas kaj mi povas lui ĝin por unu semestro, se mi interesiĝas - perfekte, ĉar mi ĵus sukcesis trovi loĝadon! La vivo en Loveno certe estos mojosa...
Kiam mi marde estis ĉe dentokuracistino, ŝia asistantino diris, ke ŝi neniam povus imagi foriri tiel ĉi por duonjaro vivi eksterlanden. Tiam mi rekonsciiĝis, ke tamen por ĉiuj ne estas tute kutime fari tion, kion mi estis faronta. Tamen la ideo allogis min, kvankam oni relative multon antaŭe devis por tio fari. La prepariĝado por la forveturo estis la lasta, kaj ankaŭ ĝi ne estis facila. Mi kutimas plani forveturon por kelkaj tagoj aŭ semajnoj (t.e. pripensi, kie kaj kiam mi estos, kion mifaros tie kaj kion mi bezonos por tio), sed mi neniam antaŭe bezonis plani forveturon por kvar monatoj, aldone eĉ sen tre preciza ideo pri tio, kiajn situaciojn mi tie povos renkonti.
Jen listo de kelkaj el la multaj aferoj, kiujn mi antaŭ la forveturo devis prizorgi (mi kreis komputilan mensomapon por certiĝi ke mi prizorgos ĉiujn):
* enordigi mian loĝejon en Brno (evidentiĝis, ke mi rajtos lasi aĵojn tie, sed tamen paku ilin en skatalojn, ĉar oni dume faros riparojn - la pakado de ĉio en skatolojn prenis du posttagmezojn) * aĉeti novan poŝtelefonon (mia nur dua! - mi multe serĉis enrete, unue taŭgajn modelojn kaj poste konkretajn aĉeteblajn - fine mi aĉetis lastmomente, blankan Sony Ericsson w810i, sed mi dume sufiĉe kontentas pri ĝi) * ŝanĝigi la tarifon sur mia ĉeĥa SIM-karto al dekkrona tarifo por ke mi povu ĝin pasive uzi ankaŭ en Belgio sed ne devu tro pagi (en Belgio mi planas aĉeti belgan karton) * prizorgi dokumentojn ĉe la universitato (oni povas pli frue doni al mi plivalidigan markon por mia ISIC-karto) kaj precipe rilate al la Erasmus-studo (necesis liveri stokon de dokumentoj - krom la studkontrakto ankaŭ formalan peton pri la subvencio kun datoj kaj kalkuloj, konfirmon pri tralego de ĉiuj kondiĉoj, kopion de sanasekurkarto, kopion de la akceptoletero el Loveno; de la plej gravaj dokumentoj ĉio dufoje) * ekhavi vojaĝasekuron por la tempo de mia restado (ne estas necesa, sed povas iĝi tre utila) * aĉeti dorsosakon specialan por porti surdorse mian tekkomputilon (dume mi portadis ĝin en sako surŝultre, sed en Loveno ja ĉiuj biciklas) * ekhavi pli da RAM-memoro por mia tekkomputilo (ĉar ĝi tro malrapide funkcias) * postlasi hejme la porteblan CDMA-retkonekton, kiun mi kutime uzas kun mia komputilo (en Belgio mi havos fiksan retkonekton en la ĉambro kaj tiu ĉeĥa ĉiukaze tie ne funkcius) * doni al paĉjo sufiĉe da tempo por ke li kreu por mi surbiciklan tenilon por mia GPS-ilo (mi planas en Belgio multe geokaŝadi surbicikle) * transdoni en Brno al Miropiro ĉiujn esperantaĵojn, kiujn mi kutime stokas en mia loĝejo kaj kiujn iu dume povus bezoni (DVD Esperanto Elektronike, faldfolio PakEo, malnovaj ekzempleroj de Pasporta Servo...) * prizorgi ĉiujn tri miajn geokaŝujojn en Brno antaŭ la forveturo (necesis ĉiun el ili viziti, elpreni malnovan protokolpaperon kaj enmeti novan, kiun mi devis antaŭe prepari) * finfari ĉiujn perkomputilajn aferojn (precipe esperanto-rilataj kontaktoj) kiuj ne plu povos atendi ankoraŭ semajnon aŭ du (kaj ili estis pluraj, precipe ĉar estis proksime fino de monato)
Pro neeblo fari kelkajn el tiuj aferoj ankoraŭ dum vendredo kaj sabato, kiam mi kun panjo kaj parte ankaŭ paĉjo estis en Brno, mi fine devis reveni tien ankoraŭ lunde kaj finfine bezonis ankoraŭ tiun tutan tagon por ĉion sukcesi. Almenaŭ mardon mi poste jam pasigis tutan hejme, sed tio fakte jam estis la tago de mia forveturo el hejmo (vespere). Regis stranga sento ankaŭ kiam mi estis lastfoje antaŭ la forveturo forlasanta unuopajn lokojn en kiuj mi kutime multe estadas - ekz. mian hejmon en Brno, mian fakultaton tie, la urbon mem, aŭ en la fino ankaŭ nian familian loĝejon, kaj finfine ankaŭ la familianojn... Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi neniam plu estus vidonta tion, kaj tial mi sentis min iomete kiel mortonto - estis strange. Sed nu ja, regis ankaŭ tiuj bonaj sentoj, kiel mi jam menciis... |
|
|
| La vivo en Loveno |
[Aug. 28th, 2008|06:35 pm] |
Saluton! Aŭ... Hallo!
Mia taglibro reekvivas. Kaj mi ankaŭ...
Mi estas nun en Loveno (Leuven, urbo en Belgio). Kaj mi restos tie ĉi ankoraŭ dum iom da tempo. Oni antaŭvidas kvin monatojn. Ankoraŭ neniam mi estis tiom longe eksterlande (mia maksimumo estas 33 tagoj - en Esperantio dum somero de 2006).
Do ni vidos! Por diri formale: Mi nun estas interŝanĝa studento ĉe la Katolika Universitato de Loveno, kadre de la programo LLP/Erasmus. Oficiale mi estas registrita ĉe la Filozofia fakultato, sed fakte mi rajtas studi preskaŭ ĉion kion mi volas.
Mi alvenis ĉi tien merkrede la 27-an de aŭgusto. Kvankam la urbon mi jam vizitis dufoje antaŭe, mi tamen certas, ke dum la studado mi povos ekkoni ĝin multe pli profunde. Mi eĉ esperas fari ĝin unu plia urbo kiun mi konsideros "mia" - sed tio verŝajne ne tro malfacilos, ĉar pri la ideo studi en Loveno mi jam revis almenaŭ ekde du jaroj. Kaj nun ĝi realiĝis. Mi invitas vin sekvi mian vivon en Loveno per ĉi tiu blogo...
Amike, Marek |
|
|
| Filmejestro eĉ lerneje |
[Dec. 13th, 2006|12:14 am] |
Ŝajne vi ĉiuj jam scias, ke ĉi-semestre mi komencis frekventi projekciojn de germanlingvaj filmoj, kiuj okazas ĉe la pedagogia fakultato de la Masaryk-Universitato en Brno ĉiun duan mardon vespere. Temas pri plenvalora kurso, finota per verko de eseo kaj ricevo de kreditoj. La temo de tiu ĉi semestro estas la verkaro de Tom Tykwer.
Mia originala ideo, verki post spektado de ĉiu filmo germanlingvan blogaĵon por kundividi la sperton kun vi kaj samtempe helpi memorigi ĝin al mi mem, fiaskis pro manko de tempo (aperis nur unu blogaĵo), sed tamen mi sukcesis ĉeesti ĉiujn projekciojn, inkluzive de la hodiaŭa. La semestro estas ĝuste tiel longa, ke oni povis spekti ĉiujn filmojn de Tykwer, de la komenco - Die Tödliche Maria, Winterschläfer, Lola rennt, Der Krieger und die Kaiserin, Heaven, kaj laste, ĉi-vespere, Das Parfum - Geschichte eines Mörders.
Jam okazis rilate al tiuj projekcioj unu- aŭ dufoje, ke mi helpis al la gvidanto ion pri la komputilo, per kiu oni spektigas la filmojn el DVD. La fakultato nome disponigas por la projekcioj tre taŭgan ejon - granda kaj vastspaca aŭlo kun sufiĉnombraj kinecaj seĝoj, aŭtomata sendrate regebla sistemo de sono, lumo kaj fenestraj kurtenoj... Eĉ portebla komputilo estas tie daŭre disponebla por okazigi per ĝi la prelegojn kaj aliajn programerojn. La videoludilaj programoj instalitaj en ĝi estas Windows Media Player kaj Micro DVD Player.
Mi memoras, ke mia foja asisto al la instruisto estis portempe malvidebligi en Vindozo la suban Start-panelon, kiu ĝenis eĉ dum tutekrana projekciado de filmo. Sed tio ja estis nur eta helpo de mi kiel komputila spertulo, kiam mi vidis ke li mem ne scipovas trovi solvon por tio. Mi tamen tute ne povis antaŭvidi, ke dum la hodiaŭa projekcio mi asistos eĉ rekte de mia pozicio de studento de informadiko (la plejmulton en la kurso de la spektantoj konsistigas studentoj de pedagogiko aŭ lingvoj)...
La hodiaŭa filmo, "Das Parfum", estas tute nova filmo de Tykwer, kaj komence de la semestro oni eĉ ankoraŭ ne povis diri, ĉu ni vere jam havos decembre la eblecon spekti ĝin - fine ĝi ja pretis, sed spite preskaŭ okazis ke ni tamen ne spektus ĝin: La instruisto havis problemojn kun la videaĵo de la filmo, ĉar la video de la filmo ja montriĝadis, sed kun multaj daŭraj ĝenaj interrompoj - la movo simple ne estis glata. Kiam tio ne ŝanĝiĝis eĉ post 15 minutoj de projekciado, la instruisto haltigis la filmon kaj volis trovi alian kombinaĵon de videodosiero-videoludilo por funkciigi la tuton. Tamen, eĉ post konsiloj el inter la publiko pri malaktivigo de eventuala ĝenanta kontraŭvirusilo ktp., li ne povis trovi funkciantan solvon.
Tiam eĥiĝis unu ulo el la publiko dirante, ke se iu kunhavas ĉe si porteblan komputilon, oni povus provi montri la filmon anstataŭe per ĝi. Kaj ĉar mi ja kunhavis la mian (mi venis al la projekciado tuj de miaj informadikaj lecionoj), mi proponis ĝin kiel solvoprovon, se bezonate. La senhelpa instruisto konsentis ke ni provu tion - mi do startis la komputilon, deprenis la bezonatajn kablojn de tiu universitata kaj metis en la mian, enmetis la diskon, elektis fidindan programon por ludi la filmon (VLC Player), ŝaltis la eksteran ekranon kaj sonon, malŝaltis ekranestingilon kaj aliajn programojn kaj bonŝance ĉio ekfunciis kaj la filmo reekludis jam pli altkvalite. Dum aplaŭdeto el la publiko mi reeksidis kaj fine povis vere ĝui la filmon - tamen ja ĉe mi oni ne plu povus paroli pri vera ĝuo, ĉar mi ja tuj eksentis la kutiman respondecon - ja mojosas ke oni uzas mian komputilon kaj tio funkcias, sed samtempe se io fuŝiĝos dum la projekciado, mi devos iri kaj batali tion... Bonŝance io okazis nur unufoje, kiam baldaŭ post la restaro aperis fenestreto de konektiĝema ICQ - ĝin mi do fermis, kaj poste jam nenio plu ĝenis la spektadon.
Ja ŝajne plejmultaj el vi ankaŭ scias, ke mi kutimas esti la filmejestro dum junularaj esperanto-aranĝoj. Nu, kaj jen kiel okazis, ke mi hodiaŭ fariĝis filmejestro eĉ en mia propra universitato :-D Pravas tiu, kiu diras, ke oni neniam scias, kiam la spertoj ekhavitaj per esperantumado povos utili al vi ankaŭ en via ĉiutaga vivo... |
|
|
| Mi estis en Hispanio |
[Dec. 5th, 2006|12:19 am] |
Jen, mia mapo de vizitaj landoj ĵus pliriĉiĝis:

Ĉi-semajnfine aldoniĝis Hispanio. Ekde ĵaŭdo ĝis hodiaŭ mi pasigis tempon en Hispanio. En Korunjo mi nome de TEJO ĉeestis seminarion de CJE (Consejo de la Juventud de España - Konsilio de la junularo de Hispanio). Ĝi estis dulingva (hispana-angla) kaj ĝia ĉeftemo estis "¿Es ésta la Europa que queremos?" ("Ĉu tio ĉi estas la Eŭropo, kiun ni volas?"). La partoprenos signifis mian unuan viziton al Hispanio kaj unuafojan eblon renkontiĝi kun la hispana lingvo en ĝia hejma medio, post tri kaj duona jaroj da lernado. Krome mi denove post sufiĉe da tempo partoprenis neesperantlingvan internacian seminarion, kio mirinde dum la aranĝo fojfoje okulfrape montriĝadis en tio, ke ĉu dum spontanea reago, ĉu male dum serĉado de precizega esprimo, en mian cerbon venadis kaj foje eĉ el mia buŝo eliradis vortoj esperantlingvaj, kvankam tiam oni supozis ke mi diru tion angle (aŭ eventuale hispane)... Nu, almenaŭ mi havis sufiĉan eblon denove senpolvigi tiujn lingvojn ĉe mi ;-) Krome, cetere, kvazaŭ intencite mia samĉambrano estis hungaro, do eĉ kun la hungara mi tie renkontiĝis. Cetere, de la antaŭaj aranĝoj kunordigitaj de EJF, li jam konis na Haris Subašić kaj pro tio havis jam sufiĉe bonan scion kaj pozitivan rilaton al Esperanto, kio ankaŭ multe plezuris kaj helpis.
Revenante ni sesope forflugis de Korunjo al Madrido dimanĉe vespere kaj "tranoktis" en hotelo en la urbo (efektive mi dormis nur dum unu horo - la ceteran tempon ni veturadis inter la flughaveno kaj la urbo, respektive iom nokte urbumadis tie). Ĉi-matene mi ekis je 7:30 aviadile el Madrido por kapti ankoraŭ je la 15-a horo ekzamenon pri matematiko ĉi tie en Brno en la informadika fakultato. Kun helpo de fruega vekiĝo, laciga veturado, preciza antaŭplanado kaj studado enbuse, kaj malgraŭ prokrastiĝo de la valizeldonado post flugo (kiu survoje tien eĉ kaŭzis al mi maltrafon de la konekta flugo en Madrido :o) kaj malgraŭ la devo preni pro tio en Prago poste taksion al la busstacidomo, mi sukcesis alveni al la ekzameno ĝustatempe. Ĉu sukcesis ankaŭ en ĝi kaj gajnos do kelketajn kromajn poentojn aldonotajn al la rezulto de la semestrofina ekzameno, tion mi ĉi-momente ankoraŭ ne scias...
Mi planas verki por TEJO pli detalan raporton pri tiu mia partopreno ĉe la seminario kaj publikigi ĝin interalie en la komitatana cirkulero kaj TEJO Tutmonde, do vi poste ĉiuj povos legi tie. |
|
|
| Interpretanto en Bratislavo |
[Nov. 26th, 2006|01:15 am] |
Amikajn salutojn el Bratislavo! Ĉi-momente mi sidas kun miaj slovakaj amikegoj Petro Balaĵ kaj Marteno Miniĥ en restoracio "Slovak Pub" en la urbocentro, retumante per senkabla konekto.
Dum la tago ni partoprenis la konferencon pri lingvaj rajtoj en EU, kie mi kun Marteno anis la interpretistan skipon - provizante samtempajn interpretaĵojn en esperanto resp. la slovaka/ĉeĥa - sub "gvidado" de spertaj interpretistoj kiel Eliza Kehlet el Danio kaj István Ertl el Hungario. Estis tre interesa sperto kaj unu el la raregaj interpretadoj por esperanto dum oficiala registare kunvokita konferenco. |
|
|
| Veg(eter)anaj manĝejoj en Ĉeĥio |
[Oct. 31st, 2006|10:41 pm] |
Inspirite de la primanĝaj zorgoj por la tre baldaŭ ekonta trejnseminario en Brno, mi faris etan esploron pri la ebloj manĝi veg(etar)ane en rastoracioj en Brno kaj Ĉeĥio ĝenerale. Ne ŝajnas ke ni povus utiligi ion de tio dum la seminario, ĉar tie oni ĉiam speciale kuiros manĝojn surloke por ni, sed tamen estis interese almenaŭ ekscii pri tio, kiel statas la situacio en Ĉeĥio. Mi konstatis, ke se oni scipovas traserĉi la interreton, oni povas trovi taŭgan lokon sufiĉe facile.
Jen kion mi ekzemple malkovris:
* Listo de vegetaranaj manĝejoj en Ĉeĥio kaj Slovakio: ĉefpaĝo ĉeĥe, angle * Laŭ kelkaj asertoj la nura vere vegana manĝejo estas restoracio Country Life en la centro de Prago. Alia artikolo mencias ankoraŭ ekziston de vegana restoracio Ekorest Vizovice (urbeto en orienta Moravio, ne tro for de mia hejmurbo) |
|
|
| Aŭtuna temp' |
[Oct. 28th, 2006|07:00 pm] |
Aŭtuno rapide pasas, kaj tempoŝanĝo estas okazonta ĉi-nokte en ĉi tiu loko. Estas la venontaj tagoj, kiuj iĝos plej streĉaj de tiu ĉi sezono por mi, ĉar post precize unu semajno komenciĝos en Brno la E@I-seminario pri lingvoj en interreto. ( legu pli pri historio, mortintoj kaj povraj bestoj ) |
|
|
| Fuĝis necesejen |
[Oct. 23rd, 2006|07:03 pm] |
Hieraŭ vespere mi aŭskultis per la reto polan radion (mian ŝatatan stacion Radio Kielce). En la novaĵoj oni rememorigadis pri la kvindeka datreveno de la hungaria provo pri revolucio kontraŭ la sovetoj. Estis interesa kaj serioza priskribo, sed dum unu momento mi subite ekridegis: La raportanto diris, ke kiam Hungarion eniris sovetaj soldatoj por halti la revolucion, "tysiące Węgrów przed nimi uciekli na zachód". Ĉar mi strebas kompreni la polan pere de la ĉeĥa, la frazo ŝajnis tre amuza al mi, des pli en tia ĉi kunteksto. Nome ĉeĥe mi komprenis ke "miloj da hungaroj antaŭ ili fuĝis necesejen". En la ĉeĥa la vorto "záchod" signifas "necesejo", dum pole "zachód" estas "okcidento". Mi ja scii pri tio jam de antaŭe, sed unuamomente kompreneble tamen venis la imago kun la ĉeĥa signifo. Iom rememorigas pri strutoj metantaj kapon sablen (kvankam ja certe malaj kaj estimindaj estis la kuraĝaj provoj de la hungaroj jam tiom frue kontraŭstari la komunismon). |
|
|
| Unua leciono pri la hungara |
[Oct. 18th, 2006|11:59 am] |
Blahuš Marek vagyok. Magyarhradisben lakok. Húsz éves vagyok. Egyetemen Brünnben tanulok. Tion mi jam kapablas rakonti al hungaro, se mi renkontas ŝlin, ekzemple ie surstrate en Budapeŝto :) Tiel diris al ni nia instruisto pri la hungara en la filozofia fakultato en la porkomencanta kurso pri la hungara (oficiale "por slavistoj"). Hieraŭ okazis la unua leciono.
( Priskribo de la leciono ) |
|
|
| Ree el Belgio kaj reviziante la hungaran |
[Oct. 16th, 2006|08:42 pm] |
Sabate tagmeze mi revenis el mia semajnlonga vizito al eŭropaj institucioj en Belgio kaj ĉirkaŭaĵo. Kiel mi jam rapidskizis en mia antaŭa enskribeto farita en retkafejo en Loveno, la vojaĝo estis mojosa, mi multe ĝuis ĝin, havis la oportunon viziti gravajn lokojn, aŭskulti kaj diskuti kun gravaj homoj, ĉiutage mi renkontadis esperantistojn en la urboj kiujn ni vizitadis, eĉ sukcesis tiujn enmiksadi inter la ceterajn kunvojaĝantojn, tiel reklamante per la plej trafa maniero pri esperanto, kaj ankaŭ rekte ene de la kunvojaĝantaro mi bone min sentis, ĉar ja ili ĉiuj estis samkiel mi venkintoj de konkurso pri scioj, do ĝenerale pli inteligentaj homoj kun pli multe da scioj kaj interesoj ol kutime.
Mi intencas verki raporton pri tiu ĉi mia vojaĝo - ĉi tie, en VivĴurnalo. Mi decidis, ke mi faros tion forme de pluraj apartaj enskriboj, el kiu ĉiu priskribon unu eron de mia vojaĝo, kaj ke ilin mi verkados kaj aperigados unu post la alia - kaj por ne ĝeni troe per longaj tekstoj al la legantoj, kaj por ne devi ĉiam trovadi tempon kaj prokrastigadi la raportadon, finfine ad infinite. Tio ĉi povas esti konsiderata iusenca enkonduko al tiu serio. Tamen konsilindas scii la enhavon ankaŭ de la jam antaŭe publikigitaj anoncoj miaj pri tiu temo - mi grupigas ĉiujn tiutemajn enskribojn sub la etikedo "belgio06", kiu ebligas facile listigi ilin ĉiujn.
Estas nekredeble, kiom da oni maltrafas kaj kiom da laboro poste ekestas, kiam oni malĉeestas eĉ nur unu semajnon (kio miakaze signifas nurajn kvar tagojn) en la universitato! Mi nun reveninte devas batali tion, kaj ankaŭ jam mia foriro bezonis iom specialan atenton, ĉar mi devis strebi plenumi jam antaŭe ĉiujn miajn devojn kiel pripoentatajn hejmtaskojn ktp., por ke la damaĝo pro la eksterlanda vojaĝo estu kiel eble plej malalta.
Nuntempe mi estas iom revizianta mian ĝisnunan dume tre modestan scion pri la hungara, ĉar morgaŭ jam finfine efektive ŝajnas okazi la unua vera leciono de la koncerna universitata kurso. Por rememorigi: Al la unua leciono venis pro organizaj misoj nurnure du homoj, la duan en nekutima tempo mi devis maltrafi kaj venis nur por la fino, la trian mi malĉeestis pro la vojaĝo al Belgio. Tamen la instruisto diris al mi, ke tio tute ne gravas, post kiam mi rakontis ke mi jam antaŭe trastudis kelkajn ĉapitrojn el mia slovaklingva lernolibro pri la hungara. Tio ja veras, sed... tio okazis jam antaŭ iom da tempo kaj mi fakte ekstudadis jam plurfoje, sed ĉiam denove kaj nur ege malmulte, kaj mi neniam vere parkerigis ĉion. Do, nun mi strebas iom revizii, por ke mi morgaŭ ne aperu tute nescianta :)
Jó éjszakát! |
|
|
| Saluton el Loveno |
[Oct. 10th, 2006|06:29 pm] |
Mi nun estas cxi tie en Belgio, renkontis esperantiston cxi tie, hieraux en Gento na Yves. Mojosas cxi tie, poste mi skribos pli. |
|
|
| Subita rendevuo kun francino en Brno |
[Oct. 4th, 2006|09:21 pm] |
Hodiaŭ, post reveno de la fakultato (merkrede mi finas jam je la 14-a), mi havis subite alvokon al mia poŝtelefono el iu brna numero, kaj kiam mi akceptis ĝin, el la dua flanko eksonis esperantlingva "Saluton". Nu, ĉar tio ne plu sukcesas mirigi min, mi daŭrigis la parolon kaj eksciis, ke el publika telefono vokas al mi Aline - juna franca esperantistino-komencantino, kiu nun estas por kelkaj tagoj en Brno. Jam amuzulo antaŭe rakontetis al mi pri ŝi kaj peris kontakton, sed mi ne sciis, kiutage ŝi planas alveni.
Ŝi alvenis jam antaŭ du tagoj, fakte, kaj loĝas ĉe amikoj kiuj antaŭe vizitis ŝin en Francio pere de Hospitality Club (similas al Pasporta Servo, kiun ŝi ankaŭ havas kaj planas uzi). Ŝi studis muzikon en la urbo Rennes en Bretanio, kiu estas unu el la ĝemelurboj de Brno - do tial oni des pli elkore bonvenigis ŝin en la vespera renkontiĝo de la loka esperanto-klubo (jan Amusulo o, mi sona e ni: kulupu ni li ike mute tawa sina. taso mi pilin e ni: ona li pona tawa jan Alin tan ni: tenpo ala la ona li lon kulupu sama.), ĉar la klubon jam antaŭe vizitis kelkaj aliaj junaj esperantistoj el Rennes - kaj eĉ kvankam Aline efektive ne konis ajnan de ili, ĉar komencis studi esperanton nur post foriri de la universitato :)
Mi tuj aranĝis kunvenon kun ŝi en la urbocentro kaj ni iom promenis tra la urbo kaj poste sidiĝis sur benko en parketo kun bela elrigardo kaj babilis. Jen foto de la klubkunveno, kiu okazis poste, ekde la 18-a:
 Mirek, mi kaj Aline en la klubejo de la Esperanto-klubo de Brno (alklaku por pligrandigi)
Revenante mi eksciis, ke ambaŭ ŝiaj muzikemaj amikoj ĉi tie loĝas tre proksime de mi (tiu, ĉe kiu ŝi restas nun, nur du haltejojn per la sama trolebuso per kiu mi ĉiutage preterveturas tiun lokon survoje al la universitato), do tre verŝajne eblos ankoraŭ morgaŭvespera renkontiĝo - interalie ĉar unue el la ĉeĥaj amikoj interesiĝas pri lerni esperanton. Bedaŭrinde mi ne povos plu ĉeesti kun ŝi dum la venonta semajno, pro la vojaĝo al Bruselo kaj ĉirkaŭaĵo, sed min tamen tre ĝojigas tiu vizito. Kaj kiu konas na Aline jam de la ĵus okazinta PSKK (Irek, Niko...), tiu certe povas kompreni. |
|
|
| Die tödliche Maria |
[Oct. 3rd, 2006|10:54 pm] |
[eo] Germanlingva priskribo de la filmo, kiun mi ĉi-vespere spektis en la universitato. [de]:
Das war der erste Film von Tom Tykwer, den ich im Rahmen des Filmseminars gesehen habe, und gleichzeitig auch der erste abendfüllender Film des Autors. Es handelt sich um eine Frau namens Maria, die ein schwieriges Leben führt. Sie ist Hausfrau und neben dem Haus kümmert sie sich auch um ihren paralysierten Vater und aufgendrängten Ehemann.
Der Schwerpunkt des Filmes liegt im Moment, wenn Maria ein Möbelstück demontiert, in das sie vorher während Jahren vielleicht täglich Briefe an sich selbst einwarf (oder eigentlich an eine kleine Statuette aus Holz, die sie einmal von einer Frau bekommen hatte). Die Briefe sind eine Art Tagebuchs und sie beschreibt da genauso ihre Gefühle, wie auch ganz üblichen alltäglichen Ereignisse.
Die Lesung von alten, ausgeschütteten Briefen bringt uns zurück in das Kindesalter Marias. Ihre Mutter starb, als sie geboren wurde. Sie wurde von dem Vater erzogen, den hat aber später ein Infarkt getroffen und er infolge konnte er seitdem nicht mehr gehen. Nach dem Abgang einer Fürsorgerin blieb es an Maria, sich um den Vater zu kümmern. Der wurde manchmal von einem Freund besucht, den er der Tochter einmal wie ihren angehenden Ehemann vorgestellt. Mit der Ausnahme von einer Begegnung mit einem Mitschüler war Maria ganz unerfahren im Partnerleben, und dazu noch viel schüchtern und schmiegsam. Der Ehemann behandelte sie oft nur wie ein Sexgerät und Koch und ablehnte ihr Geld mehr Geld zu geben als wie sie zum Einkaufen des Essens benutzte.
Zurück in der "Gegenwart" des Filmes lernt Maria persönlich den Mann kennen, der in der Nachbarwohnung wohnt und den sie vorher während einer langen Zeit jeden Montag aus dem Fenster beobachtete, und besucht ihn zuerst in seinem Zuhause. Seine Persönlichkeit scheint ähnlich wie Marias, und seine Wohnung ist ganz voll von Büchersäulen, aus den er in seiner Freizeit bibliografische Angabe ausschreibt. Nach ein paar Besuchen verlieben sie sich ineinander.
Im Ende der Geschichte ermodert Maria ihren Ehemann mit Heißwasser aus der Kaffeekanne und schließt die Leiche in einen Schrank, wo sie später von dem Nachbarn gefunden wird. Nach diesem Besuch von ihm will Maria Selbstmord begehen. Der Nachbar befindet sich aber gerade unter dem Fenster, wenn sie sich daraus auswerft, und mit eigenem Körper rettet sie vor dem harten Einschlag. Wenn sie da am Boden beiden die Augen wieder aufmachen, geht der Film zu Ende.
Ich rate, dass sie danach zusammen wohnen angefangen haben und dass Maria in ihm endlich den tauglichen Ehemann erkennt. Im Film war für mich vor allem die Person des Nachbars interessant, und die ganze Geschichte hat mich ein wenig auch an die von Le Fabuleux destin d'Amélie Poulain erinnert. |
|
|
| "en" la filmo |
[Oct. 3rd, 2006|05:33 pm] |
Mi nun sidas en la aŭlo de la pedagogia fakultato, kiu estas la kinejo por la projekcioj de germanaj filmoj. Ĉar la projekcio ankoraŭ ne komenciĝis, mi ŝaltis mian komputilon kaj eĉ mirinde trovis ĉi tie senkabelan reton "eduroom-vpn" kaj pere de la universitata VPN (alia sistemo ol ni uzas niafakultate, tamen) sukcesis konektiĝi al la interreto.
La projekciestro jam venis, kvankam kun iom da malfruiĝo, kaj anoncis, ke la filmo ekos nur je 18:00. La kialo estas ke multaj aliaj studentoj de la pedagogia fakultato havas tiam ankoraŭ iun alian seminarion kaj volas tamen ĉeesti. Tamen, mia kolego el la informadika fakultato, kiu jam antaŭe diris ke pasintjare la indiko pri komenco en la informsistemo malĝustis, eble prave supozis, ke ankaŭ kulpas tio, ke la ulo ne kapablas en la informsistemo ŝanĝi la informon pri la horo. Krome mi eksciis de li, ke haveblas iu programo por la filmejo, sed ke ĝi enestas en iu interna sistemo de la pedagogia fakultato, pri kiu nenie en la komuna universitata informsistemo estas mencio. Hm, la petveturista aventuro daŭras... mi scivolemas, kiun filmon mi fakte nun estas spektonta :)
Mi klopodos poste priskribi la filmon kaj miajn impresojn ĉi tie - kaj ŝajne en la germana, por iom ekzerci ĝin tiuokaze. |
|
|
| Finfine. Endlich. Végre-valahára. |
[Oct. 3rd, 2006|02:29 pm] |
Dum mia restado en ArKonEs, la instruisto de la hungara kurso denove alskribis nin sciigante, ke ankoraŭfoje ŝanĝiĝas la tempo de la leciono. Leginte la mesaĝon mi pensis ke mi freneziĝos, ĉar mi jam faris signifajn ŝanĝojn en mia horaro por povi partopreni la kurson en la tiam nova kaj de mi pene eksciita mardotagmeza tempo.
Mi respondis al li retmesaĝe ke mi ne povos alveni marde jam je la 10-a, sed nur je la 11-a, ĉar havas antaŭe devigĉeestan seminarion (programado en C++). Samtempe mi sentis la devon ĝentile sciigi al li, ke kvankam mi ege ŝatus ĉeestadi la kurson, mi bedaŭrinde ne havas tutan mardon liberan, do estas por mi iom malfacile adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj horoj. La instruisto estas "nur" doktora studento de filologio, kaj de tio eble fluas lia malsperto pri uzado de la universitata informsistemo, nesufiĉa organiza komunikado kun la aliĝintoj kaj problemoj pri trovado de taŭgaj horo kaj loko por la lecionoj :-(
Hodiaŭ mi do eskapis iom pli frue de mia seminario kaj veturis al la filozofia fakultato por kapti tie la kurson. Kiam mi supreniris ĝis la kvara etaĝo al la ĉambro en kiu la kurso estis anoncita, papero sur la pordo tekstis ke mi iru al la "biblioteko en la katedro de slavistiko, konstruaĵo B (2-a etaĝo)". Krom la ĝeno denove malsupreniri la ŝtuparegon, ekscii kiu konstruaĵo tie estas tiu B kaj ĉu la 2-a etaĝo estas kalkulata kun aŭ sen teretaĝo, la paperanonco esence helpis al mi por fine trovi la grupon.
Aŭ, efektive, mi eksupozis ke mi renkontas kelkajn el ĝi sur la ŝtuparo en konstruaĵo B, ĉar kelkaj knabinoj eliradis ĝin, plendante iom pri la hungara kaj nekonvenaj tempoj :-) En la ĉambro mem, post trovi ĝin (ĝi vere estas simpla biblioteka studĉambro, kaj krome slavistika), mi kaptis plu nur la instruiston (kaj bonŝance ke almenaŭ tiun), kvankam laŭ la anonco la leciono estis daŭrota ankoraŭ dum duonhoro. Estis la unua fojo kiam mi persone kontaktis lin, do mi prezentiĝis kaj informiĝis pri la lastaj decidoj. Feliĉe la kursoj okazados tamen en tiu "antaŭe anoncita tempo", do ĉirkaŭ tagmezo, kiun mi pro tio liberigis por mi. Se estus alie, restus al mi en la horaro bona memoraĵo pri la hungara, forme de libera hortriopo, ĉar ekde la 1-a de oktobro ne plu eblas fari ŝanĝojn en la horaro ĉe mia fakultato (dum kiam la filozofoj ankoraŭ rajtas ĝis la 8-a, kaj tial ne komprenemas mian problemon).
La instruisto sciigis al mi, ke hodiaŭ li nur klarigis bazojn pri la alfabeto, salutoj, prezentiĝo ktp. Krome bonas ke al li ŝajnas ne ĝeni, ke venontsemajne mi ne povos ĉeesti pro mia eksterlanda vojaĝo. Kiam mi klarigis, ke mi trastudis du aŭ tri ĉapitrojn de slovaklingva lernolibro pri la hungara, li diris, ke tiam eĉ nur post du semajnoj mi povas veni, ĉar nur iam tiam ili sukcesos ankaŭ trastudi tiom. Ĉiukaze mi planas alveni postvenontsemajne, por finfine vidi la grupon. Finfine ĉio pri la hungara ŝajnas klara.
Kaj ankaŭ la germanaj filmoj klariĝos hodiaŭ - ekde la 17:05 estas anoncata la unua projekcio, ĉe la pedagogia fakultato. Ŝajne temos pri la filmo Die tödliche Maria. Ne estas certa nur la preciza komenctempo, ĉar unu knabo de mia fakultato kiu hazarde ankaŭ frekventas kaj jam pasintjare frekventis tiujn projekciadojn sciigis al mi, ke pasintfoje estis anoncite same kaj tamen la projekcioj komenciĝadis nur je la 18-a. Sed post la "hungaraj problemoj" tio certe ne plu ĝenos al mi. Malplejbonokaze renkontiĝos antaŭ la ejo unu horon pli frue du informadikistoj, kiuj ne povis legi iun paperon ie sur la pordo de la instruista oficejo, kaj havos unu horon por komune babili, antaŭ la filmo :)
Ĉio ĉi (pri la paperoj pendantaj en iu kaŝita loko kaj via kulpo ke vi ne sciis pri tio) iom rememorigas al mi pri la unuaj ĉapitroj de la Petveturista gvidlibro - kiu legis, certe rememoras :) |
|
|
| ArKonEs 2006 |
[Oct. 3rd, 2006|12:00 am] |
Dum la pasinta semajnfino (plilongigita je nacia festo en Ĉeĥio ĵaŭde kaj libera vendredo) mi partoprenis la tradician aranĝon ArKonEs en Pollando (Poznanio). Pasintjare estis mia unua, kiam mi aŭtis tien kun Petro Chrdle. Ĉi-jare mi veturis el Ĉeĥio ankoraŭ kun Dan Mrázek, kaj aparte de ni vojaĝis, sed la aranĝon kun ni ĉeestis, ankoraŭ du pliaj ĉeĥoj - patrino Vlasta kun sia denaskula filo Vít.
Kaj kia estis la ĉi-jara ArKonEs?
- Estis bona arangxo (kiel kutime :).
- Mi projekciis kvin filmojn (unuafoje aperis filmoj en ArKonEs).
- Okazis amuza (kaj bone funkcianta) karaokeo.
- Mi ĉeestis prelegojn de Detlev Blanke pri malfacilaĵoj de tradukado/interpretado kaj de Marteno Miniĥ pri slango en esperanto. Ankaŭ okazis diskutrondoj pri la UK en 2009 aŭ la esperanto-movado en Pollando.
- Dan gajnis tri botelojn da cxampano en la oratora konkurso (kiu havis bedaŭrinde nur du partoprenantojn).
- Ni du tranoktis survoje tien en la logxejo de
a2na kaj goulo en Vroclavo.
- El kaj al Vroclavo mi kaj Dan akompanis na Jagxa,
la koramikino de felicx kies koramiko estas felicx (mi ne povas skribi per la unua maniero, ĉar ŝi koleriĝadis pro tio ke ĉiuj ĉiam nomis ŝin tiel :-).
- Dum la aranĝo pluraj homoj certiĝis pri sia alveno al AS (interalie Nico el Nederlando kaj Jaĝa el Vroclavo).
- Denove mi iom pli spertiĝis pri la pola (kaj miris ke en iuj situacioj Dan ne komprenis al poloj, dum mi scipovis kompreni kaj respondi al ili - ŝajne vere iom da trejnado helpas). Mi nun eĉ pli ĝojatendas la AS-n, ĉar tie mi havas pliajn eblecojn por babili esperante kun geamikoj kaj babileti pole kun polaj komencantoj aŭ prokurioze ankaŭ kun miaj polaj geamikoj.
- Revanante mi kaj Dan nokte transiris piede la landlimon inter Międzylesie kaj Lichkov, kio fariĝis tre speciala sperto. Ni piediris dum tri horoj, alvenis je la unua kaj duono kaj tranoktis sur benkoj en la stacidomo.
- Poste ni prenis la unuan trajnon kaj mi revenis al Brno ŝajnhodiaŭ (=lunde) matene je la 8-a. Serio de prelegoj komenciĝis en mia fakultato je la 10-a.
Jen ĉio :) Finfine mi iras dormi. |
|
|
| Mia vojaĝo al Belgio, Luksemburgio kaj Francio (kaj Germanio) venontsemajne |
[Oct. 2nd, 2006|01:27 pm] |
Jen mi publikigas liston de lokoj kiujn mi venontsemajne vizitos kadre de la klerigvojaĝo al EU-institucioj, kiun mi venkis en la konkurso organizata de ĉeĥa EU-deputito Tomáš Zatloukal. Mi esperas iom reklameti pri esperanto dum tiu vojaĝo (minimume per portado de t-ĉemizo kaj okaza babilado kun kunveturontoj, kiuj ŝajnas esti ĉefe junaj homoj el mia regiono). Ankoraŭ hodiaŭ mi planas prisendi esperantistojn en tiuj lokoj por ekscii, ĉu eventuale iu el ili interesiĝus pri mallonga renkontiĝo okaze de mia ĉeesto en ilia urbo. Se vi mem havos la eblecon aŭ konas ion tian, bonvolu kontakti min. Kaj se vi havus ideojn pri iu taŭga demando por unu el la diskutoj ktp., ankaŭ tion mi certe bonvenigos :)
- dim 08-okt-2006: foriro el Ĉeĥio, nokta veturo tra Germanio al Antverpeno
- lun 09-okt-2006: trarigardo de la urboj Antverpeno, Bruĝo kaj Gento
- mar 10-okt-2006: antaŭtagmeze vizito al la Eŭropa ekonomia kaj socia komitato; posttagmeze trarigardo de Bruselo kun vizito de Atomium kaj Minieurope; vespere foriro al Loveno kun vespera trarigardo
- mer 11-okt-2006: prelego ĉe la Konsilio de EU; vizito al la Konstanta reprezento de Ĉeĥio ĉe EU kun prelego; renkontiĝo kun reprezentanto de la Komisiono; informoj pri la Parlamento de administranto pri vizitoj; renkontiĝo kun la EU-deputito Tomáš Zatloukal (membro de la komisiono por kulturo kaj edukado kaj de la buĝeta komisiono); vizito al la tribuno en la ĉefa kunsidejo; vespermanĝo en centro de Bruselo
- ĵaŭ 12-okt-2006: foriro el Bruselo, vizito de Waterloo, Namur kaj Luksemburgo, tranokto en Strasburko
- ven 13-okt-2006: antaŭtagmeze vizito al la Konsilio de Eŭropo, promeno tra la arealo de eŭropaj institucioj, posttagmeza trarigardo de Strasburko, vespere forveturo al Baden-Baden kun vizito de banloko, vespere forveturo hejmen
- sab 14-okt-2006: reveno al Ĉeĥio dum matenaj horoj
Kiel vi povas vidi, la programo ŝajnas tre streĉa, sed tamen la organizanto respondis al mi, ke ni eĉ ankaŭ havos iom da libertempo dume - kaj ke krom la renkontiĝo kun la parlamentano, neniuj aliaj programeroj estas devige partoprendendaj (kvankam mi ja certe strebos vidi tiom multe, kiom eblos). |
|
|
| navigation |
| [ |
viewing |
| |
most recent entries |
] |
| [ |
go |
| |
earlier |
] |
| |
|
|